Forumo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

   
 
   

Utileco de Esperanto

de MARIA MARTINEZ (Hispanio)

KION ONI POVAS FARI KUN ESPERANTO?

    Se oni scipovas paroli Esperanton, ili povas partopreni en diversaj Esperantaj renkontighoj en- kaj eksterlande kaj interparoli kun eksterlandaj samideanoj. Tio signifas, ke oni ne bezonas lerni multajn fremdajn lingvojn. Nur Esperanto jam sufichas. Kompreneble iuj povas opinii, ke lerni almenau la anglan lingvon estas suficha por renkontighi kun eksterlandanoj, char la angla lingvo estas konata kiel "lingvo franca" kaj jam multaj homoj en la tuta mondo ghin parolas. Sed paroli en la angla lingvo ne estas same kiel paroli en Esperanto. Kial? Mi mem ankau sufiche bone regas la anglan lingvon kaj aliajn fremdajn lingvojn, sed mi ne same sentas kiel parolante Esperanton. Mi pensas, ke Esperanto ne nur estas unu lingvo por komunikado, sed ankau kunportas la profundan senton de unu mondo kaj unu granda familio, de la tutgloba egaleco. Parolante en Esperanto oni ne bezonas timi, ke eble ili sentas sin sub au super la aliaj. Tio estas granda helpo, kiam interkomprenighas homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj. Mi devas konfesi, ke mi mem jam ne tute bezonis la helpon de Esperanto, char mia propra naturo estas sufiche malferma al aliaj kulturoj, sed mi konsentas, ke por multaj hezitemaj homoj, Esperanto certe helpis ilin esti malfermaj kiel mi. Kvankam mi ankorau estas juna virino, tamen mi povas aserti, ke la kapablo paroli Esperanton faras la vivon pli ghuinda en chiu rilato.

KIAL MI EKLERNIS ESPERANTON?

    Antau du jaroj mi eklernis Esperanton en la domo de sinjorino Tahira Masako (Kioto/Japanio), samtempe mi studis la japanan lingvon en Kioto. Shi estis mia Esperanta instruistino, tre tre bona instruistino!!! Mi ne nur lernis Esperanton de shi, sed ankau vidis, ke shi vivas por Esperanto kaj estas tre admirinda. Kun shi mi vojaghis al Esperantaj renkontighoj en la Kansaja regiono, granda Esperanta forto en Japanio. Iam mi interparolis kun shi kaj shia edzo en Esperanto de mateno ghis post noktomezo sidante che "kotacu" (japana vintra kovrajho).

    Mi komencis interesighi pri fremdaj lingvoj, kiam mi estis infanino kaj interesighis pri aliaj landoj, char mi kolektis poshtmarkojn. En la lernejo mi ankau havis la shancon eklerni fremdajn lingvojn, ekz. la germana, angla, franca kaj latina.

    Mi opinias, ke havi grandan intereson lerni fremdajn lingvojn estas certe la unua pasho por koni alilandan kulturon, char per la lingvo oni povas havigi al si pli bonan komprenon pri alilandaj kulturoj kaj homoj.

    Mi eklernis Esperanton, char mi shatas lerni lingvojn, kaj kiel lingvistino mi volis scii, chu Esperanto vere funkcias au ne. La respondo estas "jes". Esperanto estas fenomena lingvo. Se oni komparas Esperanton kun nacia lingvo, ili povas rimarki, ke Esperanto estas pli fleksebla lingvo. Oni povas konstrui novajn vortojn el chiuj vortoradikoj, kio estas ne ebla por nacia lingvo. Kun Esperanto oni vere povas esplori la sennombrajn eblecojn de unu lingvo. Ludi kun vortoj estas tre fasciniga por mi. Esperanto vere funkcias bone kaj funkcios pli bone, kiel oni pensas.

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
 
La autoro (dekstre)
en la Hongkong-a
IJK en 2000

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16