Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

Pri la kulturo de Esperanto (II)

de LI SHIJUN

    3. La karakterizaĵoj de la kulturo de Esperanto

    Ĉar Esperanto celas solvi la problemon de internacia komunikado, d-ro Zamenhof nomis sian lingvon internacia helpa lingvo. Nature, la kulturo de Esperanto karakteriziĝas per la internacieco. Ĝiaj aktivuloj apartenas al diversaj nacioj, ĝiaj tradukitaj verkoj estas el diversaj etnaj lingvoj, multaj el ĝiaj kongresoj, kunvenoj, konferencoj, simpozioj, kolokvoj kaj seminarioj estas ĉeestataj de diverslandaj aktivuloj, ĝiaj gazetoj kaj radiodisaŭdigoj celas internaciajn legantojn kaj aŭskultantojn, ĝiaj teatraĵoj, filmoj, videobendoj celas spektantojn en diversaj landoj.

    En Zagrebo okazis internaciaj konkursoj de pupteatraĵoj kaj internaciaj kulturaj festivaloj, kaj similaj aranĝoj okazis ankaŭ en Stokholmo, Sofio, Budapeŝto, Helsinko kaj aliaj urboj. Kaj ĉiuj tiuj aktivadoj realiĝis dank' al internacia kunagado de esperantistoj, dank' al la helpo de Esperanto.

    La tutmondaj organizoj kiel A de E, AIS, EVA, IEMW, IFEF, IKEK, ILEI, ISAE, SAT, TEJO, UEA, UMEA, ktp ĉiuj celas internacian kunlaboron de la esperantistoj diversfakaj por kune prosperigi la kulturon de Esperanto.

    Alia karakterizaĵo de la kulturo de Esperanto estas la humanismo kaj paco. Kompreneble, ankaŭ en la esperantistaro estas homoj kun diversaj tendencoj, tamen la ĉefa parto, la plejparto de la esperantistaro konsistas el homoj kiuj deziras uzi Esperanton por la interkompreno, interhelpo kaj paco de la homaro.

    Tre grava parto de la aktivado de la esperantistoj estas vivteno, kaj riĉigo, plifortigo de la kapablo de Esperanto per aplikado de la lingvo en kunvenoj, tradukado kaj verkado, en turismaj, sciencaj kaj kulturaj aktivadoj. La eldonado de miloj kaj dekmiloj da Esperantaj libroj kaj gazetoj estas grava parto de ilia kultura aktivado. Legu la ekzistantan literaturon de Esperanto kaj vi konstatos la verecon de mia aserto.

    La plejparto de la gravaj verkoj originalaj en la periodo antaŭ kaj post la Unua Mondmilito temas pri la idealo de esperantismo, eĥante al la voĉo de la majstro. Inter la poetoj de Esperanto elstaris K. Kalocsay kaj Julio Baghy, kaj la ĉefa tono de iliaj poemoj estas humanismo, homaranismo, aspiro al frateco kaj paco.

    La originala literaturo de Esperanto post la Dua Mondmilito fariĝis pli diverseca kaj buntkolora. Tamen, klare elstaras la voĉo kontraŭ faŝismo por paco. Faŝismo ja estas esence kontraŭ la homaranismo de Zamenhof, do batalo kontraŭ ĝi signifas ankaŭ defendon de esperantismo.

    En la movado de Esperanto aperis diversaj tendencoj kaj skoloj precipe en literaturo, en praktika uzado kaj disvolvado de la lingvo mem. En tiu sfero, ni povas rimarki, ke kreskadas la movado en la oriento, kies kontribuo jam fariĝis neneglektebla, kio signifas ankaŭ pliinternaciiĝon de Esperanto, kiu baziĝis ĉefe sur la hindeŭropaj lingvoj, kaj pro esperantigo de la literaturaj ĉefverkoj de Dante, Shakespeare, Voltair, Heine, Puŝkin, Gogol, Goethe, Tolstoj, Turgenev, Moliere, Bayron, Hugo, Dumax k.a. la kulturo de Esperamto havis pli brilan koloron eŭropan, sed iom post iom aldoniĝis koloroj de la oriento dank' al esperantigo de verkoj de ĉinaj, japanaj, koreaj, hindaj, vjetnamaj verkistoj influhavaj, kiel Lusin, Guo Moruo, Bakin, Lao She, Cao Xueqin, Shi Nai'an, Pu Songling, R. Tagore, Jasushi Inoue, Oogai, Nacume, Omar Kajjam k.a. Se ni konsideras la karakterizaĵojn de la kulturo de Esperanto, tiu tendenco estas nepre atentinda, ĉar tio signifas ĝian tutmondiĝon, kio estas grava por la movado, por la finfina triumfo de Esperanto.

    Oni ŝerce diras, ke Esperanto estas Edzperanto. Ne ekzistas statistiko pri tiu fenomeno, tamen ja ĉiuj esperantistoj agnoskas la ekziston de internaciaj geedzoj pariĝintaj per Esperanto, kaj dank' al klopodoj de tiaj paroj aperis la denaskaj esperantistoj, kies grava rolo estas disvolvi la ĉiutagan lingvon de Esperanto. Mi ne faris specialan esploron pri tio, tamen mi persone vidis nombron da tiaj familioj kaj infanoj en Jugoslavio, Japanio, Bulgario, Francio, Usono, Ĉinio k.a. Iuj geedziĝis nur pro hazarda renkontiĝo kaj subita enamiĝo. Tio ne estas fabelo, sed konkreta manifestiĝo aŭ esprimiĝo de la homaranismo aŭ esperantismo. Se diverslandaj gejunuloj havas unu saman kredon kaj volon akceptigi la artefaritan lingvon al la tuta mondo, nature ili povas rapide interkompreni kaj ekami unu alian en internaciaj renkontiĝoj. Du lernantinoj el miaj kursoj edziniĝis al itala kaj franca esperantistoj tute neatendite kaj facile. Mi eĉ miris pri la subitaj okazaĵoj. Sed post pripenso mi devas diri, ke tio estas fenomeno tute natura en la kulturo de Esperanto.

    Mi vojaĝis per Esperanto en Eŭropo, Azio kaj Ameriko, kaj ĉie mi renkontis amikajn akceptantojn nur pro tio, ke ni estas esperantistoj.En Japanio, kies militistoj invadis Ĉinion ekde la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj okupis vastan parton de la ĉina teritorio dum pli ol jardeko, mi renkontis sincerajn samideanojn amikajn al la ĉina popolo en pli ol 10 japanaj urboj, kiujn mi vizitis helpe de lokaj esperantistoj. Tion mi spertis dum mia loĝado en la hejmoj de pli ol 10 japanaj familioj. Per Esperanto mi korespondis kun angloj, argentinanoj, brazilanoj, bulgaroj, ĉeĥoj, danoj, estonoj, finnoj, francoj, germanoj, hindoj, hungaroj, irananoj, japanoj, jugoslavoj, kanadanoj, koreoj, latvoj, mongoloj, norvegoj, rusoj, slovakoj, slovenoj, svedoj, svisoj, vjetnamoj ktp. Kun iuj el ili mi korespondadis dum jardekoj kaj preskaŭ fariĝis membro de ilia familio. Ĉu ekzistas aliaj lingvoj, kiuj faras similan servon. Kaj hodiaŭ dank' al la establiĝo de interreto, la internacia korespondado de Esperanto eniris novan stadion. Oni jam povas ankaŭ interbabili Esperante kun diverslandaj amikoj. 

    Mia sperto montras al mi, ke la kulturo de Esperanto havas sian elstaran karakterizaĵon, nome la internaciecon. Ni povas diri al la ignorantoj pri tio, ke la naciaj lingvoj havas naciajn kulturojn, kaj la internacia helpa lingvo Esperanto havas kulturon internacian.

(daŭrigota)

 

 

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo