Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Humuraĵoj

    Ekstaza bildo

    Studento inklina al impresismo kaj kubismo volis aĉeti pentraĵon en galerio. Post longa elektado li fine decidis aĉeti la bildon kun nigraj punktoj sur blanka fono kadrita per kupra framo. Li demandis: "Kiom ĝi kostas?" Kaj oni respondis: "Ĝi estas ŝaltilo sur la muro."

    Sendanĝera teruro

     Aviadilo subite malekvilibriĝis kaj faris transkapiĝon, sed fine ĉio revenis en ordon. La pasaĝeroj estis teruritaj kaj kriegis. Eliris el stirista kajuto stevardino. Kun rideto ŝi diris: "Sinjorinoj kaj sinjoroj, estu trankvilaj, ĉio en ordo. Ĵus antaŭe piloto nur ekternis."

    Mirinda piloto

    Aviadilo estis surteriĝanta sur nova flughaveno. Kvankam la piloto ĝisfunde malstartigis la motoron, tamen la aviadilo apenaŭ eliris el la kurejo. Li ekrigardis eksteren tra glaco kaj ektimiĝis: "Ho, ĉu troviĝas tiel mallonga kurejo en la mondo?" La ĉefpiloto ekrigardis kaj diris kun miro: "Ho, la kurejo ne estas longa, sed sufiĉe larĝa!"

    Misiri en unudirektan vojon

    Maljuna ĝentlemano senatente veturis en unudirektan vojon. Post nelonge li trovis, ke li estis krampita de torento da aŭtoj de la kontraŭa direkto. Li devis plejeble malrapidigi sian aŭton antaŭen. Fine li estis haltigita de policano: "Certe vi scias, kial mi haltigis vin." "Kompreneble, ĉar mi estas la sola, kiun vi povas kuratingi."

    Ekskuzo

    Sinjorino plendis kontraŭ sia edzo: "Mi estas malsana en lito, sed vi iras danci ekstere pretekstante konsideri por mi. Mi ne povas kompreni." Kaj la edzo sin ekskuzis: "Kio nekomprenebla? Vi estas malsana en lito, kaj se mi invitos danci hejme, tio certe ĝenos vin. Do mi dancas for de la hejmo, ĉu tio ne estas mia afableco?"

    Respektivaj preferoj

    Vespere geamantoj iris rigardi filmon. La knabino demandis: "Kiun filmon vi plej ŝatas?" "'Rigardata de Knabino', kaj vi?" "'Riĉulo el Sudo'"

    Vanta analfabeto

    Iu analfabeto ĉiam ŝatas ŝajnigi sin legipova. Foje li ŝajnigis sin leganta ĵurnalon, sed tenis ĝin renversita.

    "Hej", preterpasanto demandis lin, "kiu novaĵo en la ĵurnalo?" La "leganto" respondis: "Denove trafika akcidento! Jen renversiĝinta aŭto kun radoj supren."

    Utilo de manĝado de fiŝo

    A: Kian utilon alportos manĝado de fiŝo?

    B: Ofte manĝi fiŝon preventas miopecon.

    A: Kial?

    B: Ĉu vi iam trovis miopan katon?

    Donaco de fianĉo al fianĉino

    Fianĉino: Mia kara, baldaŭ ni geedziĝos. Donacu al mi libron kiel memoraĵon.

    Fianĉo: Bone. Kamarado vendisto, donu al mi libron pri kuirarto.

    Naiveco

    Knabeto iris al hospitalo kune kun la patrino, kiu bezonas korpoekzamenon en obstetrika-ginekologia fako. Ŝi kun ĝemo premadis sian ventron. Terurite la knabeto demandis la patrinon, kio okazis. Ŝi respondis: "Via frateto piedbatas min. Li fariĝis pli kaj pli petola." La knabeto konsilis: "Do vi englutu ludilon por li."

    Sekreto de bona memoro

    A: Hieraŭ mi aĉetis libron "Sekreto de bona memoro" kaj ĝin finlegis dum la tuta nokto.

    B: Ĉu mi povus legi ĝin?

    A: Certe. Sed mi forgesis, kien mi metis ĝin.

    Sukcesinto de alia senco

    Mi diris al mia bona amiko, kiu kuris la lasta en kurkonkurso: "Bedaŭrinde, vi kuris la lasta." Sed li respondis: "Kiel vi povas tiel opinii? Ĉu vi ne vidis, ke ili kuregis pro mia persekutado?"

    Poŝo de kanguruo

    Patro: Ĉu vi scias, por kio taŭgas la poŝo sur la ventro de kanguruo?

    Filo:  Mi pensas, ke tie kanguruo tenas infanon.

    Patro: Sed kial ankaŭ kanguruido havas tian poŝon?

    Filo:  Certe por teni bombonojn.

    Troa elektemo

    Sinjorino estis elektanta ledŝuojn en butiko. Post longa elektado ŝi diris al vendistino: "Bonvolu doni al mi la paron, kiun mi preferis ĉe la komenco." "Sed bedaŭrinde tiu paro estis jam vendita antaŭ 2 horoj."

    Biciklo kaj belulino en reklamo

    Maljuna Wang televidis reklamon pri biciklo kaj iris aĉeti. Sed li trovis, ke ĉiuj bicikloj en la butiko ne havas lampon. Li demandis: "Sed en reklamo la biciklo havas lampon." Vendisto respondis: "En reklamo sur biciklo estas belulino."

    Doloro de dento

    Xiaohong: Xiaoming, kial hieraŭ vi ne vizitis lernejon?

    Xiaoming: Dento doloris al mi kaj mi iris al hospitalo por peti eltiri ĝin.

    Xiaohong: Ĉu la dento ankoraŭ doloras al vi?

    Xiaohong: Kiu scias? Ĝi restis ĉe kuracisto.

    Sablero kaj pelto

    A: En la lasta semajno sablero falis en okulon de mia edzino kaj mi pagis 3 dolarojn ĉe kuracisto.

    B: Tio estas nenio. En la lasta semajno pelto falis en la okulojn de mia edzino kaj mi pagis 3000 dolarojn.

    Miro pro naskiĝtago

    Infano: Panjo, kiam mi naskiĝis?

    Patrino: La dekkvinan de junio.

    Infano: Kiam vi naskiĝis?

    Patrino: La dekan de junio.

    Infano: Ho, kiel 5 tagoj sufiĉis por naski min?

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688