La tradukado de beletrajhoj senchese progresadas, malgrau diversaj malfaciloj. Retrorigardante tiun laboron, ni devas rimarki jenajn problemojn solvendajn:
a. Kontraudiro inter la facillernebleco kaj bezono de granda vortaro
La lingvo por beletro estas plej richa pro tio, ke beletro devas speguli chion en la socio, chion en la naturo, chion en la mondo inkluzive de la sentoj kaj pensoj de la homoj. Malsamaj estas la vivmedioj naturaj kaj sociaj de la popoloj, malsamaj estas iliaj historioj, kulturoj, kutimoj kaj moroj, kaj pro tio estas respondaj vortoj kaj esprimoj por diri tion en la beletrajhoj. Se Esperanto devas ilin traduki fidele, ghi bezonas grandegan vortaron. Ekzemple, en nia lingvo nun jam ekzistas aro da vortoj por nomi regnestrojn: regho, shtatestro, landestro, caro, cezaro, imperiestro, mikado, sultano kaj shaho. En la “Unua Libro de Esperanto” trovighas nur 947 vortradikoj. Sed nun, la “Plena Illustrita Vortaro de Esperanto” jam havas pli ol dekoble tiom da vortradikoj, kiu shveligho de vortaro rezultighis, chefe pro traduko de beletrajhoj. La kresko de la vortaro evidente malfaciligas la lernadon de la lingvo.
Jen estas afero, kiun nia majstro certe ne antauvidis, kiam li klopodis malgrandigi la vortaron de Esperanto per apliko de derivado kaj kunmetado. Kial do oni ne kontentighis je la vortoj imperiestro, regnestro, landestro, shtatestro por paroli pri la rusa landestro, sed enkondukis la vorton caro? Kial enkonduki la vorton mikado por nomi la japanan imperiestron ( PIV ech menciis ghian duoblajhon tennoo parenteze en la artikolo pri mikado, sed oni ne donis apartan artikolon pri tennoo .)?
Per la helpo de afiksoj, ni povas redukti la nombron de la vortradikoj. Sed multaj tradukistoj de beletrajhoj publike esprimis sian malshaton de la mal-vortoj. Foje, Waringhien diris, ke legante la vortojn malvarma, malgaja, li sentis “tre varma”, “tre gaja”. Se mia memoro ne trompas min, li parolis pri la Esperanta traduko de Grabowski “La Pluva Tago” de Longfellow en la Fundamenta Krestomatio. Tiu rimarkigo surprizis min, char ghuste tiuj mal-vortoj tre bone impresis min, kiam mi komparis la tradukon kun la originalo, kiam mi estis nur komencanto de Esperanto antau 57 jaroj. La Esperanta verso “La tago malvarma, malgaja sensuna” tre bone interpretas la originalon “The day is cold, and dark and dreary” ne nur sence, sed ankau sone, char la ripeto de la konsonanto m , lau miaj oreloj, respondas al la ripeto de la konsonanto d en la originalo.
Kial en la angla lingvo estas nombro da derivajhoj kun la prefiksoj in-, im-, mal- kaj un- ( ekz. Im-piety - malpia, in-auspicious - malfavora, mal-content - malkontenta, unfortunate - malfelicha), se ili ne povas esprimi tion, kion ili celas diri?
Mi esploris la belan tradukon “ La Robajoj ” de Waringhien eldonitan en 1984 kaj konstatis, ke li uzis entute 75 mal-vortojn en la libro: 21 en la antauparolo (malbelvizagha, malhelpi, malkovri, malpli, malnova, malproksimen, maljunan, maldekstra, malfelicho, malhelpi, malfervorighi, mallerta, maljunulo, malaperis, malnovan, malmultajn, malkonvena, malfermis, malkovris, malnova, malproksima ), 13 en la enkonduko (malproksimen, malmuton, maljuneco, malkonfesos, malsanigaj, malpermesataj, malproksimaj, malrespektoj, malvarma, malmulte, mallongeco, mallongigon, malgrandan ), 29 en la versoj de la tradukitaj 211 poemoj (malsatanto, malghoja, malshatata, malghojo, malamego, maljusta, malvivos, mallachis, malproksimo, mallaudoj, malvolontas, maljuste, malbonagis, malbono, malkleruloj, malamiko, malamik', malpermesita, mallerta, malkonstanta, maljusto, malsato, malplektis, malam', malfermu, malserchu, malpermeso, malprudentas, malfruan ) kaj 12 en la postparolo (malnova, malpermesata, malnova, mallumaj, malpermesas, malavideco, malsekigos, malfavoro, malamikoj, malfacile, malproksima, malvolvis ). Tiu amaso da mal-vortoj neniom malplachigis la tekstojn por mi. Chu tio signifas, ke la lingvosento de Waringhien aliighis en la okdekaj jaroj? Au la mal-malvortefekto okazis nur kiam li varme pledis por la tendenco enkonduki neologismojn?
Estas rimarkinde, ke li uzis kelkajn mal-vortojn plurfoje en la sama libro kaj ke li ech uzis 2 mal-vortojn en la verso: “Mi malbonigis, kaj vi min pagis per malbono”, kaj en la verso “malfermu la okulojn de l' spirit' ” li ne uzis la neologismon “apertu” anstatau “malfermu”. Kaj kelkaj el la uzitaj mal-vortoj (mallachis, malplektis, malserchu) estas tre freshaj por mi.
Parolante pri la problemo de neologismoj, ni ne povas ne paroli pri la tendencoj de naturismo kaj skemismo.
Se ni jam havas la radikon “okul”, ni do povas fari el ghi la vortojn “okul-isto”, “okul-kuracisto”, “okul-inflamo” kun helpo de afikso kaj vortradikoj. Tamen oni enkondukis la grekan oftalm- kaj la derivajhon oftalmologo, pro tio, ke ili estas internacie uzataj en medicino. Same oni enkondukis la sciencan sufikson -al- por diri ost en anatomio, kiel ekz. frunt-al-o por frunt-ost-o, kaj femur-al-o por femur-ost-o. Oftalmologo estas pli longa ol okulisto. Chu pro tio ghi estas preferinda? Kial ne okulkuracisto, kiu estas pli longa ol ghi? Chu pro belsoneco? O-a-o-o-o ja ne pli plachas al la oreloj ol o-u-i-o au o-u-u-a-i-o. Se paroli pri internacieco, oftalmologo estas tute fremda al la orientanoj, kiuj ne scipovas okcidentajn lingvojn.
Char la vortradikaro de Esperanto devenis plejparte de hindeuropaj lingvoj, mankas al ghi vortoj por esprimi nociojn esprimatajn en la china kaj aliaj orientaj lingvoj. Japanaj samideanoj proponis nombron da radikoj el la janapa lingvo, kiel ekz. gejsho, getao, goo, hibacho, kakemono, mikado, sakeo, tatamo kaj tohuo. Efektive, goo kaj tohuo estas chinaj aferoj kaj en la china lingvo ili nomighas weiqi (elp. vejchi, por goo) kaj doufu (elp. toufu). La vortoj goo kaj tohuo malplachas al la chinaj esperantistoj, tial ili proponis la formojn vejchio kaj toufuo. Pro bezono de esperantigo de chinaj klasikaj beletrajhoj, oni proponis esperantigon de nombroj da chinaj vortoj, kiel ekz. kotoui (riverenci surgenue por esprimi profundan respekton), ghinshio (sukcesinto en kortega ekzameno), zongduo (estro de provincoj kun administra kaj milita potenco) kaj mantouo (vaporumita manghajho el fermentinta pasto).
Se orientanoj enkondukos novajn radikojn en Esperanton “laubezone” en tradukado de beletrajhoj, certe multege shvelighos nia vortaro, char chiu popolo havas nombron da aferoj fremdaj por la europaj lingvoj. Kun multighado de la esperantigitaj beletrajhoj, senchese ampleksighos la Esperanta radikaro kaj malfacilighos la lingvo. Ni ne povas ne serioze pripensi tiun demandon:
b. Kiel speguli la buntecon de la lingvajhoj diversnaciaj ?
Pro longa regado de feudismo en Chinio, en la china lingvo ekzistas la vortoj gege (elp. koko) por frato pli agha kaj didi (elp. titi) por frato pli juna kaj dage (elp. tako) por la plej agha frato. Char en la feuda socio, la plej agha filo ghuis grandan favoron en la familio, la vorto dage esprimas certan respekton. Ech hodiau, ghi estas uzata por voki viron de simila agho, kiam oni ghentile petas lian helpon. En la klasika china lingvo estas vorto xiong (elp. shjong) kun la sama signifo de gege , sed ghi estas uzata en la skriba lingvo, dum gege estas pli familiara kaj pli ofte uzata bushe. Por iom emfazi la respekton al pli agha frato, oni aldonas zhang (elp. ghang - pli agha) post xiong , en skriba lingvo. Kaj en la parola lingvo oni uzas la formon laoxiong (elp. laushjong - lao signifas maljuna) kun nuanco de respekto, familiareco kaj intimeco por nomi pli aghan amikon. La vorto laoxiong povas esti uzata ech por voki pli junan homon, por esprimi respekton au mokon. La Esperanta esprimo “pli agha frato” ja ne povas diri tion, kion gege , dage au laoxiong esprimas, char mankas al ghi la supre diritaj nuancoj. Bulgara tradukisto enkondukis la bulgaran vorton bajo por respekte voki pliaghulon. Do ankau ni devus enkonduki neologismojn?
En Chinio, umefloro frostospita en vintro, arkideo modestaspekta kaj milde aroma, bambuo chiam verda kaj krizantemo pompa en velkiga autuno estas rigardataj kiel noblaj plantoj. Ili estas popularaj en pentrajhoj kaj poemoj. Kiam oni parolas pri ili en beletraj verkoj, oni aludas tian guston de la vivmedio au personeco. La ideogramoj por vento, floroj, negho kaj luno en la china lingvo estas kune uzataj kiel esprimilo pri amora afero. Ekzemple, “tiu romano plenas je vento, floroj, negho kaj luno” signifas, ke ghi estas verko pri aktivado de geamantoj. Tamen, se ni lauvorte esperantigas tiun esprimon, ni vidas kun bedauro perdighon de la aparta koloro de la originalo.
En la antikva china lingvo trovighas apartaj ideogramoj por nomi chevalon bonan, chevalon rughan, chevalon nigran, chevalon tri- au kvar-jaran, chevalon feblan ktp. Hodiau ili estas jam tre malofte uzataj kaj oni povus ilin renkonti eble en poemoj malnovstilaj. Se ni esperantigas tiajn vortojn per bona chevalo, rugha chevalo, nigra chevalo k.s., ni ne povas ne senti kun bedauro perdighon de la tembro, kiu apartenas al tiuj specialaj vortoj. Chu ni enkonduku apartajn vortradikojn por ili en Esperanton?
Por eskimoj estas amaso da vortoj pri diversaj neghoj, por fishistoj estas multaj vortoj pri sia metio, por shipistoj estas multaj specialaj vortoj por paroli pri shipoj kaj manipuladoj de shipistoj, por komercistoj de tekstilajhoj ekzistas diversaj nomoj de shtofoj kaj materialoj por shpinado, teksado kaj tinkturado… Se ni enkondukus novajn vortradikojn laubezone en traduko de beletrajhoj pri la vivo de tiaj kaj tiaj homoj, ni devus multobligi la amplekson de PIV.
Sekve de la progreso de la sciencoj kaj teknikoj kaj evoluado de la socio, novaj aferoj aperadas kaj postulas por si adekvatajn esprimojn. Se ni sekvus la vojon de naturismo kaj enkondukadus neologismojn, tio certe malfaciligus nian lingvon.
En Chinio ekzistas du sistemoj por nomi la stratojn: unu el ili estas doni al chiu strato apartan nomon kun aparta gusto, la alia estas numerigi la stratojn de la sama kvartalo. La naturismo en vortfarado estas komparebla kun la unua sistemo, kaj la skemisma kun la numerado. Evidente estas pli facile memori la numerojn ol la apartajn nomojn, kaj estas pli facile scii la situon de la numeritaj stratoj kaj ilin trovi en mapo au en urbo. La kunmetado kaj derivado de la vortfarado Esperanta povas shparigi al ni multon da peno en memorado kaj uzado de la vortoj tiel kreitaj.
Lau mia memoro, ankorau neniu china esperantisto proponis enkonduki neologismojn por esperantigi gege , didi kaj xiongzhang . Se ilin simple esperantigi per frato, ignorante la menciitajn nuancojn, signifas malfidelecon, oni povas aldoni notojn por atentigi la legantojn. Dank' al apliko de tia truko, tia kompromiso, oni povus eviti teruran shveligon de la vortaro.
Char lingvo, precipe la beletra lingvo estas ege komlika afero, ech la plej lertaj tradukistoj devas kontentighi je kompromisoj, por havigi al la legantoj akcepteblan interpreton de la tradukitaj verkoj. Por kompreni fremdan beletran verkon, ne sufichas nura kono de la koncerna lingvo, oni devas havi necesajn sciojn pri la historiaj, sociaj kaj kulturaj fonoj de la verko. La tradukistoj devas helpi siajn legantojn per necesaj notoj pri tio. Foje mi vidis japanlingvan version de “Mirrakontoj de Liaozhai” de Pu Songling. Ghi estas kvinoble pli ampleksa ol la originalo. Kial? Char ghi enhavas multajn notojn de la tradukinto.
c.La arkaismoj
En la tridekaj jaroj, Kalocsay verkis spritan artikolon “La mezepoka Esperanto”, per kiu li rimarkigis al ni la problemon de traduko de arkaismoj per parolo de C. E. R. Bumy: “Kion komenci per lingvo, kiu ne havas arkaikajn formojn. Mi tradukis mezepokan fablon kaj ghi farighis moderna, kvazau gazetartikolo.” Kvankam nun Esperanto jam havas kelkajn arkaikighintajn vortojn, tamen ankorau estas neeble prezenti en Esperanta traduko al la legantoj arkaismojn en nacilingvaj beletrajhoj. Jen estas problemo, kiun oni devas solvi por esti fidela al la originalo kaj al la legantoj en tradukado. Kompreneble, ankau en tia okazo oni povas sin helpi per notoj. Tamen estas dezirinde rekte montri la arkaikecon de la koncerna lingvajho per la teksto mem.
ch. La dialektoj, slangoj kaj jhargonoj
Chinaj tradukistoj de la usona romano “Gone with the wind” ignoris la jhargonon de negroj, kaj ilin chinigis per normaj paroloj. Tio estas malfidelo al la originalo. Kiel esperantigi dialektan lingvajhon en beletrajhoj? En sia rakonto “Kiel Mihok instruis angle”, Julio Baghy donis bonan ekzemplon. En tiu rakonto, la rusa leutenanto Petroff parolis Esperanton rusmaniere: “Nje vershajnje, sed tutje certje…” En la kvindekaj jaroj, mi renkontis hungaran esperantiston, kiu kutimis elparoli tre vaste la vokalon o preskau kiel au, kaj el lia busho Esperanto sonis simile al Esperantau . Tiuj ekzemploj montras, ke oni povas uzi modifitajn vokalojn au konsonantojn kiel rimedojn por prezenti dialektojn en beletrajhoj. En la china lingvo la slango “trimanulo” signifas shteliston. Por ghin konduki en Esperanton, kompreneble oni devas aldoni noton.
d. La vortludoj
La vortludoj ofte prezentas problemojn en tradukado kaj parto de ili estas simple neesperantigeblaj, pro tio ke ilia kreigho dependas de la koncerna lingvo. Ekzemple, en la china lingvo abundas homofonoj, kaj per ideogramoj kun malsamaj signifoj sed sama prononco oni povas formi vortludojn, sed en Esperanto ne trovighas similajho por tion elchinigi. Ankau en tiaj kazoj la tradukistoj povas sin helpi per notoj por rimarkigi pri tia lingvajho. Kalocsay donis al ni interesajn ekzemplojn pri esperantigo de vortludo en la rakonto “Geedzigho en Hodiaua Maniero” de Emil Kolozsvari Grandpierre (tradukita el la hungara). Ekzemple, en tiu rakonto gaja studentino shercema diris al sia amanto: “Poshremburo estas luna, ech telekupron mi ne havas, telefoni al iu sciuro.” Lau la kunteksto oni povas kompreni, ke la frazo signifas: “En mia posho estas nenio; mi ech ne havas kupran moneron por telefoni al konatulo.” La vorto “luno” estas por “nulo” (distordita), telekupro signifas “kupran moneron por telefoni”. Ni povas imagi al ni, kiom la tradukinto devis cerbumi por esperantigi tiun spritan shercon. Kaj dank' al lia kaprompo, la leganto povas ghui la vivecan priskribon de la originalo pri la karakteriza parolo de la knabino. Kredeble, la traduko ne estas lauvorta, sed lauspirita. Kiam neeblas lauvorta traduko, oni povas solvi la problemon per truko.
e. La frazeologiajhoj
En la naciaj lingvoj estas frazeologiajhoj, kiuj estas multe uzataj en beletraj verkoj. Granda parto de ili estas rekte esperantigeblaj. D-ro Zamenhof donis al ni bonajn ekzemplojn pri tio per sia “Proverbaro Esperanta”. En la china lingvo ekzistas dekmiloj da tiaj frazeologiajhoj. Mi mem provis esperantigi pli ol 5 mil el ili. Por paroli pri rapida kresko de iu afero, la china lingvo havas la kutiman diron “simile al printempaj bambushosoj post pluvo”; simile al la Zamenhofa “li foriris kun longa nazo”, en la china lingvo ni diras “li foriras kun longa vizagho”; simile al la Zamenhofa “kvina rado che veturado”, ni diras chine “aldoni piedojn al pentrita serpento”; parolante pri granda facileco de iu laboro, ni diras en la china lingvo “facila kiel manturno”; china proverbo, simila al “apud propra domo, shtelisto ne shtelas”, diras “leporo ne manghas herbojn che sia nesto”. Tamen trovighas konsiderinda nombro da chinaj frazeologiajhoj neesperantigeblaj lauvorte. Ekzemple, la sprita popoldiro “ganmianzhang chui huo - yi qiao bu tong” (elp. gan mjan ghang chuj huo - ji chjau bu tong) estas ofte uzata por paroli pri homo senscia pri iu arto. Se ni esperantigus ghin lauvorte: “pasto-rulilo por blovinciti fajron - nepova”, chu la traduko povas perceptigi spritecon? Ghi ech ne estas komprenebla. En la originalo, “chjau” signifas truon. Lau kredo de antikvaj chinoj, la koro funkcianta kiel pensorgano havas 7 truojn. La homoj inteligentaj havas koron kun chiuj truoj apertaj. Sed pasto-rulilo ne havas truon. En la menciita sprita diro oni aludas tian koncepton. Sed la lauvorta traduko en Esperanto tute ne povas subkomprenigi tion. Oni povus uzi trukon por ghin esperantigi, ekzemple per “formiko pri muziko - laiko”. Ghi estas nefidela lau la vortoj, sed bone prezentas tion, kion la originalo esprimas.
f. Fideleco al la formoj
El sia sperto en esperantigo de chinaj klasikaj poemoj, prof. S. J. Zee diris, ke oni povas esperantigi la kvin-ideogramajn versojn per kvin-piedaj versoj, kaj la sep-ideogramajn per sep-piedaj, char la chinaj ideogramoj estas plejparte vortoj unusilabaj. S-ro Shulco Rikardo tamen diris, ke oni povas esperantigi kvin-ideogramajn chinajn versojn per kvinsilabaj Esperantaj versoj. Li ech faris provojn surbaze de Esperantaj versioj de Zee. Sed la rezulto? Multo de la poezio perdighis en liaj kompaktaj tradukoj. Tio montras al ni, ke la formoj, kiuj estas propraj al iuj lingvoj, ofte estas netransplanteblaj. En la china klasika poezio trovighas konsiderinda nombro da fiksformaj poemoj nomataj ci . Tiuj ci -poemoj estis verkitaj lau la melodioj de popularaj kantoj, tial la nombro kaj longeco de iliaj versoj estas fiksitaj. Kiam oni esperantigas tiajn ci -versajhojn, oni devus fari la versojn kun samaj longecoj. Sed tio ghenerale neeblas. Ofte oni devas duobligi la nombron de la silaboj, kiel en esperantigo de aliaj chinaj klasikaj poemoj. Mi pensas, ke tio ne estas perfido al la formo de la originalo.
Ankau estas neeble prezenti en Esperanta traduko la kvar tonojn de la china lingvo, kiuj estas grava karakterizajho de la china fonema sistemo. Kiam la tradukisto nepre devas prezenti la tonojn de iuj chinaj ideogramoj al la legantoj, li povas sin helpi per notoj.
Rilataj materialoj:
1 . Esperantighis la dramo "Fulmotondro"
2 . Pri "Rughdoma Songho"
3 . Majstra traduko de majstra romano
4 . Gemoj en la verda mondo |