La elkreigho
de interreto alportis grandan oportunon por disvastigi kaj praktike uzi Esperanton. 1.
Per interreto oni povas instrui la lingvon per facile akirebla helpo ne nur de
samurbanoj, samlandanoj sed ankau alilandanoj. En la jaro 1999, korea esperantisto-specialisto
pri permashina tradukado vizitis Pekinon. Li faris prelegon al membroj de PEA
kaj diris, ke li lernis Esperanton per interreto dank' al helpo de usona kaj brita
esperantistoj. Nun, en interreto oni ne nur povas legi lecionojn pri prononcado,
gramatiko, konversacio, ricevi helpon de vortaroj kaj tiel plu, sed ankau audi
deklamojn de tekstoj kaj kantojn. Por vaste instrui Esperanton, oni ne bezonas
klaschambrojn kaj multajn kompetentajn instruistojn. 2.
Per elektronika poshto oni povas rapide kaj malmultekoste korespondi kun alilandaj
kiel samlokaj samideanoj. Por sendi ordinaran aerposhtan leteron, oni devas pagi
5.4 juanojn. Se oni sendas iom longan leteron kun tri au kvar folioj, oni devas
pagi ech pli. Sed sendi longan leteron per e-poshto, oni bezonas nur malpli ol
unu juano. Cetere, la liverado de la mesaghoj estas tiel rapida, ke oni povas
tuj atingi la celaton per la elektronikaj komunikiloj kaj ech povas ricevi respondon
en la sama tago, se urgha respondo estas bezonata. Ekzemple, en la 19-a de januaro,
mi ricevis leteron de k-dino Jiao Xiyang el Shenyang. Shi petis, ke mi poluru
shian tradukajhon urghe bezonatan. Mi tuj plenumis shian peton kaj resendis al
shi la poluritan tekston. 3. Oni povas sendi siajn
kontribuajhojn al la redakcioj per interreto. Por sendi iom ampleksan manuskripton
per aerposhto oni bezonas pagi dekojn da juanoj, kaj ghi povas atingi la adresiton
nur post almenau unu semajno. Sed sendi manuskripton per e-poshto kostas nur tre
malmulte. Cetere, ghi povas tuj atingi la adresiton. En decembro, s-ro Mine Jositaka,
redaktoro de la gazeto La Movado de la japana Esperanta organizo Kansaja Ligo
de Esperantaj Grupoj, petis, ke mi verku poemon por la 600-a numero de tiu gazeto.
Mi tuj plenumis lian peton kaj sendis la manuskripton al li per interreto. En
la sekvanta tago, li konfirmis la ricevon de ghi kun danko kaj rimarkigis min
pri misskribo. Mi tuj korektis la tekston kaj resendis ghin al li. Se ni uzus
aerposhton por tion fari, ni bezonus ech monaton. 4.
La Akademio de Esperanto fondis konsultejon interretan. Oni povas fari demandojn
pri la internacia lingvo al la akademio. Ricevinte la demandojn, la gvidanto de
tiu servo tuj dissendas ilin al membroj de la Akademio por ricevi iliajn respondojn.
Poste, oni publikigas la respondojn sur la reto por helpi ne nur la demandintojn,
sed chiujn interesitojn. Antaue la membroj de la Akademio povis intershanghi opiniojn
nur per aerposhtaj leteroj, sed nun ili povas diskuti per la oportuna interreto. 5.
En 1999, mi ricevis, per e-poshto, alvokon de esperantistoj de la Zamenhofa Mezlernejo
en la pola urbo Bjalistoko. Oni sciigis min, ke la urba estraro decidis shanghi
la nomon de tiu mezlernejo pro bezono de katolikoj. Por nuligi tiun decidon malfavoran
al la E-movado, polaj samideanoj petis, ke la esperantistaro solidare helpu ilin
en la afero kaj klarigu al la estraro de tiu urbo, kial oni ne devas shanghi la
nomon. Kompreneble, mi tuj sendis leteron per e-poshto al la urbestro de Bjalistoko
por montri al li, ke konservo de la nomo de tiu lernejo estas bona ne nur por
la urbo sed ankau por la lando, char la esperantistaro de la tuta mondo amas d-ron
Zamenhof. Post nelonge, polaj esperantistoj informis min per interreto, ke la
estraro de tiu urbo shanghis sian decidon lau la petoj de la esperantistaro. 6.
Per la helpo de interreto, oni povas faciligi sian turismajn aktivadojn. Ekzemple,
pluraj samideanoj alilandaj kontaktis pekinajn esperantistojn antau sia alveno
al nia urbo, kaj pro la antaua arangho ili estis dece akceptitaj kaj gastigitaj.
S-ro Rudolf Burmeister, nia germana amiko, kaj lia edzino dufoje vizitis Pekinon.
Chiufoje antau sia alveno, li avertis nin pri la tempo de sia aveno kaj la hotelo,
kie li loghos por facile renkontighi kun ni post sia alveno. En la jaro 1985,
kiam la redakcio de El Popola Chinio celebris sian 35-jarighon, mi gvidis turisman
grupon el geesperantistoj el Japanio, Hungario, Pollando, Francio, Australio,
Italio kaj Britio, kaj tiu arangho ebligis intershanghon de opinioj de la diverslandaj
esperantistoj. Tia turisma arangho estas tre bona lau konsidero pri kultura intershangho.
Kompreneble, oni povas aranghi tian vojaghojn per la helpo de interreto kaj ebligi
kunan vojaghon al alilandaj gesamideanoj por fari la turismajn aktivadojn pli
interesaj. 7. En la okdekaj jaroj, europaj esperantistoj
jam klopodis fondi Esperantan universitaton, sed ili devis kontentighi nur per
okazigo de prelegadoj kaj eldono de kolektoj de disertajhoj, pro manko de konstanta
sidejo de tia universitato. Nun oni povas organizi Esperantan universitaton per
interreto dank' al kunlaboro de diverslandaj profesoroj. Ekzemple, chinaj specialistoj
pri la china medicino povas fondi universitaton interretan. La instruado kaj esplorado
estas efektivigeblaj per interreto, kiu ebligas transsendon de tekstoj, bildoj
kaj sonoj. Oni ech povas direkti praktikan aktivadon per speciala arangho interreta. 8.
Se komerco estas praktikebla interrete per la angla kaj aliaj lingvoj, kompreneble
tio eblas ankau per Esperanto. Efektive, Wang Tianyi, Cao Xionglin kaj aliaj jam
komencis tion fari kaj atingis certajn sukcesojn. Char tiel gravas la komercado
en la socio, la esperantistoj ne devas neglekti tiun kampon. Por faciligi la praktikan
uzon de Esperanto, oni devas pretigi necesajn terminarojn bezonatajn en internacia
komercado. Foje profesoro Sogil Su rimarkigis, ke mankas vere kompetentaj specialistoj
por fari internacian komercadon per Esperanto. Do, oni devas elbaki tiajn specialistojn,
se oni volas vere atingi rimarkindajn sukcesojn sur tiu kampo. 9.
Estas malfacile eldoni verkon en Esperanto pro tio, ke la eldona kvanto ne povas
esti granda kaj la distribuado estas malrapida. Interreto faciligos la eldonadon
de verkoj en Esperanto. Antaue oni devis havigi al si sufichan kapitalon por eldoni
verkojn en Esperanto. Nun interreto ebligas al ni eldoni verkon por dekoj, centoj,
miloj au milionoj da legantoj, sen bezono de tiom granda kapitalo. En la aprila
numero de "Esperanto" la organo de UEA aperis listo de elektronikaj
E-libroj. Per interreto oni jam povas legi Fabelojn de Andersen, Kristnaska
Kanto de Charles Dickens, La Faraono de Prus, La Neghblovado
de Pushkin, Imenlago de Storm, La Konscienco Riprochas de Strindberg,
Patroj kaj Filoj de Turgenjev, la biografio Zamenhof verkita de
Drezen kaj aliaj preskau cent titolojn. Se vi interesighas pri la afero, vi povas
skribi al mailto:inko@omnibus.se. 10.
Interreto estas oportuna ankau por aranghi artajn, kulturajn, sciencajn kaj teknologiajn
interfluojn. Por atingi rimarkindajn sukcesojn sur tiuj kampoj, oni devas fari
necesajn preparojn por okazigi seriojn de tiaj aktivadoj kaj aranghi konstantajn
kunagadojn inter diverslandaj individuaj esperantistoj kaj Esperantaj organizoj.
Stokholma esperantisto parolis pri siaj spertoj en arangho de internacia kultura
aktivado. Oni devas kolekti tiajn spertojn kaj ilin disvastigi por helpi la aktivulojn
diverslandajn. La Universalaj Kongresoj de la pasinta jarcento jam donis ekzemplojn
pri tiaj aktivadoj. Se ni bone utiligos interreton, certe ni povos plivigligi
la esperantistaron kaj fari nian E-movadon pli prestigha ol antaue. La konkretaj
fruktoj de tiaj interfluoj devas esti propaganditaj kaj utiligitaj en radiaj kaj
televidaj programeroj, jhurnaloj, gazetoj kaj ech libroj, en lernejoj kaj en societoj
kulturaj, sciencaj, artistaj, literaturistaj k.s. por plivastigi la influon de
la peresperanta aktivado. 11. Fondu internaciajn
informajn servojn per Esperanto. Dank' al kunlaboro de la esperantistoj kaj Esperantaj
organizoj diverslandaj, oni povas uzi Esperanton en kolektado kaj dissendo de
informoj por kontentigi la bezonojn de komercistoj, turistoj, artistoj kaj diversaj
specialistoj. Se oni pagigos la uzantojn de la liveritaj informoj, oni povas akiri
financajn rimedojn por tiaj servoj. 12. Per interreto
oni povas atingi multajn e-poshtajn adresojn kaj hejmpaghojn. La informaj servoj
de Eventoj k a. senpage helpos vin en tia afero. Ekzemple, per helpo de ghia adreso
http:xxwww.eventoj.hu vi povas trovi pli ol 150 retlistojn
en Esperanto. Sveda esperantisto diris, ke Esperanto
kaj Interreto estas tre bona paro. Esperanto estas plej bona lingvo por plene
utiligi la oportunon de interreto, kaj interreto estas plej bona kampo por montri
la superecon de Esperanto. Kvankam iuj esperantistoj jam donis certan atenton
pri interreto, tamen ni ankorau ne tiel serioze esploris la eblecojn kaj ankorau
ne faris necesajn provojn por konfirmi niajn jughojn. Se nun interreto prezentas
al ni bonajn shancojn por montri la valoron de Esperanto, ni ne perdu tempon kaj
vigle aktivadu. Se la esperantistaro strebados kune, kredeble ne pasos longa tempo
kaj ni jam vidos rimarkindan progreson de nia afero. En
la lastaj jaroj ankau esperantistoj en CHinio komencis starigi hejmpaghojn por
Esperantaj societoj kaj individuoj. Tamen la laboro iras malrapide pro tio, ke
ni ankorau ne klare vidas la gravecon de tiu laboro. Ni devas pli energie klopodi
por la sukceso de tiu pasho, kiu povas fari grandan kontribuon al nia movado ne
nur en nia lando, sed ankau en la mondo. Mi esperas, ke mia parolo vekos pli da
atento che vi pri la afero. Koran dankon por via
pacienca auskultado al mia babilo! |