Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Humurajoj

    Malfacile distingi orienton

    Vespere, la kurento ĉesis subite. Estis malhele en la ĉambro. La edzino urĝis sian edzon: “Alportu la alumeton dekstre de vi.” La edzo kriis: “Estas tiel malhele, kaj mi ne povas vidi miajn fingrojn, do kiel mi povas distingi orienton?”

    Senvorta preskribo

    Sinjoro Zhang vizitis kuraciston. Diagnozinte, la kuracisto faris grandegan krisignon sur la recepto. Sinjoro Zhang maltrankviliĝis kaj pensis: “Kial la kuracisto faris krisignon? Ĉu mia malsano estas serioza?” Li demandis flegistinon pri tio. La flegistino respondis: “Ne gravas! Ĝi signifas pogutigadon!”

    Puno

    Ŝoforo veturigis aŭton post drinkado kaj vundis pasanton. Venis policano kaj diris al li: “Vi veturigis aŭton post drinkado kaj devas esti punata severe!” Ruktante, la ŝoforo diris: “Bone! Punu min! Ĉu tri tasojn aŭ kvin tasojn da vino mi trinku?”

    Vera viro

    A: “Divenu, kiel mi disponas mian salajron?”

    B: “Doni ĝin al via edzino.”

    A: “Ne, mi deponas ĝin en banko.”

    B: “Vi estas vera viro!”

    A: “Poste mi prezentas la deponateston al mia edzino.”

    “Prudenta” filo

    Fininte lecionon en lernejo, la 15-jara knabo revenis hejmen kaj trovis ke la patrino kuŝis en la lito. “Panjo, ĉu vi malsaniĝis?” Li prizorge demandis. La patrino kapjesis. “Ne ĉagreniĝu pro preparo de manĝaĵoj,” li konsolis sian patrinon, “mi surdorse portos vin al la forno.”

    Funto da sukero

    Iu butiko de manĝaĵoj ricevis funton da sukero resenditan de kliento. Kune kun la sukero estas papereto kun skribo: “Se por manĝi, ĝi entenas tro da sablo; se por konstrui domon, la entena kvanto de sablo estas nesufiĉa.”

    Vana rigardo

    Pilkofanatikulo spektis piedpilkan matĉon kaj lia edzino laboris en kuirejo. Kiam la matĉo finiĝis, la edzino demandis: “Kia estas la poento?” “Nulo kontraŭ nulo,” li respondis. “Tiel, vi vane rigardis, ĉu ne?”

    Post ĵurado

    En juĝejo juĝisto demandis atestanton: “Ĉu vi scias kion vi devas fari post ĵurado?” La atestanto respondis: “Jes. Se mi jam ĵuris, mi devas ĉiam insisti pri mia atesto, eĉ se ĝi estas malvera.”

    Vidpova limo

    Advokato demandis atestanton: “Vi diris, ke kiam la akcidento okazis, la distanco inter vi kaj la akcidenta loko estas 100 futoj. Ĉu vi povas diri al mi, kiom malproksime vi povas vidi klare?”

    “Tiam mi povis klare vidi la sunon, laŭdire la distanco inter la terglobo kaj la suno estas 93 milionoj da mejloj,” respondis la atestanto.

    Bati hundon

    Hundo atakis kamparanon. La kamparano ne povis toleri kaj mortigis la furiozan hundon per sia forkego. Mastro de la hundo procesis kontraŭ la kamparano kaj postulis kompenson.

    La juĝisto diris: “Se vi inversigus la forkegon kaj uzus la tenilon por bati la hundon, ĝi ne mortu, ĉu ne?”

    “Jes, sinjoro juĝisto. Se la hundo atakus min sin inversiginte, mi farus kiel vi proponis.”

    Naĝado estas malpermesata

    En juĝejo juĝisto demandis: “Akuzito, kiam la akuzanto naĝis en la rivero, kial vi ŝtelis lian veston?”

    “Ĉar naĝado tie estas malpermesata, sinjoro juĝisto.”

    “Senkulpa” krimulo

    Krimulo riĉe koruptis sian advokaton. Pro la elstara pledado de la advokato en la tribunalo, la juĝisto fine anoncis ke la akuzito estas senkulpa.

    Ĉe la pordo de la tribunalo la advokato demandis la akuziton: “Nun vi liberiĝis, do ĉu vi povas diri al mi la veron? Ĉu vi mortigis tiun homon?”

    “Sinjoro advokato, mi tre dankas vin! Kiam mi aŭdis vian pledadon por mi en la tribunalo, mi opinias, ke mi estas senkulpa.”

    Donaci anseron

    Akuzito: “Sinjoro advokato, kiel vi opinias, se mi sendos al juĝisto grasan anseron kun mia nomkarto antaŭ juĝado?”

    Advokato: “Ĉu vi frenezas? Tiel vi perdos la proceson pro via korupto.”

    Sed la akuzito gajnis la proceson. En la sekvanta tago li ĝoje diris al la advokato: “Mi ne faris laŭ via konsilo kaj sendis anseron al juĝisto!” La advokato diris kun dubo: “Tio estas neebla!” “Tio estas ebla,” Klarigis la akuzito, “ĉar mi sendis al juĝisto anseron kun nomkarto de la akuzanto.”

    Peza fizika laboro

    Vizitinte sian edzon en malliberejo, la sinjorino venis al ĉefprovoso kaj plorpetis lin doni malpli pezan fizikan laboron al ŝia edzo.

    “Ne estas facila laboro kiel fari paperan sakon ĉi tie,” diris la ĉefprovoso.

    “Jes, mi scias. Sed mia edzo ja estas tre laca. Li diris al mi, ke li senĉese fosas tunelon ĉiuvespere,” diris la sinjorino.

    Ĉiopova ŝtelisto

    Ŝtelisto estis kaptita kaj eskortata al ekzekutejo. Antaŭ ekzekuto pastro diris al li: “Mia infano, pentu pri via krimo. Alie, la pordo de la ĉielo estas ferma al vi.” “Ne gravas. Ne ekzistas pordo kiun mi ne povas malfermi.”

    Kantado

    Edzino: “Kial vi ĉiam restadas en balkono kiam mi kantas?”

    Edzo: “Mi volas sciigi ĉiujn ke mi ne batis vin.”

    Diru pli precise

    Profesoro estis en urĝa preparado de memuaro en hejmo. “Mia kara,” li demandis sian edzinon, “kie estas mia krajono?”

    “Ĉu ĝi ne estas sur via orelo?” respondis la edzino.

    “Vi ne rimarkis ke mi estas terure okupita? Ĉu vi ne povas diri pli precize? Sur kiu mia orelo ĝi estas?” kolere diris la edzo.

    Eksedziĝo

    A: “Kial vi volas eksedziĝi kun via edzo?”

    B: “Hieraŭ ni iris al sortodivenisto. Li diris ke mi naskos 2 infanojn, kaj li, 4. Pensu, kun kiu li havos la aliajn du infanoj?”

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688