Auto haltis che landlimo kaj doganeja
oficisto ekzamenis lian pasporton. “Via pasporto estas vera,
sed, chu vi povus pruvi, ke shi estas via edzino?” La ekzamenato
ekrigardis la apudan virinon kaj flustris al la oficisto: “Se
vi povos pruvi, ke shi ne estas mia edzino, mi volonte donacos
shin al vi.”
Viziti la dion
Pastro venis al la ekzekutota malliberulo kaj diris al
li: “Mi diru al vi, kion la dio diris.” Kaj la malliberulo
malvarme respondis: “Tion mi ne bezonas. Baldau mi iros
rekte al lia moshto!”
Vendi pentrajhon
Kliento diris al la pentristo: “Via pentrajho estas
multekosta, sed mi volas acheti ghin.” “Fakte ghi
ne estas multekosta, por la pentrajho mi uzis 10 jarojn.”
“10 jarojn? Tio ne eblas!” “Sed vere 10 jarojn.
Mi pentris en 2 tagoj kaj atendis en la postaj jaroj por forvendi
ghin.”
Patrina Tago
Nokte de la Patrina Tago la patrino plendis, ke shi devas lavi
tiom da teleroj. Kaj la filino diris: “Panjo, hodiau estas
la Patrina Tago kaj vi ripozu…” La patrino estis kortushita.
Sed tuj poste la filino diris: “Lavu morgau!”
Premio
Patrino diris al la filo: “Iru ekzerci pianludon, kaj mi
premios vin per 1 franko.” Kaj la filo diris: “Jes.
Sed nia najbaro promesis doni al mi 2 frankojn, se mi ne ludos
pianon!”
Miro de filineto
Patrino diris al la filineto: “Maria, kiel vi terure malpurigis
viajn manojn kaj vizaghon? Chu vi vidis min iam tiel malpura kiel
vi?” Kaj la filineto respondis: “Kiel mi povus vidi
vin, kiam vi estis malgranda?”
Konfeso sen devigo
Barbiro: Ho, kiel malbela estas via hararangho! Mi plibonigu!
Kliento: Vere akrevida vi estas, ke vi facile distingas.
Barbiro: Mi estas profesiulo, kaj certe mi devas meriti la profesion.
Mi servu al vi.
Kliento: Ne. Dankon. Chu vi ne rimarkis, ke vi razis min?
Brava edzo
Edzino: Vi forkuris de mi, kiam aperis urso! Sed antaue vi diris,
ke por mi vi kuraghas vizaghi morton!
Edzo: Jes, tion mi diris. Sed la urso ne estas morta.
Lentugo kaj punktoj
Financisto sin svatis al fraulino, kaj shi diris: “Mi havas
lentugojn sur la vizagho, chu vi ne atentas?” Kaj li respondis:
“Pro la profesio mi kutimighis al punktoj.”
Kialo de frauleco
Junulo demandis maljunan fraulon: “Kial vi ne edzighis?”
La maljuna fraulo respondis: “Ve, junulo! Kiam mi estis
juna, mi decidis, ke mi edzighos al pensema fraulino. Post multaj
jaroj mi trovis tian virinon, sed shi rifuzis min, dirante ke
shi preferas penseman viron.”
Rejuniga tonikajho
Ofertisto: “Tio estas la plej nova porvirina tonikajho richa
je hormonoj. Se virino prenas ghin dum longa tempo, shi junighos
je 10 jaroj.” “Sed...” “Ne hezitu. Achetu
por via sinjorino, kaj certe montrighos granda efiko.” “Sed
mia edzino aghas nur 25 jarojn!”
Sagho de la dio
Edzo: “Kial la dio faris la virinojn belaj sed stultaj?”
Edzino: “Simpla estas la kialo. Nur tiam, kiam la dio
faris nin belaj, vi enamighas al ni. Kaj nur tiam, kiam la dio
faris nin stultaj, ni enamighas al vi.”
Precizeco
Direktoro de redakta departemento de iu gazeto chiam akcentas
precizecon kaj postulas tion de siaj kolegoj. Foje li reviziis
artikolon de raportisto. Kiam li legis en la artikolo frazon “3999
okuloj estis fiksitaj sur la oratoro”, li kolerighis kaj
insultis: “Pura absurdajho!” Sed la raportisto klarigis:
“Unu el la auskultantoj estas unuokululo.”
Troaj adjektivoj
Iu shatas uzi adjektivojn por priskribi personojn, ekzemple “blonda
hararo simila al chokolado, persikflora vizagho kun paro da sezamkoloraj
okuloj”, “ronda nazo simila al torto”, “cherizkoloraj
lipoj” kaj “eburaj brakoj”.
Redaktoro rifuzis lian kontribuajhon, aldonante slipon kun skribo:
“Bonvolu verki post manghado...”
Artikolo en reklama rubriko
Redaktoro ricevis leteron, en kiu oni skribis: “Kara sinjoro
redaktoro, ni subskribu kontrakton, ke vi aperigu mian kontribuajhon
kaj ni egale dividu la honorarion.”
La redaktoro respondis: “Bona ideo. Sed vi devas pagi
5 dolarojn por chiu linio, kaj mi aperigu ghin en la reklama rubriko.”
Ghustatempa riparo
Shtelisto A: Mi nepre devas havi okulvitrojn.
Shtelisto B: Kial vi subite havas tiun bezonon?
Shtelisto A: Hierau mi eniris en domon de richulo kaj provis malfermi
la shtelimunan shrankon. Sed kiam mi enturnis la ciferdisketon,
estighis granda bruo — mi eraris, ke mi turnis butonon de
radioricevilo anstatau ciferdisketo.
|