Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Advokato anstatau mi
Du homoj malpacighis kaj unu el ili diris: “Mi akuzos vin en la tribunalo!” Kaj la alia diris: “Mi replikos!” “Mi akuzos vin che la plej alta tribunalo!” “Mi replikos!” “Ech en la infero mi akuzos vin!” “Kaj tiam mia advokato anstataue iros tien!”

Fremdlanda rabanto
Fremdulo estis kaptita che rabo en Novjorko. Kiam oni pridemandis lin, oni trovis, ke li ne povas paroli en la angla lingvo. Oni devis alvenigi interpretiston.
— Kiel vi povis rabi, neniom komprenante en la angla lingvo?
— Mi scias nur unu frazon en la angla.
— Kiu frazo?
— “Donu vian monon!”

Preferinde piediri!
Alarhano achetis 10 azenojn. Rajdante sur azeno, li nombris nur 9 azenojn. Kiam li piediris, li nombris 10 azenojn. Tian nombradon li ripetadis multfoje kaj fine li diris: “Preferinde piediri!”

Akurata trajno
Lino estas vendisto en fervoja stacio kaj bone scias la horaron de la trajnoj. Foje li hazarde trovis, ke iu trajno atingis akurate kaj tuj iris al la konduktoro: “Gratulon! Mi laboris 15 jarojn chi tie kaj unuafoje vidis akuratan trajnon.” “La trajno atingis en la ghusta horo, sed tio devis esti hierau!”

Suno au luno?
Du ebriuloj renkontighis sur strato:
— Pardonon. Bonvolu diri al mi, chu la suno au luno estas sur la chielo.
— Pardonon. Tion mi ne scias. Mi ne estas loghanto de chi loko.

Honesta shtelisto
— Shajne oni prefere estu honesta homo.
— Kial?
— Mi shtelis hundon kaj volis ghin vendi. Sed neniu volis acheti. Fine mi redonis ghin al ghia mastro kaj tiu rekompencis min per 10 dolaroj.

Memkontento
— Mia kara! Chu vi ne opinias, ke mi aspektas kiel Venuso?
— Jes, tute simile. Sed mi miras, kial neniu shtelis vin.

Ruzo de fiancho
Mode vestita junulo eniris en luksan restoracion kaj donis al kelnero 10 dolarojn. Konfuzite, la kelnero demandis: “Chu vi bonvolus rezervi sidlokojn?” Kaj la junulo tuj klarigis: “Ne, ne. Kiam mi revenos kun fraulino, vi nur laute diru: ‘Jam ne estas vakaj sidlokoj.’ ”

Unu mano klakon ne faras
Oni demandis Tom, kial li ne edzighis, kaj li respondis, ke unu mano klakon ne faras, ke ne helpas lia sola urgho.
Finfine Tom edzighis kaj la amikoj demandis lin pri la sento. Lia najbaro haste respondis anstatau li: “Nun chiutage ni audas manklakadon.”

Che la enirejo de la paradizo
A kaj B renkontighis che la enirejo de la paradizo.
— Pro kio vi mortis?
— Pro tro malalta temperaturo. Kaj pro kio vi?
— Mi suspektis, ke mia edzino enamighis al alia, kaj foje antautempe revenis hejmen intencante kapti ilin sur la lito. Sed tiu bone kashis sin kaj mi ne trovis lin. En kolero mi mortis pro kormalsano.
— Se vi tiam malfermus vian fridujon, eble ni ambau estus vivaj nun.

Kisu novedzinon
Pastro prezidis nupton de paro da novgeedzoj, sed ne povis distingi la novedzon kaj novedzinon pro tio, ke ambau havas longajn harojn. Kaj li diris al ili: “Unu el vi bonvolu kisi la novedzinon.”

Uzo de portreto
Iu sinjorino petis pentriston fari por shi portreton kun postulo: “En la pentrajho mi devas porti diamantan kolieron, smeraldajn braceletojn, orajn orelringojn kaj rubenan ornamajhon.” “Sed fakte vi ne portas tiujn valorajhojn,” serioze diris la pentristo. “Tion vi ne zorgu. Mi havas sufichan motivon por tio: Mi estas malpli sana ol la edzo. Mi timas, ke mi mortos pli frue ol li, kaj li certe baldau edzighos al juna kaj bela virino. Kaj tiu portreto konsternos lin, char li ne povos montri tiujn valorajhojn al la novedzino.”

Vivo sen edzino
Jack kaj Martin interbabilis pri sia edzino.
— Chu vi imagis vivon sen edzino?
— Jes. Tiam mi malpli multe elspezos.

Plenumigho de mallibereco
Edzino vekighis noktomeze kaj ne vidis la edzon apud si. Shi serchadis kaj fine trovis lin ploranta en kelo. “Kio okazis al vi?” “Chu vi memoras, ke antau 20 jaroj mi gravedigis vin?” “Jes.” “Kaj via patro minacis min, ke mi au edzighu al vi au malliberighu?” “Jes.” “Se mi estus enkarcerigita, hodiau noktomeze plenumighus mia malliberigho.”

Edzo el la chielo
Amikinoj ofte admonis Maria: “Vi jam ne estas juna kaj devas edzinighi. Chu vi atendas, ke edzo falos el la chielo?”
Poste Maria edzinighis, kaj la edzo vere venis de la chielo: Li estas parashutisto --- Foje en ekzercado de parashutado li falis en la korton de Maria.

Ankau sur mia kolo estas nenio
La edzo estis sin razanta. La edzino tre deziris, ke la edzo donacu al shi kolieron, kaj flustris malantau la edzo: “Mia kara! Vidu, sur mia kolo estas nenio.” La edzo konfuzighis kaj diris palpante sian kolon: “Jes... sed ankau sur mia kolo estas nenio.”


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688