Esperanto
estas ideala solvo de la internacia lingva problemo, pro jenaj kialoj: 1.
Esperanto estas neutrala, ghi ne anstatauas au forpushas, nek pereigas naciajn
lingvojn. Male, ghi povas helpi la tenadon kaj disvolvon de la malgrandaj lingvoj. 2.
Esperanto estas lauplane kreita. Ghi estas fonetika kaj belsona. Ghia gramatiko
estas simpla kaj regula. Ghia vortfarado estas tiel mirinda ke el malmultaj radikoj
kaj afiksoj oni povas fari multajn derivitajn kaj kunmetitajn vortojn, kio povas
shpari multe da tempo al la lernantoj kaj uzantoj. La vortordo de Esperanto estas
plej fleksebla, kaj pro tio ghi povas plenumi la bezonon de chiuj nacioj en lingvouzo. 3.
Esperanto estas naskita kun nobla idealo por la interkompreno, amikeco, kunlaboro
kaj paca kunvivo de la homoj. Tiu ideologia aspekto de Esperanto estas tre utila
al la homaro por sia batalo kontrau la naturaj katastrofoj kaj strebado al felichigo
de sia estonteco. Antau pli ol jarcento d-ro Zamenhof
jam kreis Esperanton ghuste por solvi la problemon de internacia komunikado. Tamen
lia bonega lingvo disvastighis malrapide kaj hodiau nur malgranda parto de la
homoj ghin uzas. Tre diversaj estas la kauzoj de tiu bedaurinda fenomeno: la tradiciaj
opinioj pri lingvo suspektigas la taugecon de artefarita lingvo; la malforta propagando
kaj instruado de Esperanto ne povis elbaki sufiche multe da adeptoj por vaste
uzi la lingvon kaj bone montri al la publiko ghiajn superajn kvalitojn; la potencaj
naciaj lingvoj, precipe la angla lingvo, ne volas cedi sian lokon al la neutrala
artefarita lingvo; la manko de financaj rimedoj malhelpas la praktikan uzadon
de Esperanto; la esperantistoj loghas dise en chiuj partoj de la mondo, estas
malfacile por ili okazigi internaciajn renkontighojn; la eldona kvanto de esperantaj
libroj kaj gazetoj estas malgranda, tial multekosta, kaj la distribuado de ili
al la dise vivantaj esperantistoj estas malfacila; la korespondado internacia
estas grava por la Esperanto-movado, sed por intershanghi leterojn per la paperletera
poshto oni ne nur bezonas sufiche da tempo sed ankau pagi altan afrankon... |