Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

Ankau E-movado bezonas reformadon*

de YE NIANXIAN

    En la pli ol 100 jaroj post naskigho de Esperanto, la sciencoj, tekniko kaj socio de la homaro havis grandan shanghighon kaj aperis multaj talentaj esperantistoj en diversaj landoj. Post la fondigho de UEA en 1908, aperis 89 fakaj organizoj de kulturo kaj edukado de Esperanto, ekzemple Akademio de Esperanto kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

    Retrorigardante la evoluon de Esperanto, oni ne devas forgesi tiujn malegoismajn pionirojn, kiel Tibor Sekelj de Jugoslavio, Saheb Zamani de Irano, Vilho Setala de Finnlando, Ivan Krestanov de Bulgario, Mario Pei de Usono, Aleksandr Potnikov de Rusio, Tikos kaj Venlo Fon de Chinio... Ili sendevie disvastigis Esperanton en malpacaj jaroj de milito kaj en malbona vivo. Kial? Char ili firme kredis la praktikecon de Esperanto kaj aspiris grandan harmonion de la mondo. La angla lingvo, precipe kulturo de ghi reprezentata, ne povos plenumi la taskon konstrui bonan mondon, kaj ghia egoismo kaj hegemoniismo bazita sur alta teknologio senchese portas al ghi ghenajhojn. La mondo bezonas sciencan, klaran kaj facile lerneblan internacian helpan lingvon por homa interkomunikado. Tiu lingvo estas neniu alia ol Esperanto provita de pli ol 100 jaroj.

Problemoj en la pasinteco de Esperanto-movado

    Mi opinias, ke ekzistas jenaj problemoj en la pasinteco de Esperanto-movado:
1. Aperis multaj solidaj praktikantoj en Esperanto-movado, kiuj multe penis por enporti en Esperanton enhavojn de diversaj fakoj kaj tradukis multajn mondfamajn literaturajhojn, kaj tiuflanke Zamenhof donis modelon per sia “Unua Libro”. Sed samtempe kun tio trovighis burgheta sentimentaleco en la Esperantujo de Chinio kaj la mondo. Ili kontentis je prikanto de Esperanto kaj raportado de vehikloj pri Esperanto, kaj ne penis por lerni, praktiki kaj popularigi Esperanton.
2. En iuj landoj laboras profesiaj esperantistoj salajrataj de registaro, kaj parto el ili ne bone komprenas la signifon de Esperanto nek respektas ghin, ili profesie laboras en grandaj urboj au sociaj rondoj pri Esperanto nur por vivtenado. Ili havas kompare altan lingvonivelon, sed ili ne utiligas Esperanton por sin kulturi kaj multon fari.
3. Zamenhof kuraghigis fondighon de Esperantaj organizoj por interfluo kaj reciproka akcelo. Sed iuj homoj en la neprofitaj Esperantaj organizoj interbatalis pro gvidanteco kaj profito. Iuj homoj monchasis pere de establo de Esperanta kurso (fakte la sumo ne estas granda). Esperantaj organizoj estas kulturaj rondoj akcelantaj civilizacion, sed ne shtuparo por promociigho kaj richigho. Tiuj homoj ne havas estontecon.
4. Pli kaj pli multighas vizitantoj al Chinio de post la ekpraktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo de Chinio, kaj pli multaj homoj ekkonis Esperanton. Sed en tio oni audis, ke en akceptado de fremdlandaj esperantistoj iuj atentis nur regalon de gastoj per manghajhoj, akompanadon en ekskurso kaj butikumo kaj fotighon; au korespondis kaj kontaktighis kun fremdlandaj esperantistoj nur por geedzighi al ili kaj poste vivi eksterlande. Sed kompreneble estas geedzigho pro vera amo kaj interhelpado en progresigo de Esperanto.
5. En Chinio funkcias multaj Esperantaj societoj kaj parto el ili havas regulan bultenon au revuon. Sed 85% de ili estas en la china lingvo. Chu estas dece, ke Esperantaj societoj ne uzas Esperanton?

    Malgrau tiuj problemoj, plejparto de la esperantistoj havas belan esperon pri la homa mondo kaj entuziasme esploras pri disvolvigho de Esperanta movado por kontribui al ghi. Problemoj ekzistas, sed la samideanoj fidas la brilan perspektivon de Esperanto.

Reformado de Esperanto-movado

    Reformado vole nevole iras en la homa vivo. Konscia konformigho al shanghigho prosperigos la socion. La reformado de Chinio en la lastaj 20 jaroj elokvente pruvis tion. Se la chinaj esperantistoj memvole faros reformadon, tian situacion havos ankau nia movado. Chi-sube mi pritraktos la supre menciitajn problemojn:
1. Esperantistoj unue devas akcenti lernadon, posedon kaj aplikadon de la lingvo. Por lerni fremdan lingvon, oni devas apliki la lingvon en chiutaga konversacio, legado, profesio kaj hobio. Oni devas lerni la lignvon 1 horon kaj memori 5-10 vortojn chiutage, kaj fine posedi chirkau 3000 vortojn. Post duonjara lernado li povos konversacii kaj post unu kaj duona jaroj li fundamente posedos Esperanton. Kompreneble lernado estas senfina kaj dumviva, kaj tio ja estas plezuro kaj signifo de la vivo.
2. En iuj landoj profesiaj esperantistoj estas nemankigeblaj, sed ili devas fari sin specialisto en aliaj fakoj pere de Esperanto. Neprofesiaj esperantistoj nepre devas posedi sciojn de aliaj fakoj por sin vivteni, kaj Esperanto igos ilian vivon signifoplena. Se oni celas promociighi kaj richighi pere de Esperanto, oni falos en malagrablajhojn kaj estos malestimata.
3. Lerni Esperanton estas afero kaj persona kaj kolektiva. Unue, chiuj esperantistoj devas diligente lerni Esperanton kaj kontribui al ghi per siaj scioj. Samtempe Esperantaj societoj devas krei harmonian, interhelpan kaj interesan atmosferon akcelantan unuighon kaj strebon por la komuna celo. En 2001 internacia Esperanta revuo Eventoj faris statistikon pri aktivadoj de iuj Esperantaj societoj, inter kiuj estis konversacia kurso de Germanio, kuracherba lernado kaj simpozio pri psikologio kaj chiutaga vivo de Svisio, simpozio pri Esperanto kaj interreto, Te-festivalo kaj komerca kunveno de Xinxiang de Henan-provinco de Chinio, humura renkontigho en Slovakio, mediprotekta simpozio kunaranghita de Orienta kaj Norda Europo. Ni vere volas aktive vivi kaj estas multaj aferoj fareblaj, kaj atentiginde estas fortigi planadon.
4. La celo de interkomunikado estas esplori la socion kaj vivon, helpi unu alian kaj firmigi amikecon. Estas sensignife, ke iuj chinaj esperantistoj vole nevole tro akcentas la vantan gloron pro kontaktigho kun fremdlandanoj. Aprile nigheria esperantisto Elvis Ogeneke, kiu instruas la anglan lingvon en Chinio, gastis en mia hejmo. Antau lia alveno mi legis rilatajn materialojn pri Nigherio kaj havis multajn temojn por nia interparolado. Lastatempe li sendis al mi retmesaghon alte taksantan nian renkontighon kaj esprimantan la deziron daurigi kontakton.
5. Serioza problemo elstaras en la Esperanta movado de Chinio, nome multaj Esperantaj societoj eldonas bultenon au revuon tute au grandparte en la china lingvo. La bultenoj kaj revuoj devas esti plej praktikaj materialoj por antauenpushi Esperanto-movadon kaj atestilo pri la karaktero de Esperanta societo. Kompreneble oni povas disvastigi Esperanton en la nacia lingvo. Lau la lingvonivelo de la samideanoj de Chinio shajne oni povas eldoni ilin Esperanto-chine. Tio estas helpa al novaj esperantistoj. La bultenoj kaj revuoj povas raporti novajhojn, sciencojn, teknologiojn, sociajn sciencojn, literaturon, arton kaj aktivadojn de Esperantaj organizoj.

    En sia “Mezperspektiva Plano” prezidanto de UEA Renato Corsetti elmetis 6 strategiajn punktojn de Esperanta movado. Tio estas atentinda por ni. Ili estas: 1.Konigo de Esperanto; 2. Paroligo de Esperanto; 3. Utiligo de Esperanto; 4. Profundigho; 5. Plijunigho; 6. Tutmondigho. Se oni agos responde al ili, certe oni multe sukcesos. Ni devas aktive respondi alvokojn de UEA, ChEL kaj lokaj E-organizoj, kaj ni povos havi klaran celon, unuighos kaj kunighos kun eksterlandaj Esperantaj rondoj por fari indan kontribuon al la paco kaj evoluo de la mondo.

--------------------------------------------------------------------------
* Prelego de la autoro por la Simpozio de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Asocioj en 2002.

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
  
 
  
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688