|
Humurajhoj |
Chi tie ne estas 300 taeloj
da arghento Fosanta homo trovis argilan vazon. Li malfermis ghin kaj trovis,
ke ghi estas plena de arghento. Kaj krome che la supro de la arghento estas slipo
kun skribo "300 taeloj da arghento". Li estis mirigita de la richajho
kaj tuj enterigis la vazon intencante porti ghin hejmen post vesperigho. Sed li
timis, ke aliaj shtelos ghin, kaj starigis lignan tabulon kun skribo "Chi
tie ne estas 300 taeloj da arghento". Li revenis hejmen kaj lia najbaro
A Er vidis la tabulon. Li elfosis la vazon kaj portis ghin hejmen. Li timis, ke
oni suspektos lin, kaj aldonis skribon sur la tabulo: "Najbara A Er ne shtelis
la arghenton". | Nordo
estas supre | Xiao
Ming vizitis Taishan-monton kune kun la patro. Kiam ili venis al la montosupro,
la patro demandis Xiao Ming, kie estas nordo. Kaj Xiao Ming diris, ke nordo estas
supre. La patro veis: "Ve, kiel vin instruas via geografia instruisto!" Xiao
Ming senkulpigis sin: "Tion mi audis de la instruisto. En leciono li diris
montrante mapon, ke supre estas nordo, malsupre - sudo, maldekstre - okcidento
kaj dekstre - oriento. Do, sendube supre estas nordo." |
Sencerbulo |
Sencerbulo nenion faris tra la tuta tago.
Foje li sentis sin malbone kaj pensis, ke li mortos. Li demandis najbaron: "Mi
ne timas morton. Sed mi bedauras, ke mi ne povos scii, chu oni povos ghui la nunan
felichon post la morto." La najbaro diris: "Certe vi povos!" Miris
la secerbulo: "Kiel vi scias?" Kaj la najbaro respondis trankvile: "Oni
certe revenos, se ili ne trovos ghuon post la morto. Sed neniu mortinto revenas,
tio pruvas, ke li estas felicha." | Koko |
Studento de filozofio diplomighis
kaj revenis hejmen. La patro regalis lin per vino kaj koko. Che la mangho la patro
demandis la filon, kion li lernis en la lernejo, kaj la filo respondis, ke li
lernis filozofion. "Kial vi lernis filozofion?" demandis la patro. Kaj
la filo diris: "Lerninte filozofion, mi analizas aferon ne en maniero de
ordinaruloj. Mi ekzemplu per la koko. Por ordinaruloj chi tiu koko estas nur konkreta
koko, sed por mi, chi tie estas du kokoj: unu konkreta, kaj la alia - abstrakta." La
patro komprenis: "Do mi manghu la konkretan, kaj vi la abstraktan." |
Rekompenco |
Junulo ellernis che amiko buchadon kaj lia patrino
malaprobis. Shi diris al la filo: "Oni ne devas buchi vivajhon. Se vi buchos
porkon, vi farighos porko en la venonta vivo; se vi buchos bovon, vi farighos
bovo; se vi..." La filo diris al la patrino: "Do mi devus buchi homon!"
La patrino ektimis kaj diris: "Jam sufiche terure buchi porkon, kaj vi volas
buchi homon!" Kaj la filo diris: "Char lau via diro mi farighos homo
en la venonta vivo, nur se mi mortigos homon!" | Fizika
ekzameno | Foje en fizika
ekzameno Xiao Wang rapide plenumis la respondon al la demando, kiam la aliaj kamaradoj
ankorau estis en cerbumado. La demando estas: "Kial oni unue vidas fulmon
kaj poste audas tondron." La respondo de Xiao Wang estas: "Char la okuloj
antauas al la oreloj." | Okuloj
de la patrino | Virino shtelis
shafon kaj kashis ghin sub sia lito. La filo demandis: "Kies shafo ghi estas?
Kial ghi kashighas sub nia lito? Ni elpelu ghin." La patrino svingadis manon
al li por silentigi lin. Tiam la perdinto de la shafo skoldis sur strato:
"Kiu damninda shtelis mian shafon?" La filo hontighis. La patrino
timis, ke la filo malsekretigos kaj volis atentigi lin, sed anstatau paroli shi
povis paroli nur jheti rigardon al la filo. Vidante la okulojn de la patrino,
la filo diris al la najbaro: "Onjo, vidu la okulojn de mia patrino, ili estas
tiom similaj al tiuj de la shafo sub nia lito." | Kien
iris la shvito? | Dikega
richulo ripozis en salono kaj senchese shvitis. Li ordonis al servisto ventumi
lin. La servisto svingadis grandan ventumilon kaj la richulo sentis komforton.
Li palpis sian korpon kaj miris: "Strange, kien iris mia shvito?" La
servisto diris montrante grandajn shvitgutojn sur sia vizagho: "Sinjoro,
via shvito iris sur mian vizaghon!" | Pentri
tigron | Estis guberniestro,
kiu shatis shajnigi sin klera. Li ne kapablis pentri, sed li chiam shatis knari
sur papero. Foje li pentris tigron kaj pendigis ghin sur la muro. Memkontenta,
li rigardis sian pentrajhon. Tiam alvenis servisto kaj la guberniestro demandis
lin: "Rigardu, kion mi pentris?" La servisto trovis, ke la tigro similas
al kato. Sed li estis flatema kaj senchese laudis: "Bone, bonege. Ghi estas
viva tigro!" La guberniestro ghojegis kaj donacis al li 10 taelojn da arghento.
En la sekvanta tago la guberniestro demandis alian serviston, kaj la honesta
servisto diris, ke lia moshto pentris katon. La guberniestro koleregis kaj la
servisto diris en timo: "Ho via sinjora moshto, mi diris la veron!"
"Kio? Vi audacas diri, ke mi pentris ne tigron, sed katon. Kian punon vi
meritas? Jes, batu lin 40 fojojn!" En la tria tago la guberniestro
demandis la trian serviston pri la pentrajho. La servisto diris post hezito: "Mi
ne kuraghas diri, mi havas timon, via sinjora mosho." La guberniestro demandis:
"Kion vi timas?" "Mi timas vian sinjoran moshton." "Do
kion mi timas?" "Via sinjora moshto timas la imperiestron." "Kion
timas la imperiestro?" "Li timas la chielon." "Kion timas
la chielo?" "Nubon." "Kion la nubo timas?" "Venton."
"Do kion la vento timas?" "Muron." "Kion la muro timas?"
"Raton." "Kion la rato timas?" "Krom via pentrajho, la
rato nenion timas." La guberniestro preskau stuporighis de kolero. |
|
|