Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Sekuriga rimeno

“Sinjorinoj kaj sinjoroj, baldau estos ekflugo, kaj bonvole ne fumu kaj vin fiksu per la sekuriga rimeno…”

Post 5 minutoj, denove atentigo: “sinjorinoj kaj sinjoroj, ligu vin pli strikte, char ni forgesis kunporti tagmanghon.”

Kontraudirekta autaro

S-ro Chu estis veturiganta sur ekspresa autovojo. Subite eksonis la poshtelefono — lia edzino vokis lin: “Mia kara, mi estas televidanta kaj oni raportis, ke iu automobilo veturas kontraudirekte. Bone gardu vin!” “Nur unu? Sed mi vidis, ke pli ol cent autoj…” diris Chu.

Atentigo

Maljuna sinjorino ripetadis al la shoforo, ke li atentigu shin, kiam la auto atingos iun malgrandan vilaghon. Eble troa ripetado malvigligis la penson de la shoforo, ke li forgesis rimarkigi la sinjorinon, kiam la auto jam longe veturis preterpasinte la vilagheton. Dank' al sia komprenemo la shoforo retroveturigis al la vilagheto. “Sinjorino, jen ni atingas vian lokon,” la shoforo vekis la dormetantan sinjorinon. “Ne, mi ne haltas chi tie,” shi rigardis eksteren tra la fenestro. “Sed vi mem diris tion…” “Ne, mi ne haltas chie tie. Mi nur devas preni medikamenton, kiam la auto preterpasas chi tiun vilagheton.”

Mispreno de buso

En omnibuso ebriulo stumblis al maljuna sinjorino kaj sidighis apud shi. Fiodorante, la ebriulo murmuradis. La sinjorino abomene diris al li: “Hej, junulo, chu vi iras al la infero?” Tion audinte, li eksaltis kaj kriis: “Haltu, haltu! Mi misprenis la buson!”

Inteligenteca kvociento de s-ro Chu

Sinjoro Chu dubis fidelecon de sia edzino kaj havigis al si pafilon. Kiam li revenis hejmen, li ja vidis, ke la edzino kushas kun viro. En malespero li celis sian kapon por pafi. La edzino vidis tion kaj genuighis petante, ke li tion ne faru. Li kriegis freneze: “Vin mutigu! La sekvanta celo estas vi!”

Peti adreson

S-ro Chu diris al la frato: “Frachjo, la patro petas vin skribi al la onklo.” “Mi ne havas lian adreson. Chu vi havas?” “Kiel stulta vi estas! Vi skribu al li por demandi.”

Chu luno au suno?

Du malsaghuloj disputis, chu la luno au suno estas sur la chielo. Ili do demandis preterpasanton: “Chu la luno au suno nun estas sur la chielo?” La preterpasanto respondis: “Mi ne estas lokano kaj ne scias.”

Mensogo

Viro drinkis ghis fermigho de la drinkejo. Kiam li starighis kaj faris pashon, li falis teren. Li penis restarighi, sed ne sukcesis. Li rampis ghis la hejmo, ghis la lito, sed ne sukcesis enlitighi. Do li dormis sur la planko ghis tagigho.

Jhus kiam li vekighis en la sekvanta mateno, lia edzino supervershis lin per salvo da insultoj: “Kial vi denove drinkis?”

“Kiu diris, ke mi drinkis?” sin ekskuzis la viro.

“Ne mensogu! Oni de drinkejo telefonis, ke vi forlasis tie vian rulseghon!”

Monahhino kaj alkoholo

Maljuna drinkemulo eniranta en bufedejon estis admonata de monahhino: “Alkoholo estas fonto de krimo kaj pereo, drinkado poluos viajn korpon kaj animon. Tenu vin fore de alkoholo!” La drinkemulo demandis rigardante la monahhinon: “Kiel vi scias malutilon de drinkado?” La monahhino eklevis la shultrojn. La drinkemulo refoje demandis: “Chu vi neniam drinkis?” “Neniam.” “Do ni kune eniru. Mi regalos vin, kaj vi scios, ke alkoholo ne estas malbona.” Post momenta medito la monahhino konsentis: “Do mi provu. Sed mi ne eniros, alie oni miskomprenos min. Alportu tason da vino al mi. Prenu paperan tason.”

La drinkemulo eniris kaj diris al la kelnero: “Du tasojn da viskio, kaj unu estu papera.” Kaj la kelnero tuj murmuris: “Certe atendas la monahhino.”

Teruro

Pastro unuafoje fluganta falis en timon. Stevardino rimarkis kaj konsolis lin: “Via vizagho estas pala, shajne alkoholo helpos vin trankvilighi.”

La pastro klinis la kapon al la fenestro, ekrigardis eksteren kaj diris: “Dankon pro via afableco, sed nun estas jam tre proksime al la sidejo de la eklezio.”

Reakcio al la admono de abstino

Oratoro laute parolis en drinkejo: “Kiu en via loko ests la plej richa? La mastro de la drinkejo! Kiu en via loko havas la plej vastan loghejon? La mastro de la drinkejo! Kiu en via loko portas la plej bonajn vestojn? La mastro de la drinkejo! Sed kiel li gajnis tiom multe da mono? De vi chiuj!…”

Post kelke da tagoj la oratoro renkontis viron, kiu multe admiris lian oratoradon. La oratoro montris kontentan rideton kaj demandis: “Shajne vi jam abstinas de alkoholo.” “Ne. Mi malfermis novan drinkejon!”

Iri al la paradizo

Pastro venis al drinkanto en drinkejo kaj demandis lin: “Frato, chu vi volas iri al la paradizo?” “Jes, mia pastro.” “Do bonvole tuj foriru.” La pastro venis al alia kaj ripetis la demandon. Kaj tiu respondis la samon kaj estis petita tuj foriri. La pastro venis al la tria viro kaj demandis: “Chu vi ne volas iri al paradizo post via morto?” “Kompreneble mi volas, kaj mi pensas, ke nun vi alvokas al la paradizo!”

Sekreto de longviveco

Centjarulo estis intervjuata de jhurnalisto pri sekreto de longviveco, kaj la respondo estas abstino de alkoholo. Kaj tiam audighis de ekstere krio kaj frapado sur muro. “Kio tio estas?” miris la jhurnalisto. Kaj la centjarulo klarigis kun honteto: “Shajne mia patro denove ebriighis!”

Plej bona amiko

La edzino rimarkis perfidon de la edzo kaj provis pentigi lin per jhaluzo. “Kiel vi opinias, se mi dirus al vi, ke mi kushis kun via plej bona amiko?” Post medito la edzo respondis: “Mi opinios, ke vi estas samseksema.”

Felicho

Por havi felichan vivon kun viro, oni donu al li pli da kompreno kaj malpli da amo. Por havi felichan vivon kun virino, donu pli da amo kaj forjhetu la esperon kompreni shin.


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688