La
Universala Kongreso de Esperanto okazis en Pekino, Ĉinio en 1986
kaj 2004. Multaj ordinaraj ĉinoj ekkonis la vorton “Esperanto”,
tamen ne ĉiuj komprenis la vorton kaj ĝian internan signifon.
Iuj faris sensencajn opiniojn pri Esperanto. Jen kiel Wen Jingen,
ĉina esperantisto, kontraŭis iliajn opiniojn.
La red.
Kiam
Ĉinio klopodas por krei harmonian socion, ĝi bezonas harmonian
internacian medion. Harmonia internacia ordo bezonas komunikilon
akcepteblan por ĉiuj. La angla lingvo, kvankam multe uzata internacie,
tamen ne estas universale akceptata kiel tia komunikilo. Mian
vidpunkton subtenas tre simpla fakto: membroj de Eŭropa Unio,
kiuj ĉiuj estas najbaroj de Britio, daŭre disputas pri lingvoj
uzataj por EU dum dekoj da jaroj. Sur tiu fono, Esperanto kiel
taŭga solvo reliefiĝas. Pri tio multaj esperantistoj jam konvinke
argumentis, kaj iuj neesperantistoj serioze konsideris la eblecon.
En ĉi tiu prelego mi nur analizos kelkajn maltrafojn de Esperanto-dubantoj
en siaj artikoloj publikigitaj en lastaj jaroj. Laŭ mia analizo,
tiuj maltrafaj argumentoj devenas de manko de scio, arbitraj asertoj
kaj malforta logiko.
Manko de scio
Shen Hu citas lingviston Gao Mingkai,
kiu diris en Pri Lingvo, "Ne estas eble ke ni uzos 'artefaritan'
lingvon kiel komunan lingvon de la mondo". Kial? Gao Mingkai
argumentis: "Artefarita lingvo ne enradikiĝis en la socia
vivo, ne estas kreita iom post iom de homoj en la socia vivo,
ne povas kontentigi la bezonon de ĉiuflanka komuniko de la socio.
Plie, abrupte anstataŭigi lingvojn jam uzatajn per artefarita
lingvo ne estas permesata de la komuniko-kondiĉo de homoj. Tial,
artefaritaj lingvoj kiel Esperanto ne povas funkcii kiel komuna
monda lingvo."
Kion signifas la "komunan
mondan lingvon" de Gao Mingkai? Se ĝi signifas lingvon uzotan
de la tuta mondo kiam limoj de nacioj malaperos, tio estos en
tre malproksima estonteco. Estas ankoraŭ tro frue diskuti pri
tio. Esperantistoj neniam pretendas ke Esperanto estos la komuna
monda lingvo por tiu stadio de socia evoluo. Se ĝi signifas ian
lingvon kiu funkcias kiel komuna komunikilo por la nuna mondo,
Esperanto jam ia-maniere servas kiel tia lingvo. Gao diris, ke
artefarita lingvo ne enradikiĝis en la socia vivo. Li ne scias,
ke en la internacia Esperantujo Esperanto jam enradikiĝis. Oni
kutime nomas Esperanton "artefarita lingvo". Tamen atenta
analizo pruvas, ke nur tre malgranda parto de la lingvo (ĉefe
tabelo-vortoj) estas vere farita arte. Plejparto de la vortaro
devenas de naciaj lingvoj. Alie ĝi ne povis havi multe da uzantoj
nelonge post naskiĝo. Aliflanke, Esperanto ja estas kreita iom
post iom de siaj uzantoj en la socia vivo. Hodiaŭ oni diskutas
multajn problemojn Esperante. En libroj, gazetoj, ĵurnaloj, radioj
kaj retejoj oni povas trovi artikolojn, kiuj profunde kaj detale
traktas pri transgenaj plantoj, pri cunamo, pri komputiko, — mi
nur menciu kelkajn ekzemplojn. En tiuj artikoloj oni uzas specialajn
terminojn por tiuj fakoj. Ĉu oni povas pruvi, ke tiuj vortoj ne
estis kreitaj de la esperantista komunumo iom post iom? Ĉu tiuj
vortoj estis "abrupte" elpensitaj de Zamenhof aŭ iu
alia individuo? Temas pri abrupta anstataŭigo de la lingvoj uzataj
per Esperanto. Tio neniam estas idealo de esperantistoj, kiuj
nur deziras, ke la internacia socio uzu Esperanton kiel la neŭtralan
helpan lingvon apud la naciaj lingvoj. Anstataŭigo de jam uzataj
lingvoj per alia lingvo okazis en la historio. La hispana lingvo
anstataŭigis lokajn lingvojn en Sud-Ameriko kaj la angla tiujn
de Nord-Ameriko, Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Esperanto anstataŭigis
neniun nacian lingvon. Ĝi ne havas tian celon.
Klare, ĉiuj argumentoj de Gao
Mingkai estas malveraj. Se la argumentoj estas malveraj, ĉu la
konkludo bazita sur tiuj argumentoj povas esti konvinka?
Zhou Zhiping diris: "Esperanto...
estas nur signoj kaj reguloj kreitaj de malmultaj homoj. Ĝi estas
morta skribo kaj morta lingvo en reala senco." Tian ridindan
sensencaĵon oni apenaŭ bezonas refuti. Kio estas morta lingvo?
Morta lingvo estas lingvo ne (plu) uzata. Kian lingvon oni parolas
en la ĉiujara Universala Kongreso de Esperanto? Kian lingvon oni
uzas ĉiutage en la Esperanta sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj
Radio Polonia? La retejo Ĝangalo havis pli ol 5000 vizitojn ĉiutage
kaj tio preskaŭ perturbis la sistemon. Pro tio la mastrumantoj
devis transplanti la retejon al pli granda portanto. Ĉu la lingvo
uzata en miloj da TTT-ejoj estas morta? Esperanto ne estas morta
lingvo. Zhou Zhiping estas sensciulo en la reala senco de tiu
kampo. Estas malsaĝe aserti, ke tio, kion oni ne scias, ne ekzistas.
Arbitraj asertoj
Zhou Lei asertis: "La
kosto de popularigo de Esperanto estas egale alta. Konfliktoj
kulturaj, psikologiaj, ekonomiaj kaj politik-interesaj kaŭzitaj
de ĝia popularigo estas egale malfacile solveblaj." Zhou
Lei nur asertis sed ne subtenis sian vidpunkton per konvinkaj
argumentoj aŭ faktoj. Mi ne scias, ĉu konfliktoj kulturaj, psikologiaj,
ekonomiaj kaj politik-interesaj kaŭzitaj de ĝia popularigo estas
egale malfacile solveblaj, ĉar mi eĉ ne scias, kian konflikton
Esperanto jam kaŭzis. Kiel li povus pruvi, ke la kosto de popularigo
de Esperanto estas egale alta? Ni nur konsideru la koston de lingva
lernado. Kiom oni pagas por lerni la anglan lingvon? Kiom oni
pagas por lerni Esperanton? Kiu povas doni eĉ nur unu ekzemplon
por pruvi, ke iu pagas tiel multe por lerni Esperanton kiel por
lerni la anglan lingvon?
Shen Hu diris: "Marksismo
enkondukita poste konfirmas la evoluon de la mondo al komunismo
kaj la tendencon de unuiĝo de lingvoj, ...Por tiu celo, Esperanto
kiu ligiĝis kun la politika sonĝo ne nur kongruas kun tiu tendenco
de evoluo, sed ankaŭ estas rigardata kiel rimedo akceli unuiĝon
de la mondo..." Tiun aserton subtenas nek fonto citita de
Shen Hu nek historio. Stalin parolis pri unuiĝo de lingvoj en
la komunisma socio. Li diris, ke tia komuna lingvo ne povos esti
la germana aŭ rusa, des malpli la angla, sed ĝi estas nova lingvo,
kiu asimilos bonajn partojn de ĉiuj naciaj lingvoj kaj regionaj
lingvoj." Klare, Stalin ne diris, ke Esperanto estos la komuna
lingvo en la komunisma socio. Se Esperanto estis rigardata kiel
rimedo por la komunisma celo, kial Stalin subpremis Esperanto-movadon
en Sovetio? Kial dum la Kultura Revolucio (1966-1976) kiam komunismo
estis predikata, Esperanto-movado en Ĉinio estis sufokita?
Malforta logiko
Laŭ
la raporto-komento de Zhou Lei, Altaf Gohar Khanla, prezidanto
de la Pakistana Esperanto-Asocio, diris: "Niaj delegitoj
ne povas kompreni Esperanton parolatan en la kongresejo. Ili nur
povas fari simplan konversacion. Mi tre hontas pro tio."
Per tio Zhou Lei provas subteni sian aserton, ke "plejparto
de afrikaj esperantistoj estas junuloj, sed bedaŭrinde ilia lingva
kapablo estas nealta." Ĉu tia rezonado estas logika? Li provis
konvinki nin, ke Esperanto malbone servas kiel komunikilo en la
Universala Kongreso de Esperanto. Inter la ĉeestantoj de UK estas
komencantoj. Iuj eĉ komencis lerni Esperanton en UK. Ne strange,
ke iuj ĉeestantoj ne povas kompreni ĉion. Sed kiom oni povas kompreni
pere de Esperanto parolata en la kongresejo? Neniu faris statistikon.
En la Internacia Kongresa Universitato dum la 89-a UK mi prelegis
pri ĉina arto, sufiĉe faka subjekto. Ĉirkaŭ cent esperantistoj
aŭskultis mian prelegon kaj ili bone komprenis min, ĉar post la
prelego ili faris demandojn tre trafajn. Dum tiu UK multaj prelegoj
okazis samtempe. Kiam mi prelegis, ankaŭ aliaj prelegis. Ĉiuj
prelegoj havis siajn aŭskultantojn. Tiuj aŭskultantoj ne estas
tiuj, kiuj povas “fari nur simplan konversacion”. Ni komparu kazon
pri nacia lingvo. La Ĉina Junulara Ĵurnalo en la 22-a de oktobro
2001 raportis pri mezlerneja konkurso de la angla lingvo ĵus okazinta
en Beijing. El la 81 mil partoprenantoj nur 16 trapasis la unua-gradan
ekzamenon. La proporcio de sukcesintoj estas 1 el 5 mil. Kredeble,
la malfacileco de tia ekzameno ne povas esti komparebla kun raporto
en la internacia kongreso. Se en UK la sama proporcio de ĉeestantoj
komprenus raportojn, estus nur 0.4 persono (malpli ol duono!)
sukcesis! Se prezidanto de iu Esperanto-asocio hontas pri nesukceso
de siaj membroj, la ĉinaj edukaj instancoj devas honti pri malsukceso
de la angla-lingva instruado. Ĉar la pakistana registaro apenaŭ
investis por Esperanto-movado dum la ĉinaj edukaj instancoj investis
multege al instruado de la angla lingvo.
Zhou Zhiping diris: "Granda
ironio en rekomendo de Esperanto en Ĉinio estas, ke preskaŭ ĉiuj
artikoloj, kiuj predikas Esperanton, estas skribitaj en ĉinaj
karakteroj. Ĉu ne estas evidente, ke Esperanto ne povas fariĝi
komuna komunikilo?" Estas la komuna senco, ke oni devas uzi
la lingvon kompreneblan por la legantoj. Zhou Zhiping skribis
en la ĉina lingvo ĉar la legantoj estas ĉinoj. Kial li ne uzis
la anglan lingvon? Ĉu li ne scipovas la anglan aŭ tiu ne povas
fariĝi komuna komunikilo? Pledantoj de Esperanto volas sciigi
pri Esperanto al pli da ĉinoj, kiuj ankoraŭ ne scias Esperanton.
Kompreneble tiaj artikoloj devas esti en la ĉina lingvo. Lü Shuxiang
verkis sian Ĉinoj Lernantaj la Anglan Lingvon en la ĉina lingvo.
La granda ĉina angla-lingva edukisto Ge Chuangui verkis sian Vortaro
de Anglaj Idiomoj en la ĉina lingvo. Ili uzis la ĉinan lingvon,
ĉar iliaj legantoj estas ĉinaj studentoj, kiuj ankoraŭ ne scipovas
la anglan lingvon. Ĉu tio povus pruvi, ke la angla lingvo ne povas
esti uzata? En Ĉinio, samkiel en aliaj landoj, sennombraj artikoloj
estas verkitaj en Esperanto, sed bedaŭrinde Zhou Zhiping ne legis
aŭ ne povas legi. Denove, estas malsaĝe diri, ke tio, kion oni
ne vidis, ne ekzistas!
Shen Hu diris: "Lingvo estas ne disigebla de la kulturo kaj
de la nacia sento. Esperanto sen kultura fono aspektas kiel Suzhou-rivero
kun cementa fundo, kiu kaŭzas dubon pri ĝi." Shen Hu trafas,
kiam li diris, ke la lingvo, kulturo kaj nacia sento ne estas
disigeblaj. Ja pro tio la angla lingvo, kiu kvankam multe uzata
internacie, ne fariĝis la sola leĝa internacia lingvo. La kialo
estas evidenta: la angla lingvo ne bone portas la kulturon kaj
nacian senton de la nacioj, kiuj ne parolas ĝin. Ĉinoj ne povas
fordoni siajn naciajn kulturon kaj senton. Tial plimulto de ĉinoj
ne bone posedas la anglan lingvon. Dum pli ol 100 jaroj Esperanto
asimilis multon el diversaj kulturoj. Ĝi estas kulturo, kiu konstante
ensorbas sukon de diversaj kulturoj kaj kulturas por si senton
de homoj de diversaj nacioj. Estas prave diri, ke ankaŭ Esperanto
ne estas disigebla de la Esperanta kulturo kaj de la sento de
Esperantujo. Esperanto ne posedas kulturan fonon de certa nacio,
tio ja estas ĝia avantaĝo. Ne portante kulturon kaj senton de
iu specifa nacio, Esperanto povas akcepti kulturon kaj senton
de diversaj nacioj. Ĝi ja estas racia solvo de la lingva problemo
por hodiaŭa mondo. Ĉu estus racie uzi la anglan lingvon, kiu portas
en si kulturon kaj senton de la angla-lingvaj nacioj, kaj kiu
devigas neanglalingvajn naciojn disiĝi de siaj kulturoj kaj naciaj
sentoj?
Shen Hu demandis: " Kial oni lernas Esperanton? Nun 50.5
elcentoj de libroj pri avangardaj scioj kaj tekniko uzas la anglan
lingvon." La respondo estas tre simpla:
1. Oni devas defendi sian
nacian lingvon. Jiang Fei diris: “Kiam fremda lingvo anstataŭos
ies lingvon, ties kulturo pereos.” Kiel Shen Hu diris, la nacia
lingvo ne estas disigebla de la naciaj kulturo kaj sento. De sia
naskiĝo Esperanto proklamis, ke ĝi ne forpuŝas nacian lingvon.
Do Esperanto estas taŭga rimedo por defendi la naciajn lingvojn
kaj kulturojn. Pri tio multaj jam argumentis.
2. Multaj libroj estas en
la angla lingvo, sed ne multaj povas ellerni la anglan lingvon.
Pri tio bonvolu legi mian artikolon "Blindeco de Naci-skala
Eduko de la Angla Lingvo".
Konklude: malantaŭ la ŝajne serioza,
akademia mieno, lastatempaj paroladoj de Esperanto-dubantoj donis
nenion novan aŭ logikan, des malpli konvinkan. Tamen el tiuj paroladoj
ni povas eltiri ion pozitivan: se ni esperantistoj uzas Esperanton
por publika intereso, pli kaj pli da homoj konscios, ke Esperanto
estas viva lingvo. Ĉio kontraŭ Esperanto finfine fariĝos sabla
turo, kiu neeviteble disfalos. Se ni mem-nomataj esperantistoj
daŭre babilaĉas kaj fanfaronas krokodile, aŭ se ni nur uzas Esperanton
por nia plezuro, pli kaj pli da homoj fariĝos oponantoj de Esperanto
kaj nia tiel nomata Esperanto-movado fariĝos sabla turo. Ĉio dependas
de nia laboro.
Ni fosu nian sulkon!
-------------------------------------------------------------------
Referencataj materialoj:
1. Shen Hu: Sorto de Esperanto kaj la
Sonĝo pri Monda Harmonio de Ĉinoj, Chuanmei Xueshu Wang [Komunikila
Akademia Reto], 27-a de julio 2005
2. Raporto-komento de Zhou Lei, ĵurnalisto
de Xinhua-reto: Idealo de Esperanto estas Bela sed al Ĝi Mankas
Reala Bazo
3. Zhou Zhiping, Printempa Sonĝo Sen
Postsigno, Legado, aprilo 1997
4. Shi Chengtai: Maniulo Parolas pri
Sonĝo, Legado, aŭgusto 1997
Liu Haitao: Lingvistikaj Konceptoj de
Zamenhof. GrKG/Humankybernetik 2004(4): 155-165.
5. Jiang Fei: Usona Informada Hegemoniismo
kaj Kulturo-Protektado tra la Mondo Instigita de Ĝi, Ekstera Komunikado,
april 2005
* La aŭtoro estas membro de IKU-komisiono
|