Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Humuraĵoj

    Pruntepreni monon

    Blato volas pruntepreni monon de araneo. La lasta diris kun ĝenateco: "Vi scias, ke nuntempe funkciigo de interreto ne alportas tiom da mono kiom oni esperas. Pli bone, ke vi iru al muŝo kaj moskito. Pasintjare ili havis reklamon pri insekticido kaj per tio multe gajnis."

    Lampiro sen lumo

    Unu el la lampiroj flugantaj en la aero ne havas lumon. Aliaj miras kaj demandas: "Kial vi ne brilas?". Ĝi respondas: "Ve, mi forgesis pagi por elektro en la pasinta monato."

    Kiu li estas?

    Iu viro denaske estis silentema. Li havis filinon. Iutage, la dekjara filino ne plu sin detenis de scivolemo kaj demandis la patrinon: "Panjo, kiu estas tiu homo, kiu ĉiutage manĝas kune kun ni?"

    Tigro kaj serpento

    Serpento mordis tigron. La lasta postkuris la unuan. Sed la serpento eniris en sian Truon. La tigro atendis antaŭ la buŝo de  la truo. Post longa tempo eliris el ĝi lumbriko. La tigro kaptis ĝin kaj kolerege demandis: "Kie estas via patro?"

    Ĉiu volas esti parlamentano

    Por reelektiĝi, parlamentano faris paroladon al elektantoj. Li diris: "Mi voluntas daŭre min deĉidi al feliĉa vivo de la popolo. Sciu, ke nuntempe la servo de parlamentano estas ne tiel facila kiel antaŭe…" Elektanto interrompis lin: "Jes, via sinjoro, la servo de parlamentano ne estas tiel facila, sed kiu ne volas esti parlamentano?"

    Ĝeni la bebon

    Politikisto estis faranta emociigan paroladon por elektiĝo. Subite laŭte ekploris bebo, kaj virino brakumanta ĝin leviĝis por foriri. La politikisto konsciis, ke li perdos balotilon kaj haste kriis: "Sinjorino, ne gravas. La bebo fakte ne ĝenas min." La virino diris: "Tamen vi ĝenis mian bebon."

    Hundo laborema

    Ĉiuj familianoj estas ege mallaboremaj. Ĉiufoje, la patro donis dommastrumadon al la patrino, la lasta al sia filo, li al sia  juna fratino kaj ŝi al la hundo Bobo.

    Iutage alvenis gasto. Vidante, ke Bobo, plenforte viŝis tablon per la antaŭaj du piedoj starante sur seĝo per la du postaj, la gasto surprize kriis: "Kiel saĝa la hundo estas. Ĝi eĉ scipovas dommastrumadon."

    Bobo povas fari nenion ol diri al la gasto: "Ve, ĉar miaj mastroj estas ege mallaboremaj." Tio des pli surprizis la gaston kaj li diris: "Ho, ĝi scipovas eĉ paroli!" Bobo tuj atentigis: "Mallaŭte! Se tion ili scius, ili ordonus al mi respondi  telefonvokojn."

    Maljunuloj Zhang kaj Wang

    La oreloj de maljunuloj Zhang kaj Wang ne bone funkcias. Iutage, maljuna Zhang iris fiŝhoki kunportante sian fiŝkaptilaron. Maljuna Wang lin demandis: "Ĉu vi iras fiŝhoki?" Li respondis: "Ne, mi iras fiŝhoki."

    Maljuna Wang diris: "O, mi opiniis, ke vi iras fiŝhoki."

    Por ĉesi fumi

    S-ro Zhang havis koran malsanon. Kuracisto deadmonis lin fumi kaj diris, ke se li ne povas tuj tion fari, en la komenco li povas fumi unu cigaredon post manĝo.

    Post unu monato, li refoje vizitis la kuraciston. Tiu post ekzameno trovis, ke li havas plie stomakan malsanon. La kuracisto miris pri tio kaj demandis lin: "Kio okazis al vi?" La lasta respondis: "Eble pro tio, ke laŭ via propono mi fumas unu cigaredon post manĝo, sed ĉiutage mi multfoje manĝas senregule."

    Mia advokato ne konsentas

    Sur strato renkontiĝis du malnovaj amikoj, kiuj longtempe ne vidis unu la alian. Unu el ili sin apogis sur lambastono. "Kio okazis al vi?" La alia demandis lin.

    "Min trafis akcidento antaŭ 6 monatoj." "Tiel serioze, ke vi nun ankoraŭ uzas lambastonon!" "Laŭ mia kuracisto, mi povas ĝin forlasi, sed mia advokato ne konsentas."

    Ŝanĝi laboron

    Kuracisto pririgardis la langon de paciento, palpis lian pulson, frapetis lian bruston kaj fine diris al li: "Malnova problemo, amiko mia. Ege mankas al vi movado. Ne, ne malkonfesu! Vi bezonas eksterdoman sportadon, piediradon, piediradon."

    "Tamen, kuracisto…"

    "Bonvolu ne disputi kun mi. Mi estas kuracisto. Obeu min kaj faru laŭ mia konsilo: dekoble piediru. Tio estas ununura rimedo por kuraci vian malsanon." "Tamen mia laboro…"

    "Tio ja estas la problemo, via laboro! Oh, ŝanĝu vian laboron tiel ke vi havos ŝancon pli multe piediri. Kio vi estas?" "Mi estas leterportisto."

    Alarmo

    Fajrobrigado ricevis alarman telefonvokon.

    "Kie okazis incendio?"

    "En mia hejmo."

    "Mi demandis, kie estas la loko?"

    "En la kuirejo."

    "Mi ja volas scii kiel ni iros tien."

    "Vi ja havas fajroaŭton, ĉu ne?"

    Prognozi veteron

    Aro da homoj vizitis meteorologian observatorion kaj vidis multajn plej novajn ilojn por prognozi veteron. Post la vizito, iu  demandis al la estro de la observatorio: "Vi diris, ke estas 75% da probableco pluvi. Kiel oni povas havi tiun konkludon?" La estro respondis: "Ĉi tie laboras 4 homoj, kaj 3 el ili opinias, ke pluvos."

    Kialo de malfruiĝo

    Estro: "Kial vi malfruiĝis hodiaŭ?"

    Laboranto: "Ĉar hieraŭ vi deklaris, ke ĵurnalolegado estas malpersesata en la oficejo kaj ke oni tion faru hejme."

    Kiu estas pli granda?

    Filo demandis patron: "Kiu estas pli granda, unu aŭ dudek?"

    Patro: "Certe dudek!"

    Filo: "Mi estas en la dudeka loko en la ekzameno, do, mi estas pli bona ol la unua, ĉu ne?"

    Fortranĉi la parton, kiu doloras

    La gorĝo doloris al s-ro Wu. Li konsultis kuraciston en hospitalo, kaj tiu diris al li: "Via tonsilo inflamas, pli bone ke ĝi estu detranĉita." Post duonjaro, la ventro dororis al li. La kuracisto diagnozis: "Vi suferas cekumiton kaj pli bone, ke oni fortranĉu la cekumon." Kelkajn monatojn poste, la sinjoro refoje vizitis la kuraciston, kaj tiu demandis: "Je kio vi sentas nebone?" S-ro Wu kun timo diris: "Kuracisto, mi vere ne aŭdacas diri al vi! Ĉi-foje mia kapo doloras al mi."

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688