Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

Kial indas esti membro de E-komunumo?

de RENATO CORSETTI*

    Estante membro de la listo de Landa Agado, vi mem apartenas al la organizita esperantistaro (ech se nur per partopreno en chi tiu listo).

    Mi volas diri al vi, kial indas esti membro de la Esperanto-Komunumo.

    Esence al la chiama demando "Kial finfine mi devus alighi al la loka Esperanto-klubo, al la nacia landa asocio, al la asocio de mia fako au hobio, al Universala Esperanto-Asocio?" mi kutimas respondi, ke ekzistas almenau du kialoj:

    1. La Esperanto-asocioj je chiuj niveloj laboras por pli bona mondo, por mondo sen lingva kaj kultura diskriminacio, unuvorte ili laboras por "lingva demokratio".

    Se vi opinias, ke tiu estas bona celo, vi certe volas subteni ilin. Alighante al via loka klubo au al la nacia, faka au monda asocio (eventuale ech al chiuj tiuj), vi estos parto de tiu tutmonda Esperanto-movado, kiu de pli ol unu jarcento laboras por homaj lingvaj rajtoj je chiuj niveloj, kaj provas konvinki la mondon, ke ankau en la lingva-kultura kampo justeco valoras pli ol forto.

    2. Samtempe vi eble shatas simple esti parto de la komunumo, kiu parolas la internacian lingvon Esperanto. Vi eble shatas renkonti aliajn parolantojn de Esperanto, vi shatas acheti librojn en Esperanto, vi shatas vojaghi al fremdaj landoj kaj koni ties loghantojn kaj eventuale ech esti gastigata de lokaj esperantistoj.

    Chion chi la membroj de Esperanto-asocioj faras tute nature, char ili estas daure informataj pri la revuoj, la libroj, la kongresoj, la ret-listoj kaj la ret-paghoj, la korespond-anoncoj kaj la vojagh-eblecoj.

    Mi estos al vi tre danka, se vi cirkuligos chi tiujn ideojn inter la esperantistoj, kiujn vi kontaktas rete au ekster la reto.

    Sed same grave estas, ke vi klopodu alighi al Esperanto-organizajhoj je chiuj niveloj (loka, landa, faka au internacia) au al ret-listoj kaj aliaj pli modernaj manieroj de organizigho.

    Krome UEA pretas sendi al chiu aranghanto de naciaj au lokaj renkontighoj stokon da revuoj de UEA de la pasinta jaro kune kun stoko da cirkuleroj por disdonado al la partoprenantoj. Simple petu la Centran Oficejon <uea@co.uea.org>.

    La celo de chi tiu kampanjo estas "vastigi la komunumon", tio estas vastigi la nombron de organizitaj esperantistoj je chiu nivelo. Nia chefa celo estas, ke la membroj de chiuj Esperanto-organizajhoj pliighu.

    Kiam temas pri UEA, vi povas trovi la indikojn pri membro-kotizoj kaj pag-manieroj en la TTT-pagharo <www.uea.org>. Pri aliaj organizajhoj (ekzemple tiuj de via urbo au/kaj lando au/kaj fako) bonvolu serchi en <www.esperanto.org> au <www.esperanto.net>.

    Vi povas ankau vidi la enhavon de nia revuo, kiam vi estos en <www.uea.org>.

    Ni restas je via dispono por kunlabori kun vi pri chi tiu celo lau viaj petoj.

    Kompreneble la komunumon oni vastigas chefe per informado pri Esperanto kaj instruado de Esperanto, sed ankau tio estas senefika, se la parolantoj de Esperanto ne poste iel restas kune. Esperanto ne estas ankorau kiel multaj naciaj lingvoj. Se vi volas scii ion pri la hispana au la tagaloga lingvoj, vi povas viziti difinitajn librovendejojn, kaj en la fino vi trovos multon. Pri Esperanto se vi ne restas en kontakto kun aliaj esperantistoj, vi devos viziti multajn librovendejojn antau ol trovi ion.

    Restu en kontakto kun ni!

-----------------------------
* Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. (Retposhto: uea@inter.nl.net)

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
  
 
  
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688