Malgrau
la bela grafika alloga nova eldono de Brazila Esperantisto (oficiala
organo de BEL) mi hontus montri ghin al miaj gelernantoj, char
miaj lernantoj ne estas spiritistoj. Kion mi dirus al ili?
Fakte
en la revuo abundas la vortoj: Spirita, Spiritismo, Societo Lorenz,
Evangelio, transtomba mondo ktp...
Brazila
Esperanto-Ligo (BEL) ne estas spiritisma asocio. Ghi ne rajtas
sektighi, fari religian prozelitismon ighi reakcia revuo, je la
servo de la religioj. Religioj estas institucioj je la servo de
la reganta klaso kaj de la potenco. Ili instigas la homojn al
obeado, rezignacio kaj nepensado.
Esperanto
estas revolucia movado (subversiva) kiu volas fari grandajn shanghojn
en la nuna politika ordo (shanghoj, kiuj implicas ankau starigon
de nova ekonomia ordo), kaj tiamaniere rompi la privilegiojn,
kiujn la burgha klaso havas pro la nuna lingva/ekonomia ordo.
BEL
devas esti asocio por chiuj brazilaj esperantistoj, kaj ne por
disvastigi spiritismon.
|