|
Humurajhoj
|
Blanka muro
Apud vojo estis domo, kies mastro neghe kalkis la muron. Por
atentigi, ke oni ne malpurigu la muron, li skribis sur ghi: "Estas
malpermesite skribi chi tie!"
Karbovendisto preterpasanta la domon ripozis sub la muro. Leginte
la skribajhon, li skribis per karbo sur la muro: "Do kial
vi skribis?"
La mastro kolerighis vidinte la skribajhon kaj refoje skribis
sur la muro: "Tio estas mia muro!"
La karbovendisto refoje preterpasas la domon kaj vidis la novan
skribajhon. Li reskribis sur la muro: "Se vi skribas, ankau
ni skribu!"
|
Kvinpasha serpento
|
Patro kaj filo ekskursis. La patro diris al la filo: "Ni
estu atentaj. Tie estas tre venena 'kvinpasha serpento', ke mordito
tuj mortos antau ol fini kvin pashojn."
"Nenio grava. Se mordite, mi faros nur 4 pashojn."
"Ho, kiel sagha infano! Sed tio estas tre danghera, char
tiam la distanco ghis morto estas nur unu pasho."
"Do kion fari?" demandis la filo.
"Prefere neniun pashon faru."
|
Plipezigo
|
Iu venis al poshtejo por sendi leteron. Post peso la poshtisto
diris al li: "La letero superis la pezkategorion. Bonvolu
aldoni plian poshtmarkon."
"Chu tio ne pli pezigos la leteron?" mire diris la
kliento.
|
Mi ne estas kibico
|
Iu urghis informi sian amikon pri brulego en lia hejmo. Vidante
la amikon ludanta shakon, li silente atendis apude. Kiam oni finis
la shakludon, li diris al sia amiko, ke brulego okazis en lia
hejmo. La amiko eksaltis de kolero: "Kial vi ne diris pli
frue?" Kaj tiu respondis kviete: "Ho, chu vi ne vidas
la atentigon sur la shaktabulo 'Ne estu kibico'?"
|
Malobea filo
|
La patro instigis la filon shteli. Kiam la filo shtelis televidilon
kaj pretis elshtelighi, li estis kaptita. Oni riprochis la patron:
"Kiel vi edukas vian filon? Li shtelis televidilon!"
La patro ekskuzis: "Mia filo ne auskultas min. Mi multfoje
atentigis lin, ke li shtelu ne elektrajn aparatojn kaj vestojn,
sed nur orajhojn kaj monon. Sed li ne auskultas min!"
|
Kio estas maldiligenteco
|
Instruisto taskis la lernantojn per verkado de artikolo kun la
titolo "Kio estas maldiligenteco". Post la leciono li
malfermis kajeron de iu lernanto kaj vidis, ke la unua pagho estas
blanka, kaj ankau la dua estas tia. Kiam li malfermis la trian
paghon, li legis skribon: "Jen estas maldiligenteco!"
|
Shparo
|
En historia leciono instruisto diris al la lernantoj, ke homo
evoluis de simio. Li diris ankau, ke la homaro pasigis longegan
tempon de iro per kvar membroj al tiu per du piedoj. Poste li
demandis la lernantojn: "Kio estas la plej granda bono, ke
la homoj iras per du piedoj?" Iu el la lernantoj respondis:
"Tio shparigas paron da shuoj."
|
Rikolto
|
Post geografia leciono instruisto demandis unu el la lernantoj:
"Kion vi rikoltis en tiu leciono?" Kaj la lernanto respondis:
"La plej granda rikolto estas tio, ke mi eksciis, ke vi estas
pli sagha ol mia patro." "Kio?" "Mia patro
scias nur post drinkado, ke la tero turnighas, sed vi scias tion
sen drinki."
|
Patro-advokato
|
Instruisto: Mi intencas viziti vian patron, char vi ofte fughis
de lecionoj lastatempe.
Lernanto: Neniam iru al li, mi petas.
Instruisto: Kial?
Lernanto: Mia patro estas advokato kaj pagigas la vizitantojn
lauhore.
|
Akravidaj gepatroj
|
La instruisto admonis la lernantojn al respekto al la gepatroj.
Li diris al la lernantoj, ke reveninte hejmen ili devas saluti
la gepatrojn per demandoj, ekzemple, "chu via laboro estas
glata", "chu vi estas lacaj de laboro", ktp.
En la sekvanta tago la instruisto demandis la lernantoj pri la
reakcio de la gepatroj, kaj unu el la lernantoj diris: "Miaj
gepatroj tuj demandis: 'Diru, kiom da mono vi deziras?' "
Kaj la dua diris: "Miaj gepatroj demandis min: 'Chu hodiau
vi ricevis la karton de poentoj?' "
|
|
|