Monero estas for
(Eta magiajho)
Prezentado: Ludanto tenas moneron en la dekstra
mano, montras ghin al spektantoj, pugnigas la manon kaj denove
etendas la fingrojn. Jen oni trovas, ke la monero jam malaperas.
Metodo: Volvi travideblan glupaperon chirkau la pinton
de la meza fingro (talki la paperon che la hauto de la supra parto
de la fingro kaj tiel forigi ghian gluecon por garantii sukceson
de prezentado). Kiam la ludanto pugnigas la manon, li algluas
la moneron al la papero che la mezfingra ungo. Kaj kiam li disvolvas
la manplaton, la monero estas che la dorsa flanko de la fingro
kaj la spektantoj ne povas ghin vidi.
|