Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Erare paroli
Stevardino demandis paron da junaj geedzoj, chu ilia bebo bezonas matenmanghon. La edzo respondis: "Ne, ghi ne bezonas. Ghi trinkas homan lakton." Por montri sian helpemon, la stevardino diris: "Se ghi volas, do informu min." La edzo stuporighis kaj tuj sekve eksplodis de ridego. La stevardino sentis sian eraron kaj rughighis shia tuta vizagho.

 

Malrapide

Kiam mi servis en chefstabejo de marinfanterio, mi auskultis prelegon pri fusilo M-14. La preleganto konigis ghian funkcion kaj diris: "Ghi pafas kuglojn je rapideco de 2300 futoj chiusekunde." "Sinjoro," novico levis la manon kaj diris: "Shajne malrapide." "Ho, mia infano," la preleganto diris: "En nia marinfanterio neniu kuras pli rapide ol ghi."

 

Malfacile

Kiam mi laboris en restoracio, mi servis chefe al turistoj, kiuj vojaghis al antikva batalkampo. Vespere, paro da geedzoj endomighis por vespermangho, kaj mi demandis: "Kiel iris la vojagho?" "Bonege," respondis la viro, "tamen la batalo certe iris malfacile inter tiel multe da monumentoj."

 

Marshalo demandis min

Dum la Unua Mondmilito Petro estis shoforo de marshalo. Lia amiko ofte demandis lin: "Kiam finighos la milito lau la marshalo?"

Foje Petro anoncis: "La marshalo diris al mi."

Chiuj silentighis.

"Lia marshala moshto diris: Petro, kiam finighos la milito lau vi?"

 

Vi eraris

Sur benko de parko sidis juna kaj bela sinjorino William kun aminda bebo en la sino. Mezagha viro iris al shi kaj admiris: "Ho, aminda knabineto!" Li tenis la delikatan maneton kaj daurigis: "Ho, blanka, delikata, tute simila al tiu de charma nobelino." La bela sinjorino tiris la bebon pli proksimen al si kaj flegme diris: "Vi eraris. Ghi ne estas knabino kaj plie vi tenis mian manon."

 

Kliento

Kliento kolere kuris en tajlorejon kaj riprochis, montrante la veston fasonitan por li: "Mi staris che vojkrucigho kaj oscedis, dume du homoj enshovis leterojn en mian bushon."

 

Je kiu frekvenca kanalo?

"Vi tute absorbighis en televido kaj ne rimarkis, ke la krano difektighis. La tuta hejmo superakvighis," diris la edzino.

"Kio? Je kiu frekvenca kanalo?" demandis la edzo.

 

Alarmo

Nokte dejhoranta policano Robert ricevis telefonvokon. La telefonanto diris, ke post kiam li eliris el noktoklubo en la kvartalo n-ro 13, li rimarkis, ke shtelighis la direktilo, bremso kaj akcelilo de lia automobilo. Robert decidis tuj direkti sin al la loko. Tamen ghuste en la momento, kiam li estis preta ekiri, la telefono sonis denove. En la audilo li audis: "Pardonon. Vi ne bezonas veturi chi tien. Mi drinkis troe kaj jhus mi vekighis pro malvarma vento kaj trovis, ke mi sidis sur la dua vico en la automobilo.

 

Pento

Viro vizitis pastron kaj diris:"Kara mia pastro, mi volas fari penton al vi."

"Diru do, mia infano. Kun pastra koro mi auskultas vian penton."

"En la milito mi iam shirmis homon, persekutatan de nazioj."

"Tio estas bona afero, sed ne krimo," diris la pastro.

"Sed mi kashis lin en mia kelo kaj postulis de li chiutage 1.5 mil frankojn. Kaj¡­chu vi komprenas? Nun mi bedauras, char mi ne konigis al li, ke la milito jam antaulonge finighis."

 

Malfacila afero

Akuzito promesis al la advokato: "Se vi sukcesos defendi min, ke mi estos kondamnita al mallibereco nur duonjara, vi ricevos grandan monsumon."

La deziro de la akuzito realighis. La advokato akceptis lian monon kaj diris:

"Tio ja estas malfacila afero, char la jughisto volis liberigi vin kiel senkulpulon."

 

Daurema

Che la ora jubileo de la geedzigho de miaj gepatroj, mia patro kun ghojo rememoris sian amaferon.

"Tiam mi estis malricha," li diris al mi. "Kaj plie, mi devis fari elekton: shanghi la automobilan pneumatikon au elspezi tiun sumon por la geedzigho." Li haltis por momento kaj daurigis: "Nun mi devas konfesi, ke mia elspezo estis ghusta, char neniu pneumetiko dauros 50 jarojn."

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688