4. Disvolviĝo de la kulturo de Esperanto
Sekve de la rapidega progreso de la sciencoj kaj teknologioj kaj la formiĝo de Tergloba Vilaĝo, pli kaj pli rapide interfluas la kulturoj diversnaciaj. Tamen pro lingva problemo en la internacia komunikado kaj pro la lingva hegemonio, velkas kaj pereas lingvoj de malgrandaj etnaj grupoj kaj velkas kaj pereas la kulturoj portataj de tiuj lingvoj. La kulturoj estas valoregaj riĉaĵoj de la popoloj vivantaj en diversaj medioj tra malsamaj historioj. Malfortiĝo kaj pereo de etnaj kulturoj estas same bedaŭrinda afero kiel malapero de iuj specioj de plantoj aŭ animaloj sur la terglobo. Tio estas malfeliĉo de la homaro. Por rezisti kontraŭ tiu tendenco, necesas batali kontraŭ la malbona influo de lingva hegemoniismo. Unu el la plej efikaj rimedoj por tio estas rapidigi la disvastigon de la neŭtrala internacia helpa lingvo Esperanto en diversaj sferoj kaj disvolvado de la internacia kulturo portata de la neŭtrala lingvo. Kvankam la angla lingvo estas vaste uzata en diversaj sferoj, tamen ni povas vidi pli klare post profunda esploro pri la afero, ke ĝi estas tro malfacila por la vastaj popolamasoj kaj ĝi disfalis en pli ol 30 dialektojn, kio reduktas ĝian klarecon, efikecon kaj praktikan uzeblecon. Artikolo de usona inĝeniero Kent Jones montris, ke dekoj da aviadaj akcidentoj estis kaŭzitaj ĝuste pro uzado de la malklara angla lingvo kaj miskomprenoj. Esperanto, multe pli facila kaj klara ol ĝi, povas kaj devas ludi ĉiam pli aktivan rolon ne nur en la internacia komunikado, sed ankaŭ en la formiĝo de internacia kulturo.
Por efike batali kontraŭ la teruraj naturaj katastrofoj, inkluzive de sismoj, tajfunoj, uraganoj, cunamoj, aidoso, sarso (serioza akuta spira sindromo), birdaj gripoj kaj aliaj malsanoj, kiuj minacas la vivon de la homaro, necesas pli bona internacia kunlaboro. Esperanto kiel ideala internacia komunikilo povas ludi ĉiam pli aktivan rolon en akcelo de la afero, se oni bone vidos la kompetentecon de Esperanto. Hodiaŭ la esperantistaro ankaŭ uzas Esperanton kiel helpilon en instruado de fremdaj lingvoj. Tio estas bona afero. Sed la ĉefa celo de Esperanto estas rekte servi al la internacia komunikado kiel neŭtrala helpa lingvo. Do oni devas koncentri siajn klopodojn por atingo de tiu celo. Kaj por fari Esperanton praktike uzebla kaj aplikata en ĉiuj sferoj, oni devas senĉese perfektigi la lingvon per ellaboro de diversaj terminaroj, lerniloj kaj fakaj referencaj literaturoj. Por tio, ĉiuj fortoj de la esperantistoj diverslandaj devas esti mobilizitaj kaj bone organizitaj. Hodiaŭ en la interreto jam videblas tiaj klopodoj bonvenaj. Kaj por pli bone kunagadi, necesas bone organizi kaj plani la aktivadon. Tiun taskon devas plenumi la landaj kaj internaciaj organizoj de Esperanto.
Estas dezirinde aranĝi en la Universalaj Kongresoj de Esperanto programeron por pli forte antaŭenpuŝi tian aktivadon: ekzemple, ĉiujare oni povas eldoni kelkajn fakajn terminarojn por disvolvi la praktikan uzadon en turismo, komerco, sciencoj kaj kulturo. La profesiaj kulturaj organizoj de esperantistoj (eldonejoj, radiaj kaj televidaj stacioj, teatraj trupoj, turismaj servoj, komercaj kompanioj, industriaj unuoj k.a.) povas akumuli kaj interŝanĝi spertojn, kune diskuti pri problemoj renkontitaj kaj solvendaj, kune aranĝi specialajn internaciajn konferencojn kaj simpoziojn por prosperigo de sia fako.
La UK-oj ludis gravan rolon en la disvolvo de la E-movado. Sed kiom da mono kaj homaj fortoj oni uzis por ili? Ĉu ne estus ebleco pli bone utiligi la financajn rimedojn kaj homajn fortojn por akiri pli konkretajn kaj longe efikantajn fruktojn? Ekzemple, se ĉiu UK eldonos enciklopedion pri la koncerna lando, terminaron pri iu scienco aŭ gravan kulturan verkon de iu etna lingvo k.s., nia kulturo certe pli rapide riĉiĝos kaj pli rapide altiĝos la prestiĝo de Esperanto en la mondo. Ĉu tio ne estas konsiderinda afero? IKU en UK nun estas ankoraŭ ne sufiĉe bone organizita kaj prizorgata. Efektive, la esperantistoj-profesoroj tra la mondo povas organizi sin en internacian universitaton kun kolegioj kaj fakultatoj establitaj en diversaj landoj. Ekzemple, en Ĉinio oni povas establi Esperantan Kolegion de la Ĉina Medicino, kaj en Britio aŭ Usono establi Esperantan Kolegion pri la angla literaturo, ktp. Kvankam antaŭ jardekoj oni jam komencis fari provojn en tiu afero, tamen necesas daŭra klopodado por sukcesi en efektivigo de tio.
5. Konkludo
La kulturo de Esperanto naskiĝis kune kun la lingvo mem, kaj ĝi karakteriziĝas per internacieco kaj humanismo. La disvastiĝo de Esperanto utilas al vivtenado kaj evoluado de la etnaj lingvoj kaj kulturoj, kaj la disvolviĝo de la Esperanta kulturo estas bona por la disvolviĝo de la E-movado, ĉar pere de ĝi oni povas konkrete vidi la lingvon kaj ĝian utilon. La esperantistaro devas pli bone prizorgi kaj energie labori por rapide disvolvi kaj riĉigi la internacian kulturon de Esperanto.
Bibliografio:
1. Fundamenta Krestomatio (1954)
2. Originala Verkaro de Zamenhof
3. Historio de Esperanto
4. Vivo de Zamenhof
5. Esperanto (organo de UEA)
6. Heroldo de Esperanto
7. Centjaroj de Esperanto en Ĉinio
8. Danĝera Lingvo
9. Esperanta Antologio
10. Trezoroj ( Esperanta Novelaro 1887-1986)
11. Enciklopedio de Esperanto
12. Nova Krestomatio de Esperanto (1991)
13. Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto
14. Studoj pri la Esperanta Literaturo de V. Benczik
15. Panorama Rigardo super la Esperanta Literaturo
16. Libro de Romanoj
17. Esperanto en Perspektivo de I. Lapenna
18. El Popola Ĉinio
|