Divenu kaj respondu
1. Kio estas uzebla nur post sia rompigho?
2. Kio estas frakasebla sen atako?
3. Kio estas tio, kio apartenas al vi, tamen estas
multe pli ofte uzata de aliaj ol vi mem?
4. Kio povas iri tage kaj nokte sen piedoj?
5. Kio povas atingi per unu piedo chiun angulon
de la domo?
6. Kio restas ankorau che angulo post vojagho tra
la mondo?
7. Kiu besto kushas, staras kaj iras chiam en sida
pozo?
8. Kiu besto sidas, staras kaj iras chiam en kusha
pozo?
[Solvoj]
|