Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Komandanto
Gerilano rakontas al geknaboj pri batalo. Li demandis 12-jaran knabon: "Se vi estus komandanto de gerila tachmento, kion via tachmento devus fari por ke la malamikoj ne uzu fervojon?" La knabo starighis kaj laute respondis: "Tuj okupu la biletejon kaj ekstermu chiujn biletojn!"

 

Forta azeno

Aragon rajdis sur sia amata azeno al urbo. Survoje lia amiko renkontis lin kaj petis lin sidighi en sian automobilon kaj sekvigis la azenon post la automobilo. Komence la automobilo kuris 30 km hore kaj poste 60 km hore. La amiko maltrankvilighis: "Mi timas, ke la azeno ne eltenos tion, char ghia lango elshovighis." "Kien?" "Maldekstren." "Rigardu, ghi preterkuros nin."

 

Por nuligi trafikajn akcidentojn

Edzino interese legis en jhurnalo: "Char pli kaj pli multe da virinoj preferas mallongajn jupojn kaj laborkostumon, tial duonighis la trafikaj akcidentoj." Tiam la edzo, kiu absorbighis en televido, demandis: "Kial oni ne nuligos la trafikajn akcidentojn?"

 

Kuragho kaj singardemo

Post vespermangho Tom kaj lia edzino interparolis sidante en sofo. "Mia kara. Kio estas la diferenco inter kuragho kaj singardo?" demandis la edzino. Tom pensis momenton kaj diris: "Mi tion klarigu al vi per ekzemplo. Oni prenas manghajhon en restoracio, sed ne donas trinkmonon. Tio estas kuragho." "Jes, mi komprenas. Kio do estas singardemo?" "Se oni prenos alian restoracion por fari la samon en la sekvanta tago, tio estas singardo."

 

Respondo al ordono de la edzo

Du oficistoj babilis en kabineto. Unu diris al la alia: "Hierau mi kverelis kun la edzino. Fine mi ordonis al shi genuighi por peti mian pardonon." "Kion do shi diris?" "Shi ordonis al mi elrampi el sub la lito."

 

Pro telefono

Oni trovis, ke la oreloj de Ma Wen estas plene bandaghitaj. Oni do demandis, kio okazis al li. "Hierau vespere, kiam mi ghuis televidan programon, mia edzino gladis veston apud mi. En shia foresto eksonoris telefono. Rigardante la televidon, mi levis la varmegan gladilon anstatau audilo kaj¡­" "Kio okazis che la alia orelo?" kun scivolemo demandis lia kolego. "Mi ne atendis, ke kiam mi demetis la audilon, ghi sonadis denove."

 

Li deziras pli

John revenis hejmen de lernejo kun shvelighintaj okulkavoj. La patrino demandis pri tio. Li respondis: "Mi ricevis tion pro batalo kun Bill." La patrino diris: "Morgau donu al li pecon da torto kaj petu de li pardonon." En la sekvanta tago John revenis kun pli shvelighintaj okulkavoj. "Ho, mia dio! Kiu faris tion?" "Bill. Li deziras pli da torto."

 

Parlamentano

Tri kirurgoj fanfaronis chiu pri sia perfekta medicina arto. La unua diris: "Mi rekunigis rompitan brakon. Nun li estas unu el la plej eminentaj basbalistoj en nia lando." La alia diris: "Tio estas ne grava. Mi rekunigis frakturitan gambon kaj nun li estas unu el la plej eminentaj kuristoj en la mondo." La lasta diris: "Mi ja rehavigis rideton al malsaghulo kaj nun li estas parlamentano."

 

Altefika kosmetiko

Virino demandis mezaghan mastron de butiko, montrante kosmetikon sur vendotablo. "Kiun efikon ghi havas?" La mastro venigis junan vendistinon kaj diris: "Panjo, montru al shi vian hauton!"

 

Hazardludo

Kvar sinjoroj volis hazardludon. Antau komenco de la ludo ili diris al John: "Eldomighu kaj rigardu, chu estas policanoj ekstere?" John revenis post 10 minutoj anhele: "Tie ne estas policano, tial mi venigis unu el la policejo."

 

Toreisto

Toreisto drinkadis. Oni admonis, ke li ne tro drinku. Tamen por fanfaronado li drinkis ghis plena ebriigho. Post tio li hastis al ludkampo de toreado. Tie kushis tauro. La toreisto tuj kaptis ghiajn kornojn kaj intense luktis kun ghi. Fine la tauro forkuris. La toreisto diris: "Mi ja drinkis iom multe. Se ne, mi fortirus la junulon de biciklo."

 

Inteligenta mashino

John atendis aviadilon en atendejo. Li enuighis de la longa atendado kaj staris sur korpopesa mashino. Sur la ekrano tuj aperis la vortoj: "Vi estas John. Via korpopezo estas 87 kg. Vi volas flugi al Nov-Jorko." John ekmiris de tio kaj surmetis sunokulvitrojn kaj denove staris sur la mashino. Sur la ekrano aperis denove la samaj vortoj. John stoporighis kaj direktis sin al tualetejo kaj forrazis siajn vangharojn, shanghis vestojn kaj staris denove sur la mashino. Sur la ekrano aperis jenaj vortoj: "Vi estas John. Via korpopezo estas 87 kg. Via aviadilo jam forflugis antau 20 minutoj."

 

Kuracisto

◊ "Mi volas diri al vi malkashe, ke via malsano estas vere kaprompa por ni. Sed ne gravas. Ni certighos pri tio, kiam ni dissekcos vian kadavron," diris kuracisto al maljuna pacientino.

◊ En kuracejon venis avino kaj nepino.

"Demetu vian veston," la kuracisto diris al la juna nepino. "Ho, ne, doktoro," respondis la maljunulino anstatau shia bela nepino, "la malsanulino estas mi." "Chu, vere? Do montru vian langon," diris la kuracisto al la maljuna pacientino.

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688