Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Al paradizo

En preghejo pastro diris al la cheestantoj: "Starighu chiuj, kiuj volas iri al la paradizo!" Chiuj sidantoj starighis escepte de iu mezaghulo. La pastro demandis lin: "Chu vi ne volas?" Tiu tamen respondis: "Mi volas, sed ne nun…"

Por dungigho

Jack volas dungighi kiel gardisto de drinkejo. Oficisto demandis lin:

"Chu vi iam estis gardisto?"

"Sendube!" respondis Jack.

Li rigardis chirkauen kaj vidis ebrian viron preterpasantan. Li tuj kaptis la ebriulon kaj piedfrapis lin eksteren de la domo. Li faris tion kaj fiere demandis la oficiston: "Chu mi povus interparoli kun la direktoro?" "Ho, vi devas atendi momenton, char li estis piedfrapita de vi kaj nun estas eksterdome."

Atendu minuton

Iu demandis la dion:

"Ho, mia dio granda. Kion signifas lau vi mil jaroj?"

"Unu minuton," respondis la dio.

"Ho, la chiopova dio, kion signifas en viaj okuloj dekmil oraj moneroj?"

"Malgrandan moneron."

"Ho, bonkora dio, do donu al mi la moneron!"

"Ho, mia infano povra, atendu minuton!"

"Pachjo!"

Matene de semajnofino, kiam mia edzo ankorau dormas en la lito, lia amiko Tony venis viziti lin. Mi diris al mia 3-jara filino: "Iru kaj voku la patron." La knabineto gape rigardis min kaj, hezitinte momenton, alproksimighis al Tony kaj timeme vokis: "Pachjo!"

Konkurso pri fanfarono

Du homoj fanfaronis. A diris: "Antau nelonge ni inventis mashinon. Se oni irigas vivajn porkojn tra unu ekstremo de la mashino, bongustaj kolbasoj fluas el ghia alia ekstremo."

B diris: "Nenio mirinda estas! Che ni tia mashino jam renovighis teknike. Se la elfluintaj kolbasoj ne plachas al vi, oni povas reirigi la kolbasojn kaj la vivaj porkoj elkuras el la alia ekstremo."

Trompita

"Panjo, mi trovis, ke Jack amas min."

"Kial vi scias?"

"Chiufoje, kiam li brakumis min, mi audis, ke lia koro batas forte."

"Ho mia finjo. Estu singardema. Siatempe via patro trompis min per poshhorlogho kashita en la sino."

Deziro de la edzino

La edzino de John diris al li: "Rigardu nian najbaron Peter. Chiufoje che la eldomigho, li kisas sian edzinon, kaj chiufoje li ripetas tion che la endomigho. Chu vi ne povas fari la samon?'

"Mi ja ne amas shin tiel forte," respondis John.

Militista hejmo

Jack estas tipa militisto. Ankau lia hejmo odoras militiste. Sur la pordo de la kuirejo legighas la vorto "Manghejo". Sur tiu de salono "Kunvenejo". Sur tiu de la dormochambro de la filo "Dormejo de soldatoj", kaj sur tiu de la filino "Dormejo de soldatinoj". Oni pensis, ke sur tiu de la dormochambro de la geedza paro certe legighas la vorto "Komandejo", sed ekster la atendo tie legighas la vorto "Kulturejo de rekrutoj".

Sableroj

Paro da novgeedzoj ameme sidis sur strando. La edzino kaptis plenmanon da sablo kaj diris al la edzo: "Strange, kiom firme mi tenas ghin, la sableroj chiam tralikighas el la fendoj kaj fine restas nur iomete." La edzo diris: "Ho, mia kara, en tiu bela momento ne menciu mian povran salajron!"

Pro kio shi eksighas?

Purigistino de banko decidis eksighi, char la estro ne konfidas shin. La estro kun bedauro diris: "Ho, vi diris ne veron. Mi metas chien la shlosilon por la kiraskesto." La purigisto insistis: "Vi ja diris la veron, sed per neniu shlosilo mi povas malfermi la kiraskeston."

Grava tempo

"Kioma horo nun estas?" ekzekutoto demandis policanon.

"Vi ja estos mortigita, kial do vi demandas pri la tempo?" riprochis la policano.

"Ho, tio ja estas grava afero. Memori ghin estas grava por mi."

Interparolo

Kanajlo auskultis predikon de pastro. La pastro diris: "Havigi al vi plian amikon estas malpli grava ol ofendi plian malamikon."

La kanajlo diris: "Mi havas neniun malamikon."

"Kial?"

"Mi mortigis ilin chiujn."

Che la adiauo

Pastro proksimighas al ekzekutoto kaj diris:

"Mi volas diri al vi, kion diris la Dio."

"Tio ne estas bezonata, char post momento mi mem vidos lin."

Antau morto

Policisto demandis ekzekutoton:

"Kion vi volas por matenmangho?"

"Persikon," respondis la malliberulo.

"Sciu, ke nun estas vintro. Kie troveblas persiko?"

"Ne gravas, mi povas atendi."

"Venu morgau!"

Viro almozpetis al maljunulino, kiu tamen demandis:

"Chu vi prenos manghajhon faritan hierau?"

"Sendube!"

"Do venu morgau!"

Rimarkigo de chefpiloto

En aviadilo pasaghero demandis la najbaron:

"Kion la chefpiloto diris?"

"Li diris, ke post kelke da minutoj ni atingos Las Vegas kaj chiuj bone zorgu sian monujon,"respondis la najbaro.

Troa malatento

"Nun, sinjorino, ni tuj diskutu pri via kazo," advokato diris al virino. "Sed kial vi, patrino de 12 infanoj, insistas, ke vi havas plenan kauzon akuzi vian edzon pro lia troa malatento pri vi?"

Senshuigo

"Chiuvespere mia edzino senshuigas min," fanfaronis la viro.
"Che via endomigho?"

"Ne. Che mia eldomigho."

Por matenmangho

"Ho, mia kara, ni prenos matenmanghon, se vi preparos ankorau bakitan panon kaj kafon," ameme diris novedzino al sia edzo.

"Kion ni havos por matenmangho?" demandis la novedzo.

"Bakitan panon kaj kafon."

Kontaghas skarlatino

Viro telefonis al kuracisto:

"Doktoro, mia filo estas atakata de skarlatino."

"Mi scias. Hierau mi vizitis lin, sed tiam vi forestis hejme. Izolu lin kaj la familianoj ne kontaktu lin," diris la kuracisto.

"Ho, li kisis la servistinon."

"Malfeliche. Izolu ankau shin!"

"Sed ankau mi kisis shin."

"Ho, ankau vi devas esti izolita."

"Sed poste mi kisis mian edzinon."

"Kio?" kriis la kuracisto, "Jen mi havas, eble ankau mi estis infektita."

Interkiso

Oni demandis Tom:

"Kial vi ne interkisas hejme?"

"Kun kiu?"

Poste Tom edzighis. Lia amiko demandis, kiel li impresighis de la interkisado. La najbaro konkure respondis: "Ho, chiutage audighas interkisado manplata el lia domo."

Troa komplezo

Richulo okazigas koncerton hejme. Cheestis chiuj liaj amikoj. La mastrino petis faman kantiston kanti.

"Mi volas," diris la kantisto. "Sed tro malfrue. Mi timas, ke mia kantado ghenos dormon de via najbaro."

"Bonege!" ekscitighis la mastrino. "Jen ili havas. Hierau vespere lia hundo jelpis che mia fenestro kaj tute ne lasis min dormi."

Konkubeco

"Tute malaperis che mi la ekscitigho novedzigha," A plendis al sia amiko B.

"Kial vi ne serchas ekscitajhon, ekz. Konkubado," rekomendis B al A.

"Kion mi faros, se mia edzino scios tion?"

"Ho, kiu jaro nun estas? Rekte sciigu shin."

A do vershis sian koron al la edzino: "Ho, mia kara, mi pensas, ke konkubado eble pliprofundigos nian amon."

"Tuj forlasu vian stultajhon," diris la edzino. "Mi jam provis, tio neniom helpas."

 


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688