Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Humurajhoj inter edzo kaj edzino
◊ "Kion vi preferas, se via edzino urghos vin serchi ion novan
   ekstere?"
   "Novedzinon."

◊ "Chu via edzo amas vin?"
   "Certe, pro tio li ech ne volas labori."

◊ "Chu via edzino oponas, ke vi fumas hejme?"
   "Shi oponas, ke mi fumas kie ajn. Shi diris, ke multe pli pagas du
    fumantoj ol unu."

◊ "Chiufoje, kiam mia edzino kverelis kun mi, shi farighis historiisto."
   "Chu histeriulo?"
   "Ho, shi preterlasis neniun bagatelon por malkashi mian historion."

◊ "Mi estas diskreta. Chiufoje, kiam mi kverelis kun mia edzino, mi
    ordonis al la gefiloj promeni ekstere."
   "Ja ne estas senkauze, ke ili estas sanaj."

◊ "Doktoro, mia edzo ofte deliras."
   "Ne gravas. Mi preskribu por li."
   "Tio estas ne bezonata. Ni interparolas ghuste tiam."

◊ "Mi deziras edzinon, kiu kapablas prepari manghajhojn, lavi
    vestojn, bonordigi hejmon, ne fumas, nek koleras."
   "Serchu do shin en tombejo."

 

Promeso kaj delirajho

Maljuna milionulo malsanighis. En la lito li diris al kuracisto: "Doktoro, se vi resanigos min, mi donacos 500 mil usonajn dolarojn al via nova hospitalo." La kuracisto ekghojis kaj bone kuracis lin. La maljunulo resanighis post kelkaj monatoj. La kuracisto diris al li: "Mi estas ghoja, ke vi resanighis. Mi volas mencii vian promeson pri mondonaco por nia hospitalo." La maljunulo estis mirigita de tio kaj demandis: "Chu mi promesis tion?" "Sendube. Vi diris tion al mi." "Pardonon, doktoro. Tiam mi febris kaj deliris."

 

Golfo

Maljuna kaj energiplena golfisto iris al sorchisto kaj demandis lin, chu sur la chielo estas golfejo au ne. Tiu respondis, ke li faros enketon kaj poste respondos al li.

En la sekvanta tago refoje venis la maljunulo. La sorchisto diris: "Mi ricevis informojn kaj ghojan kaj malghojan."

"Do diru al mi antau chio la ghojan."

"Sur la chielo estas vasta golfejo, kaj sur la ludkampo estas verda gazono kaj bonegaj ekipajhoj."

"Nun bonvolu la malghojan."

"Je la 10-a horo antautagmeze de la sekvanta dimancho estas via vico por ludi golfon."

 

Mirinda demando

Oni demandis: "Kiamaniere mi vivos 100 jarojn?"
"Unue, ne drinku."
"Mi neniam drinkis."
"Due, ne venu al belaj virinoj."
"Mi neniom plachis al virinoj."
"Trie, manghu malpli da viando."
"Mi estas vegetarano."
"Do, pro kio vi volas vivi tiom longe?"

 

Kauzo de malsano

Nova direktoro de frenezulejo demandis frenezulon: "Pro kio vi enhospitalighis?"

"Mi edzighis al vidvino, kiu havas adoleskan filinon, sed mia patro prenis la filinon kiel sian edzinon. Tial mia edzino farighis bopatrino de sia bopatro kaj shia filino -- mia duonfilino kaj duonpatrino. La duonpatrino naskis filon, kiu estas mia frato kaj nepo de mia edzino. Ankau mi havas filon, kiu estas bofrato de sia avo. Jen pro tio mi venis chi tien. Mi sentas, ke chi tie estas pli kviete ol hejme."

 

Li ne povas legi

Aro da junaj homoj drinkis en hotelo kaj ghoje kriis. Servisto diris al ili: "Ne kriu tiel laute! Via najbaro diris, ke li ne povas legi." "Diru do al li, ke li devas senti honton. Mi ja komencis legi en la agho de 5 jaroj."

 

Konforme al malsamaj homoj

Viro interesighis pri monpuno pro malobservo de la trafikaj reguloj kaj intence haltigis sian automobilon en la loko, kie estas malpermesite haltigi veturilon. Li ricevis 3 tribunalajn alvokojn. En bona vesto li iris al jughisto kaj tiu punis lin je 3 markoj. En la dua fojo en chifona vesto li iris al la jughisto, kiu punis lin je 2 markoj, kaj en la lasta fojo anstatau li iris al la jughisto lia bela edzino kaj la jughisto punis shin je nur unu marko.

 

Superflua konsilo

Viro transnaghis la Anglan Markolon. Kiam li atingis la bordon, multaj chirkauis lin por aplaudo. Alia homo iris al li kaj nekompreneme demandis: "Chu vi ne scias, ke chi tie veturas pasaghershipoj?"

 

Vira konduto

En restoracio shoforo petis manghajhojn kaj trinkajhon kaj sidighis che tablo. Venis tri junaj homoj motorcikle. Ili hastis en la restoracion. Unu prirabis la shoforon je pano, alia forprenis lian kafon kaj la tria formanghis lian kukon. La shoforo nenion diris. Li pagis monon al kelnerino kaj foriris.

La tri junuloj diris al la kelnerino: "Vershajne li ne estas bona viro." La kelnerino respondis: "Lau mi vershajne li ankau ne estas bona shoforo. Li detruis la tri motorciklojn. Rigardu do!"

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688