Testo de inteligenteco
Nombru 1
Nombru, kiom da trianguloj, romboj kaj trapezoj trovighas
en la bildo.
Mirinda solvo 1
Antau tre longe vivis regho, kiu donis al sia kortegano malfacile
plenumeblan taskon. Li diris al la kortegano: "Morgau pelu
2 mil shafojn al bazaro kaj vendu ilin. Vespere donu al mi la
monon kaj chiujn shafojn komplete."
La kortegano ne kuraghis malobei la ordonon de la regho, sed
li vere ne sciis kion fari. Reveninte hejmen, li povis nek dormi
nek sidi. Lia tre sagha filino elpensis mirindan solvon por la
patro.
Vespere de la sekva tago, la kortegano donis al la regho la monon
kaj 2 mil shafojn. Kaj la regho povis diri nenion.
Divenu, kian mirindan solvon la knabino elpensis.
[Solvoj]
|