Forumo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

   
 
   

Inter IJK kaj UK
-- Pensoj pri Esperanto kaj junuloj

de YU TAO*

    Chi-jare la kongreso en Tel-Avivo estis mia dua UK kaj tiu en Hongkong — mia unua IJK. Dum la komitata kunsido de UEA mi trovis nur unu au du kompare junajn vizaghojn. Kaj multe da kongresanoj estis mezaghuloj kaj maljunuloj.

    Pro la necheesto de TEJO-estraranoj, en la solena malfermo de la UK mi faris parolon reprezentante de TEJO kiel ghia komitatano. Antau ch. mil kongresanoj mi diris: "Mi ne volas diri, ke la junuloj kaj la plenkreskuloj en nia Esperantujo havas tute saman manieron kongresi, seminarii, diskuti, rezolucii ktp. Mi tamen deziras konfirmi, ke ni havas saman idealon kaj komunan celon, por kiu ni chiuj pretas kontribui."

IJK KAJ UK

    Jes, en UK mi vidis sufiche da tradicioj. La fama kroata aktorino Vida Jerman denove ricevis aplaudadon, la usona profesoro Humphrey Tonkin allogis pli da achetantoj dum la aukcio kaj pli da auskultantoj en IKU, ankau la kongresa libro restis en fiksa formo, en la inauguro audighis la "tradiciaj" salutoj de ghenerala sekretario de UN kaj ghenerala direktoro de Unesko, kaj tiu de la "fama nepo" Zaleski-Zamenhof.

    Por multaj samideanoj UK estas simbolo de nia movado. Ghi montras, ke Esperanto estas vivanta lingvo. Miloj da kongersanoj, altnivelaj prelegoj, profesiaj artaj prezentoj, diskutado pri esperantologio kaj la strategio de la movado, chio chi atestas, ke nia movado estas matura, konscia kaj stabila. En tiu senco, tradicio kaj reguleco estas tre gravaj por UK.

    Kaj en IJK estas pli da variecoj — chiam nova maniero por inauguro kaj fermo, tute diferencaj kongresaj libroj, malsamaj ankau la emblemoj sur la kongresa flago, manko de rezolucio, malofta kantado de la himno "La Espero"... He, mi ja ne povus ne mencii la tradicion de IJK: disko-danco, bierumado kaj babilado ghis post noktomezo.

GRUPO "PER" KAJ GRUPO "POR"

    Fakte, ni havas diversajn manierojn por ghui nian lingvon. Mi kredas, ke estas nur malgranda parto, kiu ofte partoprenas grandajn kongresojn, kiel UK kaj IJK. Pli multaj aliaj prelegas, studas en seminarioj, babilas kaj kunsidas en klubo au libertempas en kunloghado. Iuj abonas gazetojn, auskultas radio-elsendon, korespondas, verkas ktp.

    Junuloj ne tiom multe diskutas pri la Esperanto-movado. Ili nur uzas la lingvon. Multaj el ili apartenas al la grupo "per ". Per Esperanto junuloj ricevas amikecon, vojaghas tra la mondo, kolorigas sian junecon kaj konas diversajn kulturojn. Tio estas ghusta vojo por evoluigi Esperanton: unue oni konscias ghian utilecon kaj uzas ghin por diversaj celoj, kaj poste, se iuj havas entuziasmon, ili sin dedichos al disvastigo de Esperanto. Chu estas granda diferenco inter la grupo "per" kaj la grupo "por"? Lau mi, ne tre. Se iu bone vivas el Esperanto, tio allogos multajn aliajn al ghia uzado. La sukceso de la grupo "per" estas bona pruvo por diskonigi nian lingvon. Por esti aktivulo de la grupo "por", oni unue devas havi multe da sperto de "per Esperanto".

UEA KAJ TEJO

    En mia parolado en Tel-Avivo mi diris ankau: "Multaj el la talentuloj de nia movado aktivis en TEJO-kampo en sia juna agho. Tial la nuna juna movado donas bildon de la estonteco de nia movado."

    Sjoerd Bosga, prezidanto de TEJO, estas unu el la plej spertaj en la junulara movado. Mi konatighis kun li antau 6 jaroj. En la TEJO-KER-Seminario en Strasburgo mi unuafoje spertis la junularan movadon de Europo. Sufiche da aktivuloj tiamaj ne plu aktivas en TEJO, sed Sjoerd restas. Mi tre dankas lin, char por labori kiel prezidanto de TEJO necesas ne nur entuziasmo, sed ankau talento, kaj pli grave, devokonscio. Li dufoje venis al Hongkong por IJK kaj multe laboris antau, dum kaj post la kongreso. Same kiel multaj LKK-anoj, Sjoerd ne multe ghuis la kongreson, kaj ni ghuis la laboron.

    Oni restas en la junulara movado en nelonga tempo, du-tri jarojn, au ses-sep jarojn. Kaj poste oni eklaboros, edz(in)ighos kaj patr(in)ighos, tiel oni ne havas tempon por Esperanto. Kiam la vivo stabilighos, oni revenos al la movado.

    La periodo inter IJK kaj UK estas tempo por sin prepari, estas tempo por transiro de TEJO al UEA.

    Ni deziras, ke inter IJK kaj UK, inter TEJO kaj UEA ne estu granda distanco, por ke junuloj rapide maturighu kaj kontribuu pli multe.

———————
* Ghenerala sekretario de la China Esperanto-Ligo, prezidanto de la China Junulara Esperanto-Asocio kaj vicchefredaktoro de "El Popola Chinio"

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16