Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Humuraĵoj

    Sengusta vino

    Kliento: "Kial via vino ne havas guston de vino?"

    Kelnero alprenis la vinon de la kliento kaj flaris: "Ah, mi pardonpetas. Ni forgesis enmiksi vinon en akvon."

    Ŝi neniam menciis vin

    Du amikoj kune drinkis. Unu demandis la alian: "Mia edzino ne scias min. Kaj via edzino?" La alia respondis: "Mi ne scias, ĉar ŝi neniam menciis vin."

    Profesoro en hospitalo

    Profesoro malsaniĝis kaj estis en hospitalo. Flegistino venis al lia ĉambro kaj diris: "S-ro profesoro, alvenas kuracisto." La kompatinda profesoro ĝemis: "Ĉu li antaŭpetis la viziton? Diru al li, ke nuntempe mi ne povas akcepti lin, ĉar mi serioze malsaniĝis."

    Infekta malsano

    "Vi suferas de maligna infekta malsano," kuracisto diris al paciento, "kaj ni decidis enloĝigi vin en izolejon. Tie vi povos manĝi maldikan flanon."

    "Ĉu ĝi kuracos mian malsanon?"

    "Certe ne," respondis la kuracisto, "sed ĝi estas sola manĝaĵo enŝovebla tra la pordofendo."

    Kompenso por malsukcesa paraŝutado

    Fininte la unuan lecionon, instruisto de arta paraŝutado demandis lernantojn, ĉu ili havas demandojn. Kaj unu el ili demandis: "Kiom da mono ni devas pagi por ĉiu paraŝutado?" "200 dolarojn." Alia lernanto aspektis iom maltrankvila. Li stariĝis kaj demandis: "Kion fari se oni ne povas malfermi la paraŝuton en salto?" "Ne maltrankviliĝu. Se estos tiel, ni redonos al vi la monon," respondis la instruisto.

    Plej freŝa novaĵo

    Kiam parolisto estis leganta novaĵojn, papero estis sendita al li. Li prenis la paperon kaj kutime diris: "Jen informo ĵus ricevita de nia radio..." Li sekve malfermis la paperon kaj legis: "Hej, via incizivo surhavas spinaco-peceton."

    Nutrado per lakto

    Administranto de zoo diris al turistoj: "Ne timu. La leono estas ege milda, ĉar ĝi estis nutrata per lakto."

    Turisto: "Ankaŭ mi estis nutrata per lakto. Tamen nun mi ŝatas manĝi viandon."

    Voku paĉjon

    Matene de dimanĉo la edzo ankoraŭ dormis kiam lia bona amiko maljuna Li venis lin viziti. La edzino diris al sia 3-jara filino: "Iru, voki la paĉjon." La filino hezistis, alvenis al la maljunulo Li kaj timete vokis: "Paĉjo!"

    Uniformo

    Du novaj lernantoj de oficira lernejo ege fieris pro sia lernado en la lernejo. Vidante homon en uniformo alvenanta, ili tuj salutis lin per manlevo kaj samtempe laŭte diris: "Bonan matenon, sinjoro." La homo respondis: "Bonan matenon. Via poŝtejo sincere servas por vi."

    Pentristo

    Okulisto sukcese kuracis okulan malsanon de fama superrealisma pentristo. La okulisto diris, ke la pentristo povos anstataŭigi pagon per pentraĵo.

    La pentristo ege dankis la okuliston. Li desengis grandan okulon kun delikataj detaloj kaj pentris perfektan portreton de la kuracisto en la mezo de la okulo.

    Vidante la pentraĵon, la kuracisto tuj estis skuita de eksterordinare elstara esprimpovo de la pentristo. Li gape diris: "Mia Dio, estas feliĉe, ke mi ne estas dentisto."

    Heliko

    Heliko survoje estis transtretata de testudo. Sekve la heliko estis sendita al hospitalo por urĝa savo. Kiam la heliko reakiris la konscion, policano demandis ĝin pri la akcidento. La heliko respondis: "Mi ne memoras. Tiam lia rapideco estas tro granda..."

    Kamparano kaj erudiciulo

    Kamparano kaj erudiciulo veturis en la sama ŝipo. Pro enueco, ili decidis fari veton de enigmodiveno. Ili interkonsentis, ke se la erudiciulo malvenkos, li pagos al la kamparano 10 juanojn; se la kamparano malvenkos, li pagos al la erudiciulo 5 juanojn.

    La kamparano demandis: "Kio pezas 250 kilogramojn en akvo sed nur 5 kilogramojn sur la tero?" La erudiciulo ne havis respondon post penema pensado kaj pagis al la kamparano 10 juanojn. Li poste postulis solvon, kaj la kamparano diris: "Ankaŭ mi ne scias," kaj redonis al la erudiciulo 5 juanojn. La erudiciulo estis gapigita.

    Kialo de eksigo

    Direktoro: "Mi eksigis kasiston."

    Sekretario: "Kial?"

    Direktoro: "Li aŭdacis diri al aliaj, ke mi estas sencertulo."

    Sekretario: "Ho, vere damninde! Kiel li povas malkaŝi al aliaj la gravan sekreton de nia kompanio!"

    Funkcio de piedoj

    Filo: "Panjo, mi volas uzi vian aŭton ĉi-vespere, ĉu bone?"

    Patro: "Por kio do taŭgas viaj du piedoj?"

    Filo: "Unu por premi akcel-pedalon kaj la alia — brems-pedalon."

    "Vi estas bonvena"

    Ŝtelisto estis kaptita de policano en duafoja ŝtelado en magazeno. La policano demandis: "Ĉu vi ne scias, ke ŝtelisto estos kaptita? " La ŝtelisto kapnee diris: "Mi vidas en magazenoj nur ′Vi estas bonvena′."

    Verkaĵo

    Patro: "Mia infano, ĉu la verkaĵo skribita de mi anstataŭ vi estis laŭdata?"

    Filo: "Ne, la instruisto diris, ke la verkaĵo estas fore devia de la temo."

    Patro: "Vere? Ĉu la temo ne estas ′mia patro′?"

    Filo: "Jes, tamen vi priskribis mian avon!"

    Ĉasado

    Juna ĉasisto konsultis maljunan ĉasiston pri ursoĉasado. La maljunulo diris: "Ofte mi unue trovas kavernon kaj poste ĵetas ŝtonon en ĝin. Se ululo estas aŭdebla, ene certe troviĝas urso. Tiam vi saltos al enirejo de la kaverno kaj pafos, vi certe trafos urson."

    Post kelkaj tagoj la maljuna ĉasisto iris al hospitalo kaj tie vidis la junan ĉasiston kun bandaĝoj sur la tuta korpo. La maljunulo ege surpriziĝis kaj demandis la kialon. La juna diris: "Mi unue trovis kavernon kaj poste mi ĵetis ŝtonon en la kavernon. Aŭdante ululon, mi tuj saltis al ĝia enirejo. Sed antaŭ al mi ekpafis, trajno galopis el la kaverno!"

    Biciklado

    Iun matenon, knabino lernis bicikli sur kampara vojeto. Ŝi subite trovis maljunulon antaŭ si kaj maltrankvile kriis: "Ne moviĝu!" La maljunulo tuj haltis, sed la knabino ankoraŭ trafe falpuŝis lin. La maljunulo malrapide leviĝis kaj diris al la knabino: "Vi lasis min halti ja por preni min kiel celon."

    Preni siropon

    Kuracisto faris viziton al s-ino Wang por konstati la efikon de la medikamento. Enirante, la kuracisto vidis, ke s-ino Wang svingis la korpon en la mezo de la ĉambro kaj siropo estis sur tablo. La kuracisto scivoleme demandis: "Kion vi faras?" La sinjorino respondis: "Mi estas preta trinki siropon!" La kuracisto redemandis: "Sed kial vi...?" La sinjorino respondis: "Vidu, sur la siropa botelo estas rimarkigo: svingu antaŭ preno!"

    Naĝ-trejnisto

    Naĝ-trejnisto, gajhumora kaj laŭtvoĉa, estis butikumanta en magazeno. Bela sinjorino salutis lin. Li rekonis, ke ŝi estas unu el liaj trejnatoj. kaj li laŭte diris: "Mi malfacile rekonis vin, kiam vi surhavas veston!"

    Hunda vosto

    Iutage sinjoro Li gastis ĉe amiko. Li miris je la vido de hundo de la amiko kaj demandis: "Aliaj hundoj ĉiam svingas la voston dekstren maldekstren, sed kial via hundo supren malsupren?" La amiko respondis: "Ĝia kutimo estis formita pro mallarĝeco de mia loĝejo."

    Motivo de aĉeto de fotilo

    Apud lago pentristo faris pentradon kaj alvenis geedzoj de malantaŭe. Ili rigardis momenton. Fine la edzo diris al la edzino kun nerefutebla tono: "Vidu, kara, kiel maloportune sen fotilo!"

    Spegulo en galerio

    Paro da junaj geedzoj vizitis pentraĵo-ekspozicion. La edzino estas serioza miopulo. Ŝi rigardis grandan pentraĵon longan tempon kaj poste laŭte kriis: "Mia Dio! Kial la virino estas tiel malbela?" "Mia kara, ne estu surpriziĝema eĉ je bagatelo," la edzo tuj haste alpaŝis al la edzino kaj mallaŭte diris al ŝi: "Tio ne estas pentraĵo, sed spegulo."

    Iom simila al la homo

    Paro da junaj simioj naskis la unuan idon. Vidante aspekton de la ido, la patro-simio konsterniĝis. "Ne maltrankviliĝu, kara," diris la insimio: "Ĉiu ĵus naskita ido iomete similas al la homo!"

    Almozulo

    Ĉevoje staris almozulo kun sunokulvitroj: "Maljuna sinjorino, faru bonon. Miaj okuloj vidas nenion." "Se viaj okuloj povas vidi nenion, kial vi scias, ke mi estas maljuna sinjorino?" "Pardonu, mi deĵoras ĉi tie anstataŭ mia blinda amiko." "Kie estas via amiko?" la maljunulino scivoleme demandis. "Li iris rigardi filmon."

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688