|
Humurajhoj |
Shanghebla staturo de filino
La patrino volis iri al koncerto kune kun la filino. Antau eliro shi metis
en sian mansakon paron da altkalkanumaj shuoj. La filino miris kaj la patrino
klarigis al shi: "Infano malpli alta ol 1 metro ne estas permesata eniri
en teatron, sed en tiu paro da shuoj vi superos 1 metron." "Do mi nun
portu ilin sur mi." "Ne," la patrino diris, "sed tiam vi altos
pli ol 1 metron kaj devos pagi por autobuso!" | Vi
jam saghighis |
Junulo venis al kuracisto kaj petis: "Bv. recepti por mi medikamenton,
kiu saghigos min." La kuracisto konsentis. Post semajno revenis la junulo:
"Mi sentas, ke mi restas neniom pli sagha ol antaue." Kaj la kuracisto
konsilis daurigi prenadon de la medikamento. Pasis plia semajno kaj la junulo
revenis: "Mi ankorau ne sentas, ke mi estas iom pli sagha ol antaue. Shajne
vi ne havas tian medikamenton, chu ne?" "Jes, vi jam saghighis,"
respondis la kuracisto kun rideto. | Freneza
vorto | Oni muelis kolektivan
tritikon en muelejo. Eniris maljunulo. Li malfermis sian sakon kaj komencis plenigi
ghin per tritiko. Oni baris al li kun kolero: "Ho avo, kial vi plenigas vian
sakon per alies tritiko?" Kaj la maljunulo diris: "Mi estas duonfrenezulo."
Chiuj ekridis de lia respondo kaj moke demandis: "Sed estante duonfreneza,
kial vi ne plenigas alies sakon per via tritiko?" Che tio la maljunulo respondis
kun nenia honto: "Se tiel, mi estus tute freneza." |
Dentoeltiro |
Viro venis al dentisto por peti lin
eltiri lian malbonan denton. Sed li havis grandan timon kaj la kuracisto longe
kuraghigis lin. Post longa hezito la viro diris: "Mi ne timos, se mi trinkos
du tasojn da vino." La kuracisto kontentigis lin kaj demandis: "Shajne
nun vi ne timas?" La viro suprenvolvis la manikojn, rondigis la okulojn kaj
diris: "Jes! Kiu audacos tushi mian denton, kun tiu mi batalos!" |
Fidela ripeto |
Direktoro Li estis ripozanta en kanapo. Sonoris
telefono kaj la filo eniris kun voko: "Pachjo, iu de via fabriko vokas vin
pro urgha afero." "Diru al li, ke mi ne estas hejme." "Haloo,
mia patro diris, ke li ne estas hejme." | Sugesto |
Instruisto de matematiko demandis lernanton:
"Kiom faras duono kaj duono?" La lernanto ne povis respondi. Kaj la
instruisto refoje demandis lin kun sugesto: "Kiom da pano vi havos, se vi
achetos unuafoje duonan panon kaj duafoje ankorau duonan?" "Sed oni
neniam vendas duonan panon." | Sprita
bofilino | Sprita bofilino
pretigis rizon kaj petis la bopatron al mangho. Gustumante unuan bushon da rizo,
la bopatro laudis: "Hodiau la rizo estas bone kuirita." La bofilino
tuj diris: "Tion mi preparis." La bopatro prenis duan bushon da
rizo kaj krako audighis en lia busho. La bopatro tuj ekkriis: "Ho, kiom da
sablo en la rizo!" Kaj la bofilino tuj klarigis: "Bofranjo purigis la
rizon." Post tio la bopatro flaris la rizon kaj plendis: "Ho,
mi flaris odoron de karbighinta rizo." Kaj la sprita bofilino tuj sin ekskuzis:
"La bopanjo prizorgis la fajron." | |
|