La
naciaj lingvoj estas gravaj portantoj de la naciaj kulturoj. Pereo de lingvoj
signifas pereon de parto de la homa kulturo. Se la china lingvo mortus, chu ni
ankorau povus ghui la poemojn de Li Bai kaj Du Fu, la romanojn <Tri Regnoj>,
<Pilgrimo al la Okcidento>, <Che Akvorando> kaj <Rughdoma Songho>?
Chu ni ankorau povus ghui la pekinajn operojn, la humurajn dialogojn kaj chjujiojn?
Chu ni povus teni la chinajn filozofiojn? Starigi unu nacian lingvon kiel internacian
komunan lingvon signifas lingvan malegalecon, lingvan hegemonion, mortigon de
lingvoj kaj pereigon de naciaj kulturoj. La diversaj
nacioj de la mondo vivas en malsamaj naturaj medioj, akiris malsamajn spertojn
kaj kreis malsamajn kulturojn. La bunteco de la naciaj kulturoj estas ne nur bela
sed ankau valorega de la homaro. Ekzemple, el la china ideogramo ÎÒ ni povas scii,
ke ghi konsistas el homo kun lanco por gardi plantajhon. El tio ni scias, ke la
homoj ekkonsciis sian individuon nur kiam ili komencis agrikulturi. Kaj el la
ideogramo ¼Ò, ni povas scii, ke la nocio hejmo naskighis, kiam la homoj komencis
bredadi porkojn (dombestojn). Ni devas tenadi kaj disvolvi la naciajn lingvojn
kaj kulturojn, sed ne ilin neglekti kaj perdi. Lingva hegemoniismo ne nur forpushas
kaj pereigas malgrandajn lingvojn, sed ankau pereigas naciajn kulturojn. Tio estas
malbona por la homaro. Por teni la multkulturecon de la homaro, ni devas batali
kontrau lingva hegemoniismo. |