En la longa praktika tradukado de beletrajhoj, Esperanto jam pruvis sian kompetentecon, kaj la esperantigado de beletrajhoj richigis la lingvon. Por sana evoluo de Esperanto kiel tradukilo de beletrajhoj, oni devas bone solvi la ekzistantajn problemojn. Inter la supre priparolitaj problemoj, la plej grava estas tiu pri enkonduko de novaj radikoj (t. e. neologismoj). Oni ne devas absolute malpermesi enkondukon de novaj radikoj, tamen tion oni devas fari en nepra neceso, sed ne senbride enkonduki duoblajhojn, char tio evidente malfaciligas la lernadon de la lingvo, kio estas iasence kontrau la spirito de internacia helpa lingvo, kies celo estas faciligi la internacian komunikadon. Efektive, en Esperanton oni jam enlasis nombron da superfluaj vortradikoj, kiuj estas nur malofte uzataj en praktiko. Se iu neologismo estas nura duoblajho de ekzistanta vortradiko kaj alportas nenian novan nuancon kaj oportunon, chu la klopodo por ghia enkonduko ne estas vana perdigo de tempo kaj energio kaj por la kreantoj kaj por la aliaj uzantoj de la lingvo?
Mi opinias, ke la analizado kaj kribrado de la ekzistantaj vortradikoj estas dezirindaj, char per tio ni povas pli bone koni la vortsistemon de la lingvo. En sia artikolo “La mezepoka Esperanto” Kalocsay sherce aludis pri uzo de grau kaj ica , kiel malderivajhoj de malgrau kaj malica . Se Esperanto estas vivanta lingvo memstara, kial do malhelpi ghian evoluon lauh ghiaj propraj reguloj? Kial malpermesi la uzon de ovorto por substantivo, avorto por adjektivo, evorto por adverbo kaj ivorto por verbo? Mi kredas, ke skemismo estas nepre necesa por internacia lingvo, char logikeco , racieco kaj reguleco estas vera internacieco por chiuj popoloj.
Kompromiso inter skemismo kaj naturismo estas dezirinda por solvi la problemojn en uzado de Esperanto kiel lingvo por traduki beletrajhojn.
Rilataj materialoj:
1 . Esperantighis la dramo "Fulmotondro"
2 . Pri "Rughdoma Songho"
3 . Majstra traduko de majstra romano
4 . Gemoj en la verda mondo |