Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Konfuza transdiro
Dommastrino revenis hejmen kun achetita porka lango. Kiam shi estis puriganta la chambron en la supra etagho, shi diris al la fileto leganta malsupre: “Se viandisto venas pro mono, prenu 2 dolarojn el mia monujo kaj donu al li.”

Post nelonge venis pastro, kaj la fileto diris al la patrino: “Panjo, iu venis.” Kaj shi diris: “Donu al li 2 dolarojn kaj diru al li, ke mi ne shatas lian langon.”

Nomumo

Edzino: Mi volis nomi mian hundeton Byron, sed la patrino diris, ke tio humiligos la poeton. Kaj mi decidis nomi ghin per via nomo, sed la patrino malkonsentis.
Edzo: Kiel afabla estas via patrino.
Edzino: Shi diris, ke tio humiligos la hundeton.

Helpvoko

Dronanto malespere kriis al viro preterpasanta sur la bordo: “Helpu, helpu, mi ne scias naghi!” “Kio kriinda! Ankau mi ne scias naghi, sed mi neniam kriegas kiel vi!” laute respondis la preterpasanto.

Malsama prezo

En kafejo en Parizo skoto demandis prezon de taso da brando. “Du frankojn por trinko sur balkono,” diris kelnero, “sed vi pagos unu kaj duonan frankojn, se vi trinkos che la bufedo.” Post pripenso la skoto demandis: “Kiom do, se mi trinkos che la bufedo starante sur unu piedo?”

Memkono

Doktoro ofte fanfaronas pri sia kuracarto antau la edzino, kaj shi diris: “Mi scias, ke vi estas multe sukcesinta doktoro, ke vi povas kredigi sanulon, ke li suferas de malsano.” “Tio estas nenio,” diris la edzo, “mia sukceso kushas en tio, ke mi trejnas miajn pacientojn, ke ili malsanighu en mia kliniko.”

Kiu kulpas

Sinjorino plendis al sia edzo: “Chi-matene mi renkontis homon sur movoplena strato, kaj mi tuj scias, ke li estas apacho, char li ofendis min, insultis min kaj ech timigis min.” “Kiel vi renkontis lin?” “Mia auto koliziis kun la lia.”

La edzo volas scii...

Flegistino diris al la akushinto: “Via edzo telefonis por demandi, chu filon au filinon vi naskis.” “Bonvolu demandi lin, chu estus la tria ebleco.”

Nepetita servo

“Mi venas por akordigi la tonaron de via piano,” diris homo staranta che la pordo. “Sed tion mi ne petis.” “Jes, vi ne petis, sed via najbaro insiste venigis min.”

Gradoj de febro kaj vino

8-jara infano eltrinkis botelon da vino kaj la patro diris kolere: “Vi ne devas tion fari, mia filo. La vino estas tro forta por vi, ghi entenas alkoholon je 11 gradoj.” “Ne gravas, pachjo, nur 11 gradoj. Mi foje febris je 39 gradoj, kaj mi eltenis.”

Filo de advokato
Filo de advokato malfruighis hejmen kaj najbaro demandis lin: “Chu via patro batos vin?” “Ne. Mia patro estas advokato. Se li batos min, mia patrino petos prokraston kaj mia avino faros apelacion, kaj mi estos senkulpigita.”

Dialogo de patro kaj filo
Patro: Kiel malghentila vi estis hierau kiel gasto, ke vi zorgis nur manghadon.
Filo: Sed kiam mi trovis vin ebria, mi nur volis manghi pli multe.
Patro: Kial?
Filo: Por havigi al mi sufichan forton por porti vin hejmen.

Obeema filino
Patro: Miaj filinoj, vi tedis min babilante nur pri vestoj tra la tuta tago. Chu vi ne havas ion altan por priparoli?
Filinoj: Jes, pachjo, ni tuj parolu pri chapoj.

Ghentilaj domluanto kaj domluiganto
Domluiganto diris al la luanto, kiu shuldis pagon dum pluraj monatoj: “Por montri mian malavarecon, mi duonigu vian shuldon.” Kaj la luanto tuj diris: “Bone. Por esprimi mian dankemon, mi mem nuligos la duan duonon.”

Komparo
Kliento diris al la mastro de butiko de chapoj: “Tiu chapo kostas 70 dolarojn? Chu vi frenezighis? Tiu sumo estas suficha por acheti paron da luksaj botoj.” “Jes, vi diris prave, sinjoro. Sed mi ne komprenas, kiel vi portu luksajn botojn sur la kapo,” diris la butikisto.

Interparolo
Shtelisto etendis sian manon en alies poshon kaj estis rimarkita. “Hej, kion vi serchas en mia posho?” “Alumeton.” “Kial vi ne diris tion al mi?” “Mi hontas peti de vi nur unu alumeton.”

Interparolo de jughisto kaj krimulo
Ripetema shtelisto estis refoje kaptita, kaj la jughisto riprochis lin: “Kion vi farachis? Pro vi ni perdis multe da tempo por ripozo.” “Jes, vi diris prave, sinjoro. Sen mi viaj detektivoj perdus laboron.”

Promocio antau 20 jaroj
Mastro eniris en la oficejon kaj vidis, ke sinjoro Duran estis drinkanta. “Duran, kial vi drinkas dum laboro?” “Pardonon, sinjoro mastro, mi drinkas por rememori la lastan salajrolevon antau 20 jaroj.”

Kiu estu familiestro
Intensa interbatalo eksplodis en iu domo kaj venis policano. Li forte frapis la pordon kaj kolerega virino aperis che la pordo. La policano demandis: “Sinjorino, kiu estas la familiestro?” La virino respondis anhelante: “Mi informos vin post momento. Nun mi kaj mia edzo estas decidantaj tion.”

Forto de vino
Du homoj tro multe drinkis kaj unu el ili diris malklare: “Nun chio estas duobla en miaj okuloj.” Kaj la alia tuj elposhigis unu dolaron kaj diris: “Jen mi redonas al vi 2 dolarojn.”

Intershangho de sperto
“Marry, kiamaniere vi shanghis la kutimon de via edzo, kiu antaue ne revenis hejmen en nokto?” “Iun nokton, li revenis tre malfrue, kaj mi kriis: ‘Chu Johano?’ Kompreneble vi scias, ke mia edzo nomighas Jack.”

Edzeco de filo
La patro kaj la filo forte kverelis pro la edzeco de la filo. La patrino eniris por pacigi ilin, kaj la filo tiris al si la patrinon: “Panjo, mi neniam envenis en vian edzecon, sed kial la patro chiam eniras en mian edzecon?”

Malsekretigo pro ebriigho
Interbabilis 2 drinkemuloj. “Kiel damninda mi estas! Post drinko mi malsekretigis al mia edzino, ke antaue mi havis edzighon.” “Mi estas pli damninda! Post drinko mi diris al mia edzino, ke mi volas edzighi refoje!”

Decido de la edzo
Edzo: Lastatempe en la jhurnaloj oni publikigis multajn artikolojn pri damagho de fumado, kaj mi decidis...
Edzino: Chesigi fumadon?
Edzo: Chesigi legi tiajn artikolojn.

Pasintajhoj
Onklino: Jim ne sukcesis trapasi la ekzamenon de historio?
Patrino: Jes, bedaurinde. Sed oni ne devas kulpigi lin, char la demandoj de la ekzameno rilatas aferojn antau la naskigho de la kompatinda Jim.

“Lerni”
Shtelisto vidis sian kamaradon leganta gazeton de fasonoj kaj demandis lin en miro: “Kio? Vi shanghis vian laboron?” “Certe ne! Mi nur studas, kie estos la poshoj sur la fasonoj chi-jare.”

Kunlaboro
Du ministoj kune transportis karbon. Bursen tiris la charon antaue kaj Adamo pushis malantaue. Kiam ili venis al deklivo, Adamo trovis, ke Bursen ne strechis sin por tiri la charon, kaj diris: “Vi penu!” Kaj Bursen returnis la kapon kaj diris malafable: “Kiu diras, ke mi ne penas? Vidu, la shnuro jam kurbighis pro mia penado!”

Donaco por naskightago
Johano ne sciis, kion li devas donaci al sia samagha amatino che shia naskightago, kaj demandis la avinon: “Anjo, kion vi deziras, se morgau estus la 16-a datreveno de via naskightago?”
La avino respondis gaje: “Do nenion alian mi deziras.”

Vera mensogo
Preterpasanto metis moneron en skatolon antau blindulo kun sunokulvitroj, kaj la monero resaltis el la skatolo kaj ekrulighis. La viro kun sunokulvitroj tuj postkuris kaj kaptis ghin. “Chu vi ne estas blindulo?” “Ne. Mi ne estas tiu blindulo, kiu kutime staras chi tie. Li iris rigardi filmon, kaj mi helpas lin.”

Perdighinta edzo
Sinjorino: Sinjoro policano, antau unu jaro mia edzo iris acheti terpomojn, sed ne revenis. Kion fari?
Policano: Ho, kiel stulta vi estas. Do ne atendu liajn terpomojn, kaj pretigu pladon el io alia.

Sagha rimedo
Parolema malsanulino ne povis persisti plu kaj diris al la doktoro: “Vi lasis min elshovi la langon, sed pasis jam 5 minutoj kaj vi ankorau ne faris por mi ekzamenadon. Kial?” “Mi petis vin elshovi vian langon por havigi al mi kvieton en skribo de recepto.”

Kion lerni?
La filo volis lerni endokardiologion. “Kiel stulta vi estas,” insultis la patro. “Lernu dentologion. La homoj havas nur unu koron, sed 32 dentojn!”

Deziro de trampo
“Chu vi memoras min, via sinjorina moshto? Antau 3 monatoj vi donacis al mi malnovan veston, kaj en ghia posho mi trovis 500 frankojn,” trampo diris al iu moshtulino. “Chu vi sugestas, ke vi redonas al mi la monon?” “Ne, ne. Mi nur volas scii, chu vi havas ankorau tian malnovan veston.”

Gastado
Iu gastis che Arthur jam 3 semajnojn kaj ankorau ne volis foriri, kaj Arthur eufemisme demandis lin: “Chu vi ne sopiras viajn edzinon kaj infanojn?” “Vi ghustatempe atentigis min. Mi tuj skribos al ili, ke ili venu chi tien.”


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688