Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

Strategia laborplano de UEA 2001-2010
-- Al lingva demokratio

Cel-deklaro de UEA

    UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto kiuj kunlaboras por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

    UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neutrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

    UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron en kiu ghiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktighi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa au ekonomia identeco, politikaj au religiaj kredoj kaj simile, kaj pro tio ghi liveras tiujn servojn kiuj helpas al ghiaj anoj orientighi kaj engaghighi en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon kiuj okazadas pere de Esperanto.

    UEA bazas chiun sian agadon sur respekto al homaj rajtoj, al neperforta paca kunvivado kaj al la vivodiverseco ghenerale.

Enkonduko

     Al lingva demokratio estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la Kampanjo 2000 por nova lingva ordo.

    Ghi analizas la agadon por Esperanto lau tri agad-kampoj:
* informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia   komunikado),
* instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto),
* utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).

    La organoj de UEA analizos la ghisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizajhojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj au pri kiuj ili plej kompetentas.

    La plano ankau identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al chiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:
* profesiigho,
* plijunigho,
* utmondigho.

    La plano Al lingva demokratio povas servi al chiu kunlaboranta Esperanto-organizajho kiel komuna bazo por agado. Chiu organizajho povas analizi sian agadon lau tiu chi kadro. La baza planpropono estas ghenerala kaj nur indikas kelkajn chefajn gvidliniojn. Chiu organizajho povas adapti ghin al siaj kondichoj, tenante laueble la gheneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj.

    Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj pashoj por la plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la Estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono. La Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume chiun trian monaton.

    La Komitato post la akcepto en 2001 chiun duan jaron dedichu specialan atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam ajn, por respondi al novaj evoluoj, revizii ghin au nuligi ghin por alpreni novan planon.

1-a agad-kampo: Informado

    Tio signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel eble plej ghustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankau celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la E-movado. Konsciigo kaj klerigo de la E-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.

    Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, chu al la publiko ghenerala chu al pli faka publiko.

    Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankau la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj rekomendante al chiuj organizajhoj fari la samon en la koncernaj landoj au medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektronikaj retoj por informado. Oni ankau utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

    Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daura klerighado pri Esperanto, chu pri la lingvo mem, chu pri ghia nuna lingvokomunumo kaj ties strukturo, chu pri ghia historio, literaturo, socipolitika signifo au terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovighas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

    Direkte al tutmondigho la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj, kie la Esperanto-movado ne enradikighis au estas malforta.

    Direkte al plijunigho la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado.

    Direkte al profesiigho la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.

2-a agad-kampo: Instruado

    Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj -- inkluzive de Esperanto-renkontighoj -- estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

    Necesas koncepti la esperantistighon kiel dauran procezon, kiu ne finighas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnighu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, chu ekster- chu en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifajhojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri ghia lingvokomunumo kaj ghiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Chiuj kursgvidantoj dedichu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; laueble oni ankau proponu konkretan daurigan kurson. En la planado de renkontighoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retposhte.

    Direkte al tutmondigho la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde.

    Direkte al plijunigho la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al gejunuloj kaj de gejunuloj.

    Direkte al profesiigho la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.

3-a agad-kampo: Utiligado

    Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo.

    Necesas transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti plej variaj, de scienca informigho al komerco. Fakaj asocioj ighu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontighoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.

1-a agad-direkto: Profesiigho

    Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, jhurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

    Chi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas tauga apogo de la asocio (precipe de ghiaj propraj profesiuloj) al chi tiuj fakuloj, por ke ili engaghighu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produktivo.

    Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartighu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en chi tiu plano.

    Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizajhoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj en chi tiu plano.
La nocio "profesiigho" havas implicojn por la tri agad-kampoj:

    En la kampo informado, tio signifas unuavice la ellaboron de dece tauga informmaterialo. Ghi signifas ankau la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj.

    En la kampo instruado, tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon ke minimume unu enmovada aganto okupighu pri instruado en profesiaj kondichoj.

    En la kampo utiligado, tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo kiam ghi estos utila ankau por atingi chiuspecajn celojn de la homa vivo.

2-a agad-direkto: Plijunigho

    Tio signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj.

    TEJO kaj ghiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa E-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je chiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ghian efektivigon per komuna komisiito au komisiono.

    Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel ke ili estu allogaj ankau al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj. Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.

3-a agad-direkto: Tutmondigho

    Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankorau ne trovis radikojn.

    Europo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj daurigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ghiaj chefaj eldonajhoj kaj aranghoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Chiuj organizajhoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branchoj de Unuighintaj Nacioj.

(El "Esperanto")

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
  
 
  
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688