Brita ghentlemano kaj franca sinjorino
veturis en sama kupeo. Shi volis tenti lin kaj demetis vestojn
kaj kushighis. Sed shi plendis kontrau malvarmo kaj la ghentlemano
donis sian litkovrilon al shi. Sed shi daure plendis kontrau malvarmo.
"Do kiel mi povos helpi vin plu?" demandis la embarasita
brito. "Kiam mi estis juna, mia patrino chiam varmigis min
per sia korpo," diris la francino. "Pardonon, ke nun
mi ne povas venigi vian patrinon veturante en trajno en noktomezo,"
respondis la brito.
Kies patro?
Tio okazis, kiam miaj infanoj ankorau estis malgrandaj.
Foje sonoris telefono. Mia unua filino prenis la audilon kaj salutis:
"Hej, pachjo", kaj tuj poste rakontis al tiu pri sia
tago. Poste shi transdonis la audilon al la gefratoj, kaj tiuj
ripetis la rakonton, char ili jam kutimis tiamaniere respondi
al sia patro. Estis mia vico kaj mi diris: "Hej, mia kara."
"Ho, mia dio," tiu diris en la telefono: "Mi
telefonas al vi nur por informi vin, ke ni jam havas la murpaperon,
kiun vi mendis."
Fanfarono
Du homoj de malsamaj landoj estis fanfaronantaj. Unu
el ili diris: "Pontoj en nia lando estas tiel altaj, ke
oni falas dek minutojn de sur ponto ghis akvo." Kaj la alia
diris: "Tio estas nenio. Se oni saltos de sur ponto en nia
lando, li jam mortos de malsato antau ol atingi la akvon."
Kiel atingi policejon
"Bonvolu diri al mi, kiel mi povas atingi la policejon."
"Iru en la vendejon de viando kaj prenu kelke da bifstekoj,
kaj post 10 minutoj vi jam estos en la policejo."
Hundo de drinkemulo
"Kial via hundo iras tangante?"
"Ho kompatinda etulo! Kiam mia edzo revenas de drinkejo,
ghi chiam sekvas lin kaj ellernis la irmanieron."
Troa rapideco
Policano:
Chi tie la rapideco de auto ne devas superi 50 km. hore. Sed via
auto jam superis la limigon. Bonvolu skribi viajn nomon kaj adreson.
Shoforo:
Sed mi veturis malpli ol 1 horon!
Kiajn pladojn preparu?
Mastrino diris al la servistino: "Vespere venos gastoj,
kaj vi pretigu eksteordinarajn pladojn." Kaj la servistino
demandis: "Jes, sinjorino. Sed kion vi preferos, chu viaj
gastoj venos refoje au ne plu post la mangho?"
Tro multe fuminta elefanto
En magazeno kliento diris al la mastro: "Mi supozas, ke
chi tiu piano ne estas nova. Vidu, jam flavighis la klavoj."
"Ho mi jhuras, ke tio estas neebla," eksplikis la
mastro, "certe la elefanto tro multe fumis!"
Kiu estas pli malsagha?
Onklo Johano gastis kelke da tagoj kaj che la adiauo li elprenis
100 shilingojn kaj diris al nevo Tom: "Prenu ghin kiel poshmonon.
Ne perdu ghin, alie vi senkauze donacos ghin al aliaj."
En dankemo Tom diris: "Jes, mi scias. Nur malsaghulo senkauze
donacas monon al aliaj." La onklo pensis momenton kaj diris:
"Vi diris prave, shajne vi ne devas akcepti la monon."
Biero? Medikamento?
Maljunulino unuafoje trinkis bieron kaj miris post unua engluto.
"Strange," shi grumblis, "la gusto estas tute
sama al tiu de la medikamento, kiun mia edzo prenis dum la pasintaj
20 jaroj."
Embaraso pri kravato
Homo irinta duontagon en sablejo suferis de soifego. Kiam li estis
baldau elironta el la sablejo, iu ofertis al li kravaton. "Ech
chemizon mi volas forshiri, do kial mi bezonas kravaton?"
Foriris la ofertisto.
La kompatinda vojaghanto trovis drinkejon en malgranda urbo
che la rando de la sablejo. Kiam li estis sin pafonta enen, lin
baris kelnero che la pordo: "Pardonon, sinjoro. Estas malpermesite
eniri sen kravato."
Malsekretigo
Junulo brave batalis kun rabanto. Sed li estis venkita kaj la
rabanto trovis en lia posho nur du dolarojn kaj 70 cendojn. "Chu
vi riskas la vivon nur pro tiom da mono?" mire demandis
la rabanto. "Ve," diris la junulo, "se mi scius,
ke vi bezonas nur tiom da mono, mi certe volonte donacus al vi.
Sed mi pensis, ke vi volis rabi la 3000 dolarojn en miaj shuoj."
Shanghi edzinon anstatau mantelon
En butiko de modaj vestoj en Parizo iu diris al la vendisto: "Mi
volas shanghi la mantelon, kiun mi achetis hierau en via butiko,
char mia edzino ne shatas ghin."
"Sed sciu, ghi ja estas la plej moda. Se vi ne kolerighos,
mi konsilus al vi shanghi la edzinon."
Admono
Jughisto: Chu vi penis por bari al li antau ol li batis vin?
Akuzanto: Jes. Mi admonis lin per diversaj plej malicaj kaj ofendaj
vortoj, sed li ankorau pugnis min.
Kiu estas dio?
En frenezulejo malsanulo kriis al kuracisto: "Mi estas regho,
kaj vi chiuj devas obei min!" La kuracisto sulkigis la frunton:
"Kiu diris tion al li?" "Dio diris!" Je
tio alia malsanulo elpashis: "Tion mi ne diris!"
Kuracejo de dorlotajhoj
Sinjorino telefonis al kuracejo de dorlotajhoj: "Kiel fartas
mia infano?"
Kaj la veterinaro respondis: "Pardonon, chi tie estas
kuracejo de dorlotajhoj."
"Chu vi opinias, ke mi ne scias tion?" diris la
sinjorino.
"Do, sinjorino, bonvolu diri al mi, chu estas kato au
hundo?"
"Mi estas via patrino!"
Deziro de la edzino
Edzino de Johano diris al sia edzo: "Vidu. Nia najbaro s-ro
Tom chiam kisas sian edzinon, kiam li foriras kaj revenas. Chu
vi ne volus imiti lin?"
"Sed mi ne multe konas shin," diris Johano.
Veto
Johano vetis je 2000 dolaroj kun Mihhaelo, ke li povos inviti
Madonna danci kune kun li, kaj li gajnis. Poste li vetis, ke li
povos vespermanghi kune kun Clinton, kaj li refoje gajnis. Fine
li vetis, ke li povos cheesti tre gravan meson kune kun la Papo.
En la meso Johano staris tuj apud la Papo kaj vidis de malporksime,
ke iu apud Mihhaelo flustris che lia orelo, kaj Mihhaelo falis
svene.
Poste Mihhaelo klarigis al Johano: "Mi ne miris, ke vi
dancis kune kun Madonna kaj vespermanghis kune kun Clinton, sed
kiam vi aperis kune kun la Papo, kaj mia apudstaranto faris al
mi demandon kaj mi falis de sveno. Li demandis min, kiu estas
la homo apud Johano."
Multekosta konsultigho
Sur la tablo de advokato staras tabulo kun skribo: "100
dolarojn pro unu demando".
Venis sinjorino. Shi miregis legante la skribon kaj demandis:
"Chu vi vere pagigas 100 dolarojn por chiu demando?"
"Jes. Nun bonvolu fari vian duan demandon."
|