Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Brazila esperantisto estu laika

de FABIEN VAN MOOK

Karaj,

    Post la Kolokvo pri Apliko de Esperanto en Sciento kaj Tekniko (KAEST) (nombre 2000) Jan Werner lanchis proponojn por la evoluigo de faka apliko kaj terminologio en Esperanto fare de junuloj.

    Jan Werner, kiu ekde 1966 estas aktiva pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko, kaj kiu jam gvidis kurson pri terminologio, proponas interalie:

    1) Edukado kaj gvidado en junaj esperantistoj en terminologiaj projektoj.

    2) Esploro de faka leksikono en Esperantaj vortaroj por la malkasho de eraroj kaj leksikonaj truoj.

    3) Subteno de autoroj de terminaroj kaj sciencaj tekstoj.

    4) Aperigo de informilo pri la rezultoj de la menciitaj agadoj.

    Precipe pri la unua punkto, Jan Werner pretas aktive eduki kaj gvidi junulojn kaj do transdoni liajn spertojn.

    Se vi interesighas pri iu( j ) el la punktoj, bv. skribi al Jan Werner, Kroftova 84, CZ-61600 Brno, Chehio.

    Se vi (junuloj) jam laboras au pensas labori al terminologia projekto, mi instigas vin, kontakti min au Jan Werner. Se vi volas rapidan respondon al viaj demandoj, vi povas kontakti min.

    Mi esperas, ke chiuj junuloj, kiuj interesighas au kunlaboras pri terminaraj au sciencteknikaj projektoj, reagos. Mi ja scias ke sufiche da junuloj jam kunlaboras en diversaj projektoj (Revo, Astronomia Terminaro ktp.).

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16