Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Esperanto, interreto kaj multkultureco

Chu la angla povas solvi la problemon ?

    Multaj kredas, ke la angla lingvo jam solvis tiun problemon. Sed efektive ne. La naciaj lingvoj ne taugas por solvi la lingvan problemon internacian. Kial? Char la naciaj lingvoj estas kreitaj de la koncernaj nacioj por sia komunika bezono. Ili estas strikte ligitaj al la historio kaj kulturo de la koncerna nacio. La angla lingvo estas plej bona por la uzado de la angla popolo, sed ne por la aliaj nacioj. Cetere, la naciaj lingvoj estas kreitaj senplane. Ili senescepte havas multajn neregulajhojn kaj neraciajhojn. La prononcado de la angla estas tre komplika kaj malfacila, ghia vortaro estas mikspoto, ghia gramatiko havas multajn neregulajhojn. Ghi estas tro malfacile lernebla por ni orientanoj por kontentigi la bezonon de internacia komunikado.

    Por kompreni la netaugecon de la angla kiel internacia lingvo, ni devas preni lecionon el la historio. Ankau la greka, latina kaj franca iam ludis gravan rolon en internacia komunikado, pro la potenca influo de la greka, roma kaj franca kulturo. Sed la greka cedis sian lokon al la latina kaj la latina cedis sian lokon al la franca. Post la Dua Mondmilito, la franca cedis sian lokon al la angla pro tio, ke Usono farighis granda potenco en militaj aferoj, ekonomio kaj sciencoj. La disvastigo de la angla ne signifas, ke ghi estas lingvo teknike supera al la aliaj naciaj lingvoj, sed pro tio, ke Usono havas grandegan influon en diversaj sferoj. Kvankam oni energie klopodas ghin disvastigi, tamen la rezulto estas nekontentiga. Ekzemple, en nia lando, chiuj mezlernejoj instruas la anglan, ech iuj infanghardenoj kaj elementaj lernejoj komencis ghin instrui. Sed kia estas la rezulto? Post diligenta studo de la angla dum 6 ech 9 jaroj, la lernantoj tamen ne povas legi librojn kaj gazetojn en tiu lingvo, por ne paroli pri parolado kaj verkado en ghi. Japanaj kaj koreaj amikoj diris, ke same tiel estas la instruado de la angla en iliaj landoj. Cetere, la angla lingvo jam disbranchighis. Hodiau ekzistas brita angla lingvo, usona angla lingvo, kanada angla lingvo, australia angla lingvo, novzelanda angla lingvo, hinda angla lingvo, singapura angla lingvo k. a. Kiu estas la vera angla lingvo? La brita angla lingvo jam farighis malforta dialekto!

    Franca sinjorino diris, ke por francoj la angla lingvo estas ne tiel malfacila kiel por ni chinoj, tamen la prononcado estas malfacilega ankau por ili. Shi studis la anglan por pli ol dek jaroj, tamen shi ne kuraghas paroli angle kun angloj au usonanoj. Ech tiuj, kiuj jam bone posedas la anglan, sentas malegalecon en uzado de la lingvo, kiam ili devas komunikadi per ghi kun usonanoj au britoj. La fremduloj chiam sentas sin kiel lernantojn antau la anglaj instruistoj.

    Lau statistiko de la autoro de la artikolo<Kiu estas la vera angla lingvo>,Britio chiujare povas enspezi 7 miliardojn da pundoj por sia instruado de la angla lingvo al alilandanoj. Pro la tutmonda apliko de la angla lingvo, Britio kaj Usono, kaj ech Kanado , Novzelando kaj Australio povas profiti ekonomie. Do estas nemirinde, ka la angloj kaj usonanoj energie disvastigas la anglan lingvon. Nederlandanoj diris, ke ili oponas kontrau la uzo de la angla kiel komuna lingvo en la Europa Unio, char ili devas pagi por la lernado de la angla, dum la britoj povas solvi la lingvan problemon tute senpene. Tio estas lingva malegaleco. Cetere, la disvastigo de la angla lingvo, samtempe grandigas la influon kulturan kaj ekonomian de Britio kaj Usono al la mondo kaj minacas la aliajn lingvojn per polucio. Iuj malgrandaj lingvoj estas ech pushataj al pereo.

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16