Redaktanto diras: Jen korespondo inter
Don Harlow kaj Renato Corsetti pri funkciigo de rebat-servo pri
informado pri Esperanto. La vorto "Esperanto" jam estas
konata de la publiko. Por pli efika informado pri nia lingvo,
ja estas grave koni kion neesperantistoj pensas pri ghi. Chu vi
interesighas pri tio? Au, chu vi ankau volas provi starigi tian
ret-servon? Mi kredas, ke vi certe volas alighi al la listo de
Don Harlow per sendo de malplena mesagho al:
<rebato-subscribe@yahoogroups.com>.
(I) Mesagho de Don Harlow
En la lastaj tagoj Johano M afishis informojn
pri du mencioj pri Esperanto, kiuj aperis en Sao Paulo, Brazilo,
kaj kiuj meritas (lau li, kaj ankau lau mi) reagon. Bedaurinde,
mankis centra diskoniga servo por informi pri tio la vere interesitajn
esperantistojn.
Mi nun kreis novan grupon, "rebato",
che Yahoo!Groups, kiu devas povi diskonigi inter esperantistoj
informojn pri mencioj pri Esperanto ekster Esperantujo, tial ke
ni povu laubezone (kaj se eble amase kaj ghustatempe) respondi
tiujn menciojn. Jen la informo pri la listo, kiu trovighas sur
la lista pagho:
"Chi tiu listo estas por anoncoj
pri mencioj pri Esperanto en la nacilingva informilaro. Ghia celo
estas: ebligi al listanoj konvene respondi al tiaj mencioj.
"Afishoj devas trakti: (1) tiajn
menciojn; (2) eventualajn respondojn. Oni ne rajtas afishi chi
tie pri aliaj temoj, por kiuj ekzistas aliaj novajhgrupoj. En
la momento, la grupo estas nefiltrata, sed se oni komencos afishi
pri aferoj politikaj, lingvoreformaj, au personaj, mi eble komencos
filtri ghin.
"Afishante pri tiaj mencioj, bonvolu
indiki (a) la nomon de la menciinto, (b) la nomon de la informilo,
en kiu aperis la mencio, (c) adreson (retan au alian, sed prefere
retan) per kiu oni povas atingi la menciinton, (ch) adreson per
kiu oni povas atingi la informilon. Bonvolu ankau sendi sufichan
tradukon en Esperanto, ke oni povu kompreni kaj la mencion kaj
la kuntekston, en kiu ghi aperas, tial ke oni povu decidi chu
temas pri (a) atako, (b) laudo au (c) neutrala mencio.
"Oni povas tamen diskuti pri aliaj
aferoj rilate la rebatadon (ekz. pri gvidlinioj por respondi al
mencioj de Esperanto)."
Oni povas alighi al la listo sendante
vakan ret-leteron al
rebato-subscribe@yahoogroups.com.
Aligho ne estas promeso respondi al chiu
mencio pri Esperanto, kiu aperas ie en la mondo, sed ja indikas
intereson partopreni en tia agado.
Mi esperas, ke multaj alighos kaj partoprenos.
(II) Reago de Renato Corsetti
Don, via propono pri listo <rebato@yahoogroups.com>
por organizi internacian rebat-servon estas, lau mi, tre oportuna.
Ghi estos ankorau pli efika, se chiu
landa asocio povus doni la taskon aranghi enlandan rebat-servon
al difinita komisiito, kiu samtempe estu ankau membro de la internacia
teamo.
Esence: provu aranghi enlandan rebat-servon
kaj instigu kelkajn el viaj bonaj esperantistoj alighi al la listo
proponita de Don per malplena mesagho al <rebato-subscribe@yahoogroups.com>.
(III) Respondo de Don Harlow
Mi konsentas, sed ankau deziras, ke oni
ne limigu sin al la propra nacio; reagoj de eksterlando povas
esti ankau tre utilaj.
Tamen povas okazi kazoj en kiuj eksteraj
kritikoj estus ech malutilaj, kaj por tio ja nepre utilus enlanda
listo.
(IV) Respondo de Renato Corsetti
Nu, mi volis nur diri:
* ke chiu lando laueble organizu nacian
rebat-servon, kiu estas utila por la enlanda gazetaro;
* ke tion ne malhelpas, sed ech helpas
la starigo de internacia rebat-servo.
Ni prenu la ekzemplon de Italujo. Chi
tie funkcias ital-lingva rebat-servo, kiu vershajne plufunkcios
por la itallingva gazetaro (cetere estus ech malfacile eksterlande
scii chu italaj jhurnaloj diris ion pri Esperanto).
La respondeculo de tiu servo espereble
alighos al via listo <rebato@yahoogroups.com>, tiel li kaj
lernos kaj eventuale povos kontribui, se li taksas, ke eksterlanda
helpo estas bezonata por io.
|