Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Damagho pro sagho

Georgo sola trinkis bieron en bufedejo. Subite li bezonis necesejon. Li timis, ke alia shtelos lian bieron, kaj skribis sur slipo “Mi krachis en la tason” kaj metis ghin sur la tablon. Kiam li revenis, li trovis novan skribon sur la slipo: “Ankau mi krachis en ghin.”

Por forpermeso

Mastro demandis dungiton: “Chu vi kredas, ke homo ankorau havas vivon post la morto?” “Jes, mia mastro.” “Jen klarigeble,” diris la mastro, “hierau vi petis forpermeson por cheesti la funebron por via avino, kaj post via foriro shi venis viziti vin.”

Likimuna brakhorlogho

Iu venis kun brakhorlogho al horlogho-vendejo kaj diris al la mastro: “Chu ghi ne estas likimuna? Mi banis min kun la brakhorlogho kaj akvo eniris en ghin kaj nun ankorau restas ene.” Pririgardinte la brakhorloghon, la mastro diris: “Jes! Ghi vere estas likimuna. Ghi povas bari elfluon de akvo.”

Rimarkigo

Iu eliris el vendejo kaj trovis, ke lia auto en parkejo estis kavigita je unu flanko kaj sub la glacovishilo estis slipo kun skribo: “Kiam mi estis skribanta sur tiu chi papero, dek homoj rigardis min chirkaue opiniante, ke mi estas skribanta miajn nomon, telefonnumeron kaj nomon de asekura kompanio, sed fakte tion mi ne faris.”

Vestolavejo

Tuj sub la loghejo de s-ro Zhang estas nova vestolavejo. Foje li iris al la mastro de la lavejo kaj demandis en kolero: “Jen via fanfaronata laboro.” Li jhetis dikan shnuron sur la tablon. La mastro rigardis kaj diris: “Jes, ghi estas tre bona shnuro.” “Shnuro?” mughis s-ro Zhang. “Ghi estis littuko, kiun vi lavis por mi!”

Kolera hundo

La mastro de vestovendejo rimarkis, ke komizo havas bandaghon sur la mano. Antau ol li demandis pri la kialo, la komizo informis lin, ke li jam vendis la malbelegan veston, kiu longe restis en la vendejo. “Bonege. Ghi estis la plej malbela vesto en nia vendejo, kaj mi pensis, ke ni ne povis vendi ghin. Ho jes, kio al via mano?” “Nenio grava,” diris la komizo. “Kiam mi sukcesis vendi la veston, lia gvidhundo forte mordis mian manon.”

Konkubino

Artisto, advokato kaj komputoristo estis en diskuto pri valoro de konkubino. La artisto diris: “Renkontighante kun konkubino, mi trovighas en timo, ke tio skandalos min kaj el tio estighos forta ekscito kaj skuo.” La advokato diris: “Konkubino kauzos al la kompano memriprochon, eksedzighon, skandalon kaj tro da ghenajhoj.” Kaj la komputoristo diris: “Tio estas la plej ekscita afero, kiun mi spertis. Mia edzino pensas, ke mi kunestas kun mia konkubino, kaj mia konkubino pensas, ke mi kunestas kun mia edzino, kaj mi povas kunesti kun mia komputoro la tutan nokton.”

Elrevigho

Viro plendis al sia amiko: “Mi havis chion: monon, belan domon, luksan automobilon kaj amon de charmulino, sed nun mi havas nenion.” “Kio okazis?” “Mia edzino rimarkis…”

Ruza drinkema soldato

Soldato Dick revenis al kazerno kunportante botelon da vino kaj renkontis severan rotestron. Li mensogis: “Mi kaj kolonelo kune achetis la vinon, kaj duono de la vino apartenas al la kolonelo.” L rotestro riprochis: “Elvershu vian duonon!” Kaj Dick diris malrapide: “Mi ne povas. Mia duono estas sub la lia.”

Shtelisto

Policano kaptis shteliston che fresha faro kaj demandis: “Kial vi shtelas en tiu chi vendejo?” La shtelisto respondis: “Mi loghas proksime de la vendejo. Kiel vi scias, nun la socio estas en kaoso, kaj mi ne kuraghas foresti tro longe de mia hejmo.”

Ora monero en kloako

Knabeto iris al la patro por doni al li tagmanghon. Survoje li vidis, ke iu estas puriganta kloakon. Li haltis kun scivolemo kaj diris: “Antau kelke da tagoj mia frato perdis oran moneron chi tie.” La laboristo ekghojis kaj diris kun shajnigita senatento: “Rapidu al via patro, alie la mangho malvarmighos.”

Post kelka tempo la knabeto revenis kun malplena manghskatolo. Li vidis, ke la laboristo pene priserchas la kloakon. Vidante la knabeton, li demandis: “Chu vi estas certa, ke la ora monero falis chi tie?” “Jes,” respondis la knabeto, “mia patro retrovis ghin en la sekvanta tago.”

Pastro kaj malrichulo

Pastro admonis malrichulon kredi je lia religio. Rakontinte pri la paradizo kaj infero, li demandis la malrichulon: “Kion vi preferos post via morto? La paradizon au la inferon?” “Ve, mi atendos. Mi preferos tiun lokon, kie maizfaruno estas pli malkara.”

Kiu estas azeno

Paro da geedzoj ofte kverelis. Foje, post akra kverelo la edzo diris: “Kial ni kverelas? Chu ni ne povas akorde tiri la charon de la vivo kiel du chevaloj?” “Tio ne eblas.” “Kial?” “Unu el ni estas azeno.”

Bonkora avo kaj petolulo

Avo iris sur strato kaj vidis, ke knabeto antau domo staras sur la piedpintoj por atingi sonorilon. Sed li ne povis pro malalteco. Kaj la avo aliris kaj karese diris al la knabeto: “Mi helpu vin.” Li premis la sonorilon kaj chesis ghis li konfirmis, ke oni en la domo jam audis la sonoradon. Tiam la knabeto urghis la avon: “Ni tuj forkuru!”

Unua sukceso de ginekologia-obstetrika doktoro

Ginekologia-obstetrika doktoro ekfunkciigis kuracejon. En la unua tago, kiam li finis laboron kaj revenis hejmen, la edzino demandis: “Kiel vi laboris hodiau?” “Ne malbone, mi ne povis savi la akushantinon kaj la bebon, sed mi revivigis la patron de la bebo.”

Nombri ripojn

Dio kreis Evon el unu el la ripoj de Adamo. Foje Adamo revenis post kelke da tagoj, kaj Evo kolerighis. “Vi certe amindumas aliajn virinojn,” riprochis Evo. “Estu prudenta,” diris Adamo. “Vi estas unika virino sur la tero.” La kverelo dauris ghis ambau lacighis kaj endormighis. Subite Adamo estis vekita de tushado sur lia brusto. Li malfermis la okulojn kaj vidis, ke tion faris Evo. “Ha, kion vi volas?” “Mi nombras viajn ripojn.”

Malkashema filineto

S-ino invitis amikojn al mangho hejme. Antau la mangho shi turnis sin al la 6-jara filineto: “Chu vi volas korifei la antaumanghan preghon?” Kaj la filino diris: “Mi ne scias, kion mi devas diri.” “Ripetu, kion mi diris antaue.” Kaj la filineto diris kun klinita kapo: “Ho dio, kial mi invitas tiujn al la mangho en mia hejmo?”

Kialo de maltrankvilo

Edzino diris al la edzo: “Mi chiam estas maltrankvila, kiam vi forestas for de la hejmo.” “Ne maltrankvilu, mia kara. Mi povos reveni en ajna tempo,” shin konsolis la edzo. “Ghuste pro tio mi maltrankvilighas,” chagrene pensis la edzino.

Estu komprenema

S-ro malpurigis sian blankan jakon kaj revenis hejmen en nigra jako de amiko. Che la pordo la hundo bojadis kaj volis sin jheti al li. Li kolerighis kaj prenis bastonon por bati ghin. La edzino baris al li: “Lasu, ne batu ghin.” “Damninda! Ghi ne rekonas min.” “Ho mia kara, imagu, chu vi povos rekoni vian blankan hundon, se ghi revenos en nigra hararo?”

Bravulo

En cirko oni ludis riskoplenan dresadon de rabobesto: Charmulino havis bombonon en la busho, kaj leono elshovis la langon kaj elprenis la bombonon sur shia lango. Post sukcesa ludo la mastro de la cirko sherce diris al la spektantaro: “Kiu volas provi?” Post momento viro starighis kun lauta respondo: “Mi ludu la leonon!”

Nerekonebla konato

Naghotrejnisto estas gajhumora kaj parolas laute. Foje li butikumis en magazeno kaj estis salutata de sinjorino. Li hezitis kaj poste rekonis shin kaj laute kriis: “Ha, estas vi! Mi ne povas rekoni vin, kiam vi portas vestojn!”

Floranta kokino

Mario gastis che la avino en la kamparo. Foje shi vidis pavon. Shi neniam vidis tian birdon. Pririgardinte kelkan tempon, shi iris al la avino kaj diris: “Anjo, rigardu, floras via kokino!”


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688