En la
pasinta jarcento, la homaro atingis brilajn sukcesojn en sciencoj kaj teknologioj:
ghi sukcesis krei grandajn aviadilojn, kiuj ebligas al homoj veturi de lando al
lando en horoj anstatau en tagoj kaj monatoj; ghi lanchis artefaritajn satelitojn,
kiuj ebligas al ni fari sciencajn esplorojn pri la tero kaj universo, transsendi
radiajn kaj televidajn programerojn, direkti trafikadon en la mondo, prognozi
la veteron ktp; ghi sukcesis ekspluati nuklean energion kaj funkciigi nukleajn
elektrejojn; ghi dechifris la sekreton de genoj kaj sukcesis produkti klonajn
shafon, simion ktp; ghi kreis komputorojn, kiuj ebligas al ni rapide kaj precize
plenumi diversajn komplikajn taskojn antaue neeblajn au malfacilegajn por la homo;
ghi kreis interreton, kiu preskau nuligis la distancon en komunikado. Ni komencis
novan epokon de imformatiko. La terglobo farighis vera vilagho. Hodiau
ni jam eniris novan jarcenton kun novaj esperoj kaj brila perspektivo. Tamen ni
ankau alfrontas multajn problemojn urghe solvendajn: la serioza polucio malsanigas
kaj dangherigas nian vivmedion; la teruraj tertremoj, la tajfunoj, la tromboj
restas katastrofoj, kontrau kiuj ni homoj estas senrimedaj; chiam pli larghighas
la diferenco inter la richaj kaj malrichaj landoj kaj la malegaleco kaj konfliktoj
inter la nacioj subfosas la mondpacon. La homaro bezonas pli bonan kunlaboron
por solvi la problemojn. Kaj por tio ni devas atingi pli profundan interkomprenon
per interparoloj, diskutoj kaj konferencoj en diversaj niveloj. Kvankam nia terglobo
farighis vilagho pro la facila komunikado, tamen pro manko de komuna lingvo por
la popolamasoj, la plejparto de la loghantoj de la tergloba vilagho estas surdmutaj
unuj antau aliaj. Ni sentas urghan bezonon solvi la lingvan problemon. |