Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

Esperanto au la angla?

de HENRI MASSON

Aperis en la semajngazeto L' Express de la 31-a de oktobro artikolo kun la titolo “L' anglais au travail” (La angla en la laboro) kaj legebla che: http://www.lexpress.fr/express/kiosque/sommaire_reussir.asp. La autoro estas François-Xavier Beslu. Jen traduko de mia franclingva reago (bedaurinde multaj taskoj atendas min, kaj sekve la tempo mankas al mi por traduki la artikolon).

Esperanto au la angla? Esperanto de komputiko, de medicino, de la TTT-ejo, ktp, jen formulado kiu aperas sufiche ofte en la amasinformiloj por indiki lingvajhon malfermanta la aliron al pli bona interkomprenigho, al bonkvalita komunikado, au, en la teknikoj, al rimedo por solvi la nekongruecon inter diversaj sistemoj.

Tiel, subtitole de la artikolo “L' anglais au travail” (la angla en la laboro), en la numero de la 31-a de oktobro de L' Express , oni malkovras “L' espéranto des affaires” (Esperanto de la negocoj). Chi foje, ne temas pri Esperanto -- la vera -- sed pri lingvo dekoble pli elspeziga por lerni ol Esperanto kaj malantau kiu kashighas hegemoniaj intencoj, kun chiuj konsekvencoj, ekonomiaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj, kiuj rezultas el tio. Kaj neniu starigas al si demandojn pri la perversaj, negativaj kaj katastrofaj aspektoj de tio, kion oni devas nomi superrego, perlingva vasaligo. Ofta riprocho al Putin estas lia manko de klareco (travidebleco) en iuj el liaj decidoj, sed kion diri pri la lingva politiko tutmonda kaj europa?

Profunda ekzamenado de lingvaj, historiaj kaj kulturaj aspektoj de Esperanto -- la vera -- ebligas ekkonscii ke la decidantoj kaj gvidantoj vojeraris turnante sin al la angla kiel unika lingvo. Chu ili same agus sur aliaj terenoj kiam ekzistas alternativo? Chu ili ne informighus? Rilate al tiu lingva politiko, al tiu elektebleco, kiu ne estas elektebleco, estas sama senkonscienceco, sama neantauvidemo, sama facilanimeco kiel tio kio okazis rilate la katastrofajn sekvojn de la aferoj de la kontaminita sango, de la animalaj farunoj, de la ekscesa parcelokunigo [komasacio], de Crédit Lyonnais, ktp*. Fronte al tiuj lingvaj preparoj lanchitaj jam delonge por vasaligi la cetarajn popolojn, prirabi la planedon kaj ech malpurigi la Lunon, ili nenion suspektis, nenion antauvidis. Nun okazas blinda kurego al la kaptilo, kiu estis strechita per la "Anglo-American Report 1961" (Angla-Usona Raporto 1961): la angla kiel unika lingvo . La kosto de instruado de la angla, kiu kreskigas la submetadon kaj dependecon de la neanglalingvaj popoloj, estas giganta. Por la "English native speakers" [denaskaj parolantoj de la angla] estas la postenoj de decidado en la internaciaj kaj europaj organizoj, la Nobelpremioj; por la landoj de la spionreto "Echelon" estas la profito; por la ceteraj, t.e. 92%** el la tutmonda loghantaro, estas la kosto. Estus tempo ekkonscii, ke kontraue al tio kion diris estro de gazeto post la atenco de la 11-a de septembro ***: -- Ni chiuj estas Usonanoj ! -- Nia hauto [= vivo] de ne-Usonanoj havas ne grandan valoron, ne pli ol tiu de la Indianoj, ne pli ol tiu de la Chinoj kiam ili kontraubatalis la opio-negocon, ne pli ol tiu de loghantoj de regionoj kie estas petrolo, au de teritorioj kiuj reprezentas intereson en la strategio de la Imperio de la “Bono”: Ni chiuj estas Indianoj !

Rimarkoj por la ne-Francoj:

* Temas pri gravaj skandaloj kies sekvojn kaj kostojn ni daure pagas en Francio kaj pagos dum jaroj au jardekoj.

** Fakte ech pli ol 92% se oni konsideras nur la kvin anglalingvajn landojn de la spionreto Echelon.

*** Temas pri Jean-Marie Colombani, la direktoro de la gazeto "Le Monde"; utilas ankau scii ke en la direktoraro de "Le Monde" estas Alain Minc, konata kiel apologiisto de la angla.

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
  
 
  
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688