Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Malatenta edzo

Juna sinjoro apatie sidis en vestovendejo, kaj lia edzino estis provanta vestojn. Post 15 minutoj shi eliris post provado de 5 vestoj. Li pririgardis shin kaj diris: “Bone, tre bone. Tiu vesto plej bele sidas sur vi!” “Ho mia kara, mi vestis min ghuste per tiu vesto, kiam mi forlasis la hejmon!”

Piedo de Tom

Hundo de Jack mordis piedon de Tom, kaj Jack doni al li 100 dolarojn kiel kompenson. Sed Tom trovis, ke la mono estas falsa, kaj akuzis Jack. En tribunalo Jack ekskuzis sin: “La kruro de Tom estas artefarita.”

Kontrabando

Maljunulo chiutage motorciklis de Kanado en Usonon. Limgardisto miris kaj foje baris lin kun demando: “Kio estas en via dorsosako, kiun vi chiutage portas?” “Sablo!” La policano ne kredis kaj malfermis la sakon kaj trovis, ke en la sako estas nenio alia ol sablo. Post kelke da tagoj li ekzamenis kaj trovis la samon. Li demandis la maljunulon: “Konfesu, chu vi kontrabandas. Mi ne arestos vin, se vi diros veron.” “Mi kontrabandas motorciklojn.”

Gvida hundo

Dalio estis transironta straton kaj vidis blindulon, kiu volas transiri la straton helpe de hundo. Kiam lumis la verda lampo, la hundo ne iris, sed pisis sur la pantalonon de la mastro. La blindulo elposhigis biskviton kaj donis ghin al la hundo. Dalio miris kaj diris al li: “Se ghi estus la mia, mi certe piedbatus ghian postajhon.” Trankvile respondis la blindulo: “Jes. Se mi volas piedbati ghin, mi devas unue trovi ghian kapon.”

Paradizo kaj infero

Tre fidela misiisto forpasis kaj estis metita en la inferon. En la sama tago forpasis busoshoforo en la plansetlejo, sed li eniris en la paradizon. La misiisto ofendighis kaj plendis al Dio: “Ho Dio, vi ne estas justa. Kial mi, fidela al misiado, estis metita en la inferon, sed la shoforo, kiu veturigis malghentile, iris en la paradizon. Chu vi ne rimarkis tion?” Kaj Dio respondis: “Jes, mi rimarkis. Kiam vi predikis, la auskultantoj dormis, dum la pasagheroj de la shoforo chiam serioze preghis al mi, kaj tial…”

Entuziasmaj redaktoroj

Richulo turismis eksterlande kun sia hundeto. Sed perdighis la hundo kaj li hastis al redakcio por anonci rekompencon de dek mil dolaroj por retrovo de la hundo. Vespere li reiris al la redakcio kaj vidis nur pordiston. “Chu vi ne eldonas hodiauan vesperan jhurnalon?” “Jes.” “Kial?” “Chiuj redaktoroj estas serchantaj la hundon.”

Honesta shtelisto

Iu venis al pastro kaj konfesis, ke li estas kulpa. La pastro diris, ke chiuj estas kulpaj, kaj demandis tiun, je kio li kulpas. Kaj tiu diris, ke li shtelis bovon, kaj volis donaci ghin al la pastro. La pastro fordankis kaj admonis, ke li redonu la bovon al la mastro. Sed la shtelinto diris, ke li jam iris redoni la bovon, sed la mastro rifuzis. Kaj la pastro diris: “Do vi prenu ghin.” Sed vespere, kiam la pastro revenis hejmen, li trovis, ke perdighis lia bovo.

Fanfaronema bankisto

Bankisto shatas fanfaroni al siaj klientoj, ke li konas multajn famulojn. Iun matenon iu nekonata eniris en lian kabineton kaj la bankisto tuj prenis la audilon de la telefono kaj diris: “Bonan matenon, via ekscelenco. Kio? Hodiau? Pardonon mi petas. Mi havas rendevuon kun ambasadoro de iu lando. Mi telefonos al vi morgau. Pardonon!” Demetinte la audilon, li demandis la alveninton: “Kiu vi estas? Pro kio vi venas?” “Mi estas teknikisto de telekomunika administracio. Oni diris, ke malfunkcias via telefono, kaj mi venas por ripari…”

Malkomprenema amatino

Minchjo transdonis al Fenjo paperslipon kun skribo: “Mi amas vin. Se vi amas min, redonu al mi la paperslipon. Se ne, jhetu ghin eksteren tra fenestro.” Revenis la paperslipo kun skribo: “La fenestro estas nemalfermebla.”

Formiko kaj elefanto

Leporo vidis longan vicon da formikoj hastantaj kaj demandis, kien ili rapidas. Unu el la formikoj respondis: “Hierau nia kamarado grave vundis elefanton, kaj nun ni iras por transfuzi sangon al ghi.”

Felichulo

Wilson faligis viron motorciklante. Li konsolis la koleran faligiton: “He sinjoro, vi estas felicha, ke hodiau mi havas libertempon kaj veturas motorcikle. Kutime mi veturigas kamionon.”

Perfekta libro

Kliento: Mi volas libron sen murdo, amo, detektivo, milionulo kaj fraulino. Chu vi vendas tian libron?

Vendisto: Jes. Ghi estas tabelaro de la fervojoj.

Scenaristo kaj rigardanto

Scenaristo: Kiel la filmo impresas vin?

Rigardanto: Mi estas emociita! Mi estas inspirita, kaj mi povos kompili dekojn da tia filmo.

Por shpari monon

“Panjo, hodiau mi shparis 8 dolarojn.” “Chu?” “Mi ne afrankis vian anoniman leteron al sinjorino Maria, sed rekte donis al shi.”

Respondo de la edzo

Sinjorino demandis sian edzon: “Chu vi shatas mian tenerecon, saghecon au belecon?” La edzo respondis: “Mi shatas vian humurecon.”

Dungigho pro sagho

Richulo volis dungi shoforon kaj demandis chiun sinanoncanton por la ofico: “Ghis kiom da distanco de la rando de klifo via auto ne falos.” La unua respondis “30 centimetroj”, la dua “15 centimetroj”, kaj la tria “8 centimetroj”. La sekvanta diris: “Mi ne iros tien. Ju pli malproksime, des pli bone.” “Mi dungos vin,” decidis la richulo.

Piloto-frenezulo

Aviadilo transflugis iun frenezulejon kaj ekridegis la piloto. Stevardino demandis en miro: “Pro kio vi tiel ghojas?” “Oni certe frenezighos de kolero, informighinte, ke mi jam sukcese fughis.”


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688