Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Almozulo kaj avarulo

Almozulo almozpetas antau la pordo de avarulo.

Almozulo: "Mi petas iom da viando, fromagho au butero."

Avarulo: "Tion mi ne havas."

Almozulo: "Iomete da pano."

Avarulo: "Ankau tion mi ne havas."

Almozulo: "Taso da akvo sufichas al mi."

Avarulo: "Ech akvon mi ne havas."

Almozulo kolerighis: "Kial vi ankorau restas hejme? Tuj almozpetu kune kun mi!"

 

Stranga malsano

Viro venis konsulti kuraciston en kuracejo.

Kuracisto: "Kion vi suferas?"

Viro (tushante per la montra fingro jen la kapon, jen la bruston, jen la ventron): "Chio, kion mi tushas, doloras min. Kia stranga malsano min trafis, doktoro?"

Kuracisto: "Mi pensas, ke vi suferas frakturon de la montra fingro..."

 

Samagha en la venonta jaro

Butikisto de chiutagaj necesajhoj jhus festis unu-jarighon de sia filino. Tiutage lia amiko venis svati al shi bebon je unu jaro pli aghan ol shi. La butikisto diris al sia edzino:

"Nia filino havas nur unu jaron kaj la knabo - jam du, li duoble pli aghas ol shi. Kiam nia filino edzinighos al li en la agho de 20 jaroj, li estos 40-jara. Kiel ni povos edzinigi nian filinon al tiom olda viro?"

Lia edzino ride mokis lin: "Kiel stulta vi estas! Nun nia filino havas unu jaron kaj en la venonta jaro shi estos tiom agha kiom li."

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16