Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Megera edzino
Virino plore petis eksedzighon en jughejo: “Ho, via moshto, li jhetis al mi chiujn telerojn kaj chiamaniere molestis min!” “Chu li esprimis bedauron au pardonpeton pro sia konduto?” “Ne, via moshto. Antau ol li povis paroli, ambulanco jam portis lin en hospitalon!”

Plendo de operaciito
“Mi ne povas kompreni, kial tiel faris la hospitalo. Kiam mi kushis chi tie, iu doktoro diris, ke mi suferas de apendicito, sed alia insistis, ke mi suferas de galvezika litiazo.”

“Do kion oni faris sur vi?”

“Ili vetis per la du flankoj de monero, kaj sekve mia tonsilo estis detranchita.”

Dentoprotezo de elefanto
Sinjorino diris al direktoro de butiko de artajhoj: “En la lasta semajno vi vendis al mi skatolon el falsa eburo. Mi petis ekspertizon, kaj ghi ne estas farita el vera eburo!” “Pardonon, sinjorino. Se vere, mi pensas, ke tio estas ebla en la nuna epoko kun moderna scienco. Eble la elefanto havis dentan protezon.”

10 minutoj kaj 30 jaroj
Iu senpacience plendis che la bileta gicheto: “Mi staris jam pli ol 10 minutojn antau la ghicheto!” “Tio estas nenio, sinjoro. Mi sidis chi tie jam 30 jarojn,” diris la biletovendisto.

Letero de filo
Piero skribis al la patro: “Kara pachjo, mi hontas skribi al vi, ke mi urghe bezonas 100 frankojn. Mi ne volas prunti de vi monon, sed malgrau tio mi devas afranki la leteron, char mi jam finis ghin.” Kaj en la fino li aldonis: “Mi hontas peti de vi monon, sed estas malfrue, ke mi jam elsendis la leteron. Sed mi esperas, ke poshtisto perdos ghin.” Post 3 tagoj la filo ricevis respondon de la patro: “Kara Piero, ne maltrankvilighu pro la letero. Efektivighis via deziro, ke poshtisto perdis vian leteron.”

Shtelisto kaj jughisto
Jughisto riprochis shteliston: “Vi shtelis ne nur monon, sed ankau brakhorloghon, ringon kaj perlojn.” “Jes, via moshto. Sed chu oni ne ofte diras, ke sole mono ne donas felichon?” Kolerighis la jughisto: “Mi funkciis kiel jughisto jam 20 jarojn chi tie kaj vidis vin 17 fojojn en la tribunalo. Chu vi ne hontas pro tio?” “Chu vi ne hontas, ke vi ne promociighis en tiuj 20 jaroj?”

Insido de la edzo
Edzino: Kion vi tondis el la jhurnalo?
Edzo: Ies peticion pri eksedzigho. Lia edzino priserchis liajn poshojn.
Edzino: Por kio vi eltondis la peticion?
Edzo: Por meti ghin en mian poshon.

Griza haro kaj multjara vino
“Hej, knabo! Kial en via vino trovighas gzira haro?”
“Jes, sinjoro. Tio pruvas, ke nia vino estas multjara.”

Reklamo
Shoforo rimarkigis: “Hej, sinjoro! Chu vi ne vidis la atentigon ‘Fumado Malpermesata’?” Kaj la fumanta pasaghero diris: “Tion mi vidis. Sed mi estas konfuzita: Apud la atentigo estas reklamo ‘Bonvolu porti mamzonon Sireno’. Chu mi devas tion porti?”

Plej bona metodo
Doktoro estis ekzamenanta pacienton kaj enkuris flegistino: “La paciento, kiun vi ekzamenis, falis teren tuj ekster la pordo. Kion fari?” La doktoro diris: “La plej bona metodo estas turni lin, ke la aliaj kredu, ke li estas eniranta.”

Progreso de medicino
“Kiel mi povas bone endormighi?” “Mi konsilas al vi preni antau enlitigho tason da varma lakto kun dispecigita pomo.” “Sed antau 6 monatoj vi konsilis al mi enlitighi kun malplena stomako.” “Jes, tion mi memoras, estimata sinjorino. Sed poste medicino havis impetan progreson.”

Chashundo neniam chasinta
A: Ghi estas tre bona chashundo. Sen ghi mi tute ne povas iri chasi.
B: Sed mi neniam vidis, ke vi kunportis la hundon en chasado.
A: Kiel vi povas vidi ghin dum mia chasado? Kiam mi iras chasi, ghi restas hejme por interbabili au televidi kune kun mia edzino, au akompani shin al butiko. Nur tiam mi povas iri chasi.

Antaukondicho
Johano malfrue reveninta hejmen renkontis shteliston forlasantan lian hejmon. Li facile kaptis la shteliston kaj trovis che li oran ringon, diamanton k.a. ornamajhojn de sia edzino. Johano demandis la shteliston: “Hej, amiko. Mi ne portos vin al policejo, se vi respondos mian demandon.” “Kian demandon?” “Kiel vi povis enshtelighi en la dormochambron de mia edzino sen veki shin?”

Falsa mono kontrau falsa brando
Sinjoro estis paganta por brando. La kelnerino atenteme pririgardis la monon kaj diris al li: “Ho sinjoro, via mono estas falsa!” Kaj tiu sinjoro levis la kapon kaj respondis indiferente: “Chu via brando estas vera?”

Fiero de patro
A: Via filo jhetis shtonon sur mian vitran fenestron.
B: Chu li trafis?
A: Estas feliche, ke li ne trafis.
B: Do, tiu certe ne estas mia filo. La pafo de mia filo chiam estas trafa.

Malavara sinjorino
Trampo longe suferanta de malsato vidis richan sinjorinon sidanta en segho apud sia domo. Por veki shian simpation, li genuighis kaj ekvoris herbon. “Ho kompatinda! Kion vi faras?” “Ho sinjorino, mi estas malsatega kaj havas nur herbon por manghi.” “Kiel mizere estas,” diris la sinjorino, kaj shiaj okuloj brilis per simpatio. “Chu vi povus iri en mian ghardenon? Tie la herboj estas pli prosperaj kaj pli sukaj.”

En frenezulejo
Oni vizitis frenezulejon kaj vidis, ke iu frenezulo sin pendigis sub la plafono kaj ridachis. Li demandis alian frenezulon kaj tiu respondis, ke la pendanto rigardas sin lustro. “Kial la hospitalo ne malsuprenigis lin?” “Kiel oni povus tion fari? Sen lustro tuj malhelighos.”

Imito
Mastro de drinkejo chagrenighis pro malbona funkciado. Iun tagon li venis al librobutiko kaj vidis skribon sur la muro: “Trovu legantojn por bona libro kaj bonan libron por legantoj.” Tio iluminis la mastron kaj li tuj sin returnis kaj skribis sur la muro de la drinkejo “Trovu drinkemulon por bona vino kaj bonan vinon por drinkemuloj”.

Haroj estas pli aghaj
S-ro Smith vojaghis en Parizo kaj vidis homon kun grizaj haroj sed nigraj lipharoj. Li demandis en miro: “Kial viaj haroj estas grizaj, sed la lipharoj nigraj?” Kaj tiu respondis: “Kio mirinda? Miaj haroj estas pli aghaj ol la lipharoj je 20 jaroj --- chu ili povus esti samkoloraj?”

Sukcesa operacio
Medicinistoj volis fari grandan rejunigan eksperimenton kaj elektis avon Malvo kobajo. Li estis 92-jara. En operacio liaj membroj movighadis, kaj la operaciantoj baris lin: “Ne movu vin!” La avo ekploris. “Eltenu nur mallonge, baldau malaperos doloro.” “Ne doloras al mi, sed mi volas mamsuchi.”

Asekuro por fumanta domo
S-ro Longmann hastis al asekura kompanio kaj petis tujan asekuron por siaj proprietajhoj. “Kial tiel urghe?” “Kial ne? Jam fumas mia domo.”

Fluga biciklado
Jack fluge biciklis sur strato kaj timigis la pasantojn. Policano haltigis lin kaj demandis: “Kial vi tiel rapide biciklas?” “Pardonon, ke malfunkcias la bremsiloj kaj mi volas kiel eble plej baldau atingi la riparejon por eviti akcidenton.”

Fiksu la domon
Ebria Charles revenis hejmen en profunda nokto. Li elprenis shlosilon por malfermi la pordon, sed neniel li povis trovi la trueton de la seruro. Policano vidis tion kaj proponis helpon. Charles ghojegis kaj tuj petis: “Fiksu la domon, por ke ghi ne balancighu.”

Puno
A: Kio estas plej terura puno por virinoj?
B: Vestu shin per belaj vestoj kaj fermu shin en chambro sen spegulo.

Pruvita recepto
Psikologia profesoro diris al la prezidanto de kunveno: “Por silentigi la virinojn en la kunvenejo, faru demandon, ‘kiu el vi estas la plej agha’, certe kvietighos la kunvenejo.”

Eksterordinara kuracmetodo
Monahhino sin pafis el kuracejo sen pagi monon. Akceptantino miris kaj demandis la doktoron, kio okazis. “Mi diris al shi, ke shi gravedighis.” “Ho, mia dio, tio ne eblas!” “Jes, certe ne eblas, sed per la diro mi sukcesis kuraci shian ruktadon.”

Kunmetado
Gravedighis sinjorino kaj shia 4-jara filo neniel povis kompreni. Li demandis la patron, kiel naskighos la frateto au fratineto. La patro klarigis al li: “Unue naskighos la kapo, poste la korpo kaj fine la piedoj. Chu vi komprenas?” “Jes, pachjo, mi komprenas, fine vi kunmetos ilin per shrauboj, chu ne?”

Amletero
Junulo skribis al sia amatino: “Kara Mila, mi amas vin kaj esperas, ke vi edzinighos al mi. Se vi konsentos, bonvolu respondi al mi. Se ne, vi ne bezonas malfermi la leteron.”

Supozo
Chu Kolumbo trovus Amerikon, se li jam edzighus? Supozeble tiam lia edzino dirus: “Kien vi iros? Kun kiu? Por kio? Kiam vi revenos? Mi kredas, ke vi nenion akiros en tiu chi navigacio!”


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688