En
Francio, en 1982, la “Raporto Bertaux” [pr. berto]
por la Ministerio de Nacia Edukado indikis: “Niaj lernantoj
estas, je 99%, nekapablaj fari unu memelpensitan (au membakitan)
frazon, nekapablaj legi gazetartikolon, nekapablaj interrilati
kun samagha kamarado en lia lingvo.”
En 1992, raporto de la Ghenerala Inspektado
de Instruado alvenis al konstato ke “la angla starigas problemon”,
precizigante: “Chiam felichaj povi respondi al demandoj
per eroj de eldiro au izolitaj vortoj, la infanoj estas pli malofte
kapablaj fari kompletajn frazojn.”
En 1995, raporto de la Komisiono de la
Senato pri la lingvoinstruado atentigis pri “alarma situacio”.
Estas interese, ke dudek jarojn post
la konkludo de la Raporto Bertaux (Francio), svisaj edukinstancoj
alvenas al sama konkludo. De ne tre longa tempo, ankau Svisio
spertas la frenezighon pro la angla, ghuste en la kantono de Zuriko,
kie la loghantaro estas pli favora al la angla ol tiu de la ceteraj
kantonoj.
En la gazeto “24 heures”
(24 horoj) de la 14-a de marto 2002 aperis longa artikolo sub
la titolo “L’ anglais of course, mais quand?”
(La angla, kompreneble, sed kiam ?). Fiaskas la reformo, kiun
volis enkonduki la shtatkonsilanto Ernst Buschor, estro de la
publika instruado, pri frua instruado de la angla al la lernantoj
de unuagradaj lernejoj. Ghi cedas lokon al konscio pri risko de
malaltigho de la kvalito de la ghenerala instruado kaj de la scioj.
Lau Oskar Bachmann, prezidanto de la Komisiono de la Edukado de
la Granda Konsilio de la zurika kantono: “Tio estas vera
katastrofo. Fine de du jaroj de la angla, la lernantoj scipovas
du vortojn ‘yes’ (jes), kaj ‘no’ (ne).
Ili estas nekapablaj formi frazon, kaj penadas eniri la gheneralajn
lernobjektojn char ili nenion komprenas.”
Ne nur en Francio kaj en Svisio, sed
chie en la mondo, sen la plej eta atento pri la konsekvencoj,
la gepatroj postulas ke iliaj infanoj lernu nepre la anglan. (En
Chinio milionoj da gepatroj ankorau ne konsciighas pri la tempo-perdo
en la sen-rezulta “frua eduko pri la angla lingvo”
kaj ili freneze jhetas monon al tiuj “du-lingvaj”
infan-ghardenoj au elementaj lernejoj, en kiuj au instruas chinoj
parolante fushe la anglan au angla gramatiko anstatau la angla
lingvo estas instruata! -- Redaktanto)
Tamen en sia libro “La nouvelle
guerre contre l’ intelligence” (La nova milito kontrau
la inteligenteco), volumo 1, p. 68, Charles Durand mencias artikolon
kiu aperis en la gazeto “Asahi Evening News” (Tokio),
la 31-an de januaro 1998, pri la lingva rezistado kontrau la angla
en Barato (oficiala nomo de Hindio):
“La angla lingvo farighis la unua
celo de la naciistoj de Hindio, kiuj volas ghin komplete elradikigi.
La ministro de la defendo, Mulayam Singh Yadav, jhure promesis,
en Chennai, ke li kaj liaj partizanoj neniam plu ripozos tiom
longe, kiom la angla ne estos definitive eliminita el la lando.”
Charles Durand mencias ankau aliajn informojn,
i.a. el la usona magazino “Newsweek” (15-an de majo
2000) kiu anoncis decidon de la Shtato de Okcidenta Bengalio forigi
entute la uzon de la angla el chiuj oficialaj registaraj intertraktadoj.
Nu, Barato vivis preskau tri jarcentojn
kaj duono sub brita superregado, kaj malgrau tio nur 1% el la
loghantaro flue parolas la anglan. (Oni supozas ke baratanoj chiuj
flue parolas la anglan char en Usono au Britio oni vidas tiajn
baratanojn. La realo estas nur tiaj baratanoj havas shancon survivi
en angla-parolantaj landoj. En Barato la plimulto de la loghantaro
ne scipovas la anglan. -- Redaktanto)
Pri tio neniam raportas la amasinformiloj.
En Azio, ili kredigas ke chiuj Europanoj jam parolas la anglan;
en Europo, ili kredigas ke homoj amase lernas kaj parolas la anglan
en Azio kaj en la ceteraj mondpartoj. Chie estas blufo kaj mensogo,
kies vera celo estas la kontrolo de la mensoj per lingva superregado,
la vasaligo de la tuta neanglalingva mondo, forrabado de ties
richofontoj.
Dum la instruado kaj uzado de la angla
starigas gravajn problemojn jam en Europo, kie la lernado de la
angla estas pli facila ol en aliaj mondpartoj pro proksimeco de
Anglio kaj relativa lingva hindeuropa parenceco, tion ne priatentas
la edukinstancoj de landoj kiel Japanio, Koreio, Chinio kaj aliaj
landoj de Orienta Azio. Ghuste en nia epoko, en Orienta Azio,
homoj ankorau pli freneze kondutas pro la angla : en Chinio pro
la preparo de la Olimpikoj de 2008, en Koreio kie pli kaj pli
da gepatroj turnas sin al hhirurgoj por operaciigi siajn junajn
infanojn je la lango kun kredo ke ili pli facile prononcos la
anglan. Sendube neniam en la historio de la homaro okazis tiom
da charlatanajhoj, trompajhoj, tia blufo chirkau lingvo kiu havas
pretendojn al universaleco.
Kaj iuj audacas aserti ke la angla estas
ia “Esperanto”, tiel pruvante ke iliaj konoj pri la
afero estas praktike sub nulo, tute ridindaj...
|