Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

Chu anglaj verboj estas pli facilaj ol la Esperantaj?

de WEN JINGEN

    Dum jara seminario pri lingvo-scienco iu esperantisto diris, ke anglaj verboj estas pli facilaj ol la Esperantaj, char la unuaj havas nur tri participojn (-ing, -ed, -ed) dum la lastaj havas ses (-ant-, -int-, -ont-; -at-, -it-, -ot-). Mi ege surprizighis pro ties opinio.

    Sed post repenso pri lingvoj facilaj kaj malfacilaj, mi trovis, ke la menciita opinio ne estas stranga. Antau ne longe, ankau iu veterana china esperantisto verkis libreton pri la china lingvo, en kiu la autoro diris, ke la china lingvo estas pli facila ol Esperanto, char chinaj verboj ne havas tempon.

    Kredeble, tiuj du personoj ne serioze traktis la verbosistemojn de Esperanto, tiujn de la lingvoj angla kaj china. Ili rimarkis iun aspekton de la problemo, sed preteratentis aliajn. Se ni konsideras chiujn flankojn de la problemo, ni trovas, ke la vero estas kontrau la asertoj de la supre menciitaj du personoj.

    Kiam oni diras, ke la angla lingvo havas tri participojn, oni fakte konstatas, ke estas tri specoj de participoj en tiu lingvo. Ja Esperanto havas pli da specoj de participoj ol la angla lingvo. Sed la alia flanko de la problemo estas: en Esperanto chiu participo havas nur unu formon (nome: aktiva prezenca participo chiam estas “-ant-”, aktiva preterita participo chiam “int-”, pasiva prezenca participo chiam “-at-”, ktp), dum en la angla lingvo oni havas la preteritojn grew (por grow ) , sed glowed (por glow ), kept (por keep ), sed seeped (por seep ) ktp, kaj la preteritajn participojn shaken (por shake ) sed woked , woken au waked (por wake ). Estas ne malpli ol 350 tiaj neregulaj verboj en la angla lingvo! Do por lerni la tuton de la verboj, esperantisto bezonas lerni nombron de verbo-radikoj plu ses participoj, sed angla-parolanto bezonas lerni la nombron de verbo-radikoj plus 2x350 neregulaj formoj plus 3 regulaj participaj finighoj! Estas klare, kiu nombro estas pli granda! (Se ne paroli pri tio, ke la nombro de verboj estas ege pli granda en la angla lingvo ol en Esperanto!) Do oni neniel povas diri, ke la anglaj verboj estas pli facilaj ol la Esperantaj! Nun temas pri la china lingvo. La chinaj verboj ne bezonas “shanghi” sian formon por esprimi tempon, sed aldonas apartajn vorterojn. Sed tio ne signifas, ke la chinaj verboj estas pli facilaj ol tiuj de aliaj lingvoj. Ekzemple, per vorto ba oni povas meti la objekton de la frazo antau la verbon: Huli chi le yi zhi ji. = Huli ba yi zhi ji chi le. (Vulpo manghis kokon.) Sed en la jena frazo oni neniel povas forigi ba kaj meti la objekton malantau la verbon: Wo ba yifu si le yige kouzi. (Mi shiris truon en mia vesto.) Do estas malsimplaj reguloj pri uzo de verboj de la china lingvo.

    Kial iuj diras, ke sia patra lingvo estas facila? Fakte, kiam oni diskutas pri facileco de lingvoj, oni donas plie atenton al facileco de lernado de tiuj lingvoj. Kiam oni posedas iun lingvon, oni trovas ghin facila. La china lingvo por chinoj, la japana lingvo por japanoj, la rusa lingvo por rusoj, la franca lingvo por francoj, ktp – kaj, kompreneble, Esperanto por esperantistoj estas egale facila ! La diferenco estas tempo kaj energio elspezitaj por la lernado. Char, ghenerale chiuj plenaghuloj jam posedas sian patran lingvon, ili forgesas la malfacilojn, kiujn li renkontis kaj venkis en lernado (ekzemple, chinoj forgesis kiom pene ili lernis “desegni” la karakterojn, angloj parkerigon de la “neregulaj” formoj kiaj “book-books, ox-oxen, eat-ate-eaten” ktp.), kaj sekve, la patra lingvo farighas iliaj “plej facila lingvo”. Kiam oni opinias, ke la patra lingvo estas pli facila ol Esperanto, oni fakte diras, ke lingvo ellernita dum multaj jaroj (chiumomente, de mateno ghis vespero) estas pli facile uzebla ol la lingvo lernita dum kelkaj semajnoj au monatoj (nur en klaschambro, dum unu au du horoj chiutage)!

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
  
 
  
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688