|
Humurajhoj |
"Honesta" konfeso
Nokte de la nupta tago novedzo demandis la novedzinon: "Kial vi amas
min?" "Vi estas honesta." La novedzo demandis: "Chu por ke
en la estonteco vi ne estu ofendata." "Ne," respondis la novedzino,
"por ke mi ofendu vin." | Rajdi
sur azeno kun muelilo sur sia dorso |
Iu
prunteprenis de sia bopatro muelilon kaj ghoje rajdis sur azeno kunportante la
muelilon sur la dorso. Preterpasanto miris: "Kial vi mem portas la muelilon?
Estas pli facile rekte meti ghin sur la dorson de la azeno." Kaj tiu respondis:
"Kiel stulta vi estas! Ghi estas jam tre laca sub mia pezo. Chu mi ne mortigos
ghin, se mi ankorau sharghos ghin per la muelilo?" | Komprenema
filo | Filo malbone lernas
kaj petolas senchese. Foje la patro plendis: "Miaj haroj grizighos de maltrankviligho
pro via petolado." Kaj la filo refutis kompreneme: "Ho, jes, la haroj
de la avo grizighis ghuste pro vi." | Multekosta
amo | Junulo
pgrumblis kontrau sia fianchino: "Vi senchese postulas de mi tion kaj tion
pro la geedzigho. Chu vi ne timas, ke aliaj opinios vin tro multekosta?"
Respondis la junulino: "Ech Petoffi (fama poeto de Hungario) diris, ke la
vivo estas valora, kaj la amo pli! Chu amo povus esti malmultekosta?" |
Chefministro kaj
kampulo | Emeritighinta chefministro
estis revenanta hejmen kaj renkontis survoje kampulon, kamaradon en sia knabeco.
Ambau farighis ghibaj. La chefministro diris al la kampulo: "Ho, ni ambau
maljunighis, sed ni havas kaj samajhon kaj malsamajhon." "Kion vi aludas?"
"La samajho estas, ke ni ambau farighis ghibaj maljunuloj, kaj la malsamajho
estas tio, ke vi vivas en la kamparo kaj mi en kortego." "Jes,"
diris la kampulo, "alian malsamajhon ni havas." "Kion tio signifas?"
"Mia ghibeco estis kauzita de longtempa lacega sarkado, priklado k.a., dum
via ghibeco kauzighis de longtempa klinigho antau la imperiestro..." |
Privata konversacio |
Geamantoj laute interparoladis en teatro. La
bruo malhelpis maljunulon sidantan antau ili bone audi la dialogon de la aktoroj.
Li ne povis elteni kaj kolere diris al ili: "Nenion mi povas audi!"
"Kio koncernas vin? Tio estas nia privata konversacio!" |
|
|