La
85-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la historiaj konjunkturoj,
kiam la homaro antauenpashas al la 21-a jarcento, kun granda espero,
ke ghi estu Jarcento de Paco. Kun la cheftemo "LINGVO KAJ KULTURO
DE PACO", chi tiu kongreso en Tel-Avivo daure esprimas la noblan
idealon de la adeptoj de L. L. Zamenhof pri la Internacia Lingvo
Esperanto je servo por Paco, Amikeco kaj Kooperado inter la popoloj.
Tiam,
kiam la landoj de Meza Oriento staras antau tre delikataj problemoj
pri konfliktoj kaj interpacighoj, chi tiu kongreso konfirmas la
volon de la tutmondaj geesperantistoj kontribue garantii pacon
por la transigho al nova epoko vere pacema kaj kultur-richa.
Lastatempe,
en augusto de 1999, en Hanojo, freshdate promociita de UNESKO
kiel "URBO PRO PACO", nia Vjetnama Esperanto-Asocio prenis sur
sin la taskon organizi la Duan Azian Kongreson de Esperanto, kun
la cheftemo "KUNLABORO POR PACO, STABILECO KAJ DISVOLVIGhO". La
plena sukceso de chi tiu kongreso jam montras, ke ni, la vjetnamaj
geesperantistoj, chiam strebas kreskigi niajn amikecajn kaj kunlaborajn
rilatojn kun chiuj pacamaj Esp-organizoj kaj gesamideanoj en Azio
kaj en la mondo. Felicha koincido tuj post la fermo de chi tiu
kongreso, la 15-an de septembro 1999, nia shtato oficiale deklaris
sin pro "la jaro de paca kulturo 2000" ekfunkciigita de la Ghenerala
Asembleo de la Unuighintaj Nacioj.
* *
*
Mi
pensas, ke la cheftemo de la Tel-Aviva UK havas ion laudindan,
ke ghi reliefigis la strechan rilaton inter lingvo kaj kulturo
ghenerale kaj respektive chi tie, la esencan ligighon inter la
Internacia Lingvo Esperanto kaj la establigo de Kulturo de Paco
por la tuta mondo. Tio aperas al mi des pli signifa, kiam la problemo
de lingvo universala estas unuanime aplaudita sur la teritorio
mem de Meza Oriento, kie jam en la antikveco naskighis kaj disfamis
la mito pri la Babel-turo enskribita en la Biblio.
Cetere
mi rimarkas, ke ghuste en la sama momento en augusto de 2000 okazis
la 56-a Internacia Junulara Kongreso en Honkong, kun la paralela
cheftemo "Tutmondigho transire al la 21-a jarcento". Sendube mi
aprobas la nocion de "tutmondigho", kaj kompreneble, deire de
la "interna ideo", kiun D-ro L. L. Zamenhof asignis al sia genia
kreajho Esperanto. Tio estas, ke la tendenco al "tutmondigho"
sin bazu sur la principo de plena egalrajteco inter la popoloj
kaj la kulturoj.
Kiel
juna adepto de L. L. Zamenhof el la nova generacio de Esperanto
en Vjetnamio, kaj kvankam ne povante persone partopreni la Hongkongan
junularan festivalon nek la Tel-Avivan UK, mi morale subtenas
tiujn porpacajn manifestighojn, kun la granda espero, ke la nuntempaj
junaj geesperantistoj aparte kaj la mondaj gejunuloj ghenerale
ankorau havos multajn aliajn oportunojn por fervore kaj sindoneme
kontribui al la efektivigho de firma kaj daura paco, al la harmonia
disvolvigho de diversaj kulturoj, por fari la 21-an jarcenton
vera Jarcento de Paco. Por tiu alta celo, ni kiel eble plej bone
utiligu nian komprenilon je universala karaktero Esperanto!
———————
*Komitatano de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)
|