Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Duone
Edzo: “Mia kara, via plado ne estas sufiche kuirita!”

Edzino: “Mi ghin preparis lau recepto, kiu diras, ke por fari la pladon necesas 500 g. da materialo. Mi uzis duonon de la dirita kvanto kaj ankau duonon de la tempo por kuiri.”

Lerni la francan lingvon
Juna sinjorino: “En kiom da tempo mi povos ellerni la francan lingvon?”

Instruisto: “Tio dependos de via diligenteco. Sed pro kio vi urghas vin ellerni ghin?”

La sinjorino: “Mi adoptis duonjaran francan bebon. Se mi ne diligente lernus la francan lingvon, mi ne komprenus ghin, kiam ghi komencos paroli.”

Mi lernos poste
Lernanto: “S-ro instruisto, chu estas malfacile lerni Esperanton?”
Instruisto: “Kompreneble malfacile en la komenco, sed facile poste.”
Lernanto: “Do mi lernos poste.”

Fanfarono
A: “Mi havas gigantan tamburon. Oni audas mian tamburadon je 100 kilometroj fore.”
B: “Mi havas grandan bovon. Kiam ghi trinkas akvon che la suda bordo de la rivero, ghi povas etendi sian kapon norden de la rivero.”
A: “Kiel povas esti tiom granda bovo?”
B: “Sen mia bovo, kiel vi povas trovi la grandegan bovoledon por kovri vian tamburon?”

Ebriulo kaj leono
Kiam ebriulo shancelighe pashis tra zoo, leono elkaghighis. Terurite, oni kuris for. Sed la ebriulo senzorge iris al leono, kaptis ghiajn kolharojn kaj enkaghigis ghin.

En la sekva tago urbestro intervidighis kun li, dirante: “Oni faras por vi medalon. Mi opinias la plej granda kuragho kapti leonon sen armilo.” La kaptinto malebriighinta frapis al si la kapon, kriante: “Mia Dio, ne diru al mi, ke la leono estas vera!” Je tio li svenis.

Virseksa kaj inseksa
“Chu vi kredas, ke inter la dek mushoj jhus de mi mortigitaj estas kvar masklaj kaj ses femalaj?”

“Ne. Kiel vi povas distingi la masklajn disde la inseksaj?”

“Simple. La virseksajn mi trovis che vintaso kaj la inseksajn sur spegulo.”

Pluvoshatanto
“Ju pli forte pluvas, des pli mi ghojas.”

“Vi do certe estas optimisto.”

“Ne. Mi estas vendisto de pluvombrelo.”

Bela au maljuna
Iu junulo pretendis sin bela, kiam li havigis al si barbon imitante rolon en iu filmo. Por plachi al fraulinoa, li foje memvole riparis biciklon por iu nekonata junulino sur strato. Je adiauo, la junulo demandis:

“Permesu al mi demandi, kian impreson vi havas pri mi?”

La junulino respondis:

“Laudinde, tiel maljuna vi tamen faras bonon sur strato!”

Libroj ja estas presitaj
Iu knabo ne shatas legi. Lia patro eksplodis de kolero kaj lin fermis en legochambron, ordonante: “Atente legu per la okuloj kaj bone meditu per la cerbo, vi do komprenos ion el la libro.”

Tri tagojn poste la patro eniris en la legochambron por kontroli la filon. “Pachjo, vi diris prave. Post tritagaj legado kaj meditado mi fine komprenis, ke presitaj ja estas la libroj!” ghoje diris la filo.


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688