Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Generalo absolute obeema al sia edzino
Meritoplena generalo estis absolute obeema al la edzino, kaj liaj subuloj plendis pro tio. Foje iu el la subaj oficiroj kolektis la komplete armitan trupon, kiu marshis al la domo de la generalo en akompano de tondra tamburado, dum la generalo iris malantaue de la trupo. Tion ili faris por kuraghigi la generalon kaj ankau timigi lian edzinon.

La sinjorino estis ripozanta kaj shin informis servistino: "Revenas la sinjoro kun la trupo. Chu io okazis?"

La sinjorino eliris kaj vidis, ke renkonte aliras la edzo sur chevalo. Shi tuj demandis: "Kion vi volas fari?"

La generalo rulighis de sur la chevalo kaj respondis respektoplene:

"Mia kara, mi petas vin inspekti mian trupon."

Kutima demando

Knabino: Chu tio estas via unua kiso al knabino?
Knabo: Ha, interese! Knabinoj chiam shatas fari la saman demandon!

Protezo

Juna Wang diris al la frato de la amatino: "Mi donos al vi 5 dolarojn kontrau tufeto da haroj de via fratino."

Kaj la frateto diris: "Kontrau 50 dolaroj vi akiros shian tutan perukon!"

Amletero

Anny ricevis leteron de la fiancho kaj eklegis: "Mia kara, mi tre amas vin! Mi amas viajn blondajn buklojn, viajn bluajn okulojn, viajn elstarajn zigomojn, la cikatron sur via maldekstra mano kaj ankau vian statuton de 1.65 metroj."

Amikino de Anny legis la leteron kaj demandis: "Vere malofta amletero. Pri kio via fiancho sin okupas?"

Anny diris: "Li skribas anoncon por perditoj en policejo."

Amo pli profunda ol maro

Johano: Mia kara, mia amo al vi estas pli profunda ol maro.

Kathy: Mi malamas maron, char mia frato dronis en maro. Kaj vi estas ech pli profunda ol maro!

Vi aludas min

Fianchino: Perfekta amato estas malfacile trovebla.
Fiancho: Jes.
Fianchino: Iuj aspektas bele, sed iliaj amatoj estas tute ordinaraj.
Fiancho: Jes, mi scias, ke vi aludas min.

Fina solvo

Anderson enamighis al Lucy, sed lia enspezo estis malgranda kaj li ne povis plenumi la materian postulon de la amatino. En iu maja tago estis la 25-a datreveno de la naskigho de lia amatino. Kaj li nepre devis iom donaci al shi. Li klopodis kaj fine havigis al si sumon da mono por acheti oran ringon. Li skribis sur la karto:

"Kara Lucy, felichan naskightagon mi deziras al vi. Kaj mi deziras ankau, ke vi estu ghoja de nun ghis nia geedzigho!"

Mamnutro malpermesata

Juna sinjorino estis liberala kaj neniam ghenighis mamnutrante bebon publike. Foje shi kaj shia edzo estis en restoracio kune kun la bebo. La bebo ekploris kaj la sinjorino levis la veston por mamnutri ghin.

Kelnero venis al shi kaj petis shin chesigi mamnutradon. Shi kolere demandis: "Chu vi opinias mamnutradon erotika?" "Ne," ghentile diris la kelnero montrante rimarkon sur la muro: "Malpermasata manghajho liverata ne de la restoracio."

Hazardludemulo

"Malfelicha estas vivo sen edzino!" vee grumblis trampo. Simpatia preterpasanto demandis lin: "Kien iris via edzino?" "Mi forvendis shin." "Nun vi bedauras kaj sopiras shin?" "Ne. Nun mi denove volas iri hazardludi."

Genetika kialo
Nancy estis 7-jara kaj petolema. Foje la patrino serioze diris al shi: "Nancy, vi devas fari vin bona infano, alie ankau via infano estos petolulo."

Nancy ekkriis de ghojo: "Ho, panjo faris konfeson."

Dilemo
"Honesteco kaj sagho estas shlosilo por sukcesa komerco," diris sperta komercisto al la filo. "Post subskribo de kontrakto, honestulo devas bone plenumi sian promeson, ech se li bankrotos pro tio." "Kion sagha homo devas fari?" "Ne subskribu tian kontrakton."

Limigita libereco
Du kelneroj estis en babilado. Unu el ili diris: "En nia Usono oni ghuas grandan liberecon, ke ili povas insulti shtatestrojn kaj ankau prezidenton." Kaj la alia diris: "Jes, chiuj povas insulti prezidenton, sed neniu kuraghas insulti sian dunginton."

Vizito al meteostacio
En vizitado al meteoprognoza stacio mi vidis multajn novajn instrumentojn por prognozi veteron. Post la vizito mi demandis la staciestron: "Kial vi asertas, ke estas 75 pocentoj por pluvo?" Kaj la estro respondis senprokraste: "Tio signifas, ke 3 el niaj 4 laborantoj opinias, ke pluvos."

Maltrafa respondo
Knabo A: "Chu via hundo havas lincencilon?"
Knabo B: "Ne. Ghi estas tro malgranda por veturigi auton."

Rato ne atendas katon
Sinjoro: "Ho, sinjorino, pardonon, mi tretmortigis vian katon pro neatento. Mi tuj iros havigi al vi novan, chu bone?"

Sinjorino: "Rapidu do, mi vidas raton en mia kuirejo."

Mi ne auskultas
Filineto estis lenganta libron kaj la patrino demandis: "Mia kara, kion vi legas?" "Mi ne scias." "Vi ne scias? Sed vi laute legas, do kial vi ne scias?" "Jes, mi laute legas, sed mi ne auskultas!"

Kiu estas pli utila
Jack: La luno estas pli utila ol la suno.
Jose: La suno pli.
Jack: En nokto la luno lumas kaj la homoj shatas tion. Sed en tago la lumo estas sufiche intensa, ke oni chion povas vidi. Do por kio taugas la suno!

Naskigho en tuto
A: Mi naskighis en la shtato Kentucky.
B: Kiu parto?
A: Mia tuta korpo naskighis en Kentucky.

Poligloto
Brita turisto venis al Francio kaj vidis anoncon sur la pordo de hotelo: "Chi tie chiuj lingvoj estas taugaj".

Li alparolis la direktoron de la hotelo en la angla, germana kaj rusa lingvoj, sed la direktoro nenion diris. Post longa tempo la gasto ankorau ne povis enloghighi. Fine li demandis lin en la franca lingvo: "Kiu che vi estas poligloto?" Kaj la direktoro respondis: "La gastoj."

Prefero de drinkemulo
Drinkemulo havis botelon kun viskio en posta posho. Li iris sur strato kaj estis faligita de auto. Li levighis, palpis la poshon kaj sentis likvajhon. "Ho ve," li diris kun bedauro. "Mi preferas, ke tio estas sango."

Spritajho pro pluvo
En pluvo sinjorino eniris en kafejon kaj demandis kelneron: "Hierau mi prenis kafon chi tie kaj eble postlasis ombrelon." "Kia ghi estas, sinjorino?" "Tio ne gravas, ajnan mi bezonas."

Puno lau vestoj
Germano interesighis pri monpuno por malobservo de trafika disciplino kaj intence parkis auton en maldeca loko. Pro tio li ricevis 3 informilojn pri monpuno. Li sin vestis bone kaj iris al jughisto kun informilo. Li estis monpunita je 3 markoj. Li refoje iris al la jughisto en vestoj de almozulo kaj estis monpunita je 2 markoj. Poste li sendis sian belan edzinon al la jughisto kaj shi estis monpunita je 1 marko.

Mondonaco
Knabino monkolektanta por kristana eklezio diris al maljuna sinjoro: "Bonvolu fari mondonacon por dio!" Jhetante rigardon al shi, la sinjoro diris malhaste: "Kredeble mi vidos dion pli frue ol vi, do mi mem donu monon al li!"

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688