Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Enigmoj

II

1. Sur la kapo kreskas du arboj, sur la korpo belas blankaj floroj. Ghi havas bonan humoron kaj galopas kiel chevalo. (Besto)

2. La flava globo plenighas ene per kristalaj lunarkoj. Manghante ilin vi elkrachas perlojn unu post alia. (Frukto)

3. Antau ol paroli, la unua demetas sian chapon, kaj la dua estas tranchita; kiam la tria parolas, falas neghflokoj. (Skribiloj)

4. Fluas kvin riveretoj, kie naghas amaso da ranidoj, antau ili muzikiloj ludighas, lau ili oni kantas. (Muziko)

5. Nigra kaj flava en la infaneco, ghi blankighas kaj dikighas post maturo. Okupighante pri shpinado tagnokte, ghi fine elteksis silkan reton. (Insekto)

6. Ghi portas surkape kronon kaj survoste koloran ventumilon, je kies malfermigho, aplaudas chiuj apudstarantoj. (Birdo)

[Solvoj]

I

1. Objekto longa kaj maldika, kun internajho rekta kaj vesto kolora, ghia pinta busho ighas iam pli mallonga dum sia laboro. (Skribilo)

2. Sur siaj pintaj piedoj ghi staras, chiam per unu piedo ghi staras kaj chiam per unu piedo ghi iras. Kiajn piedsignojn ghi lasas post si? Cirklojn unu post alia. (Skribilo)

3. Estas du fratoj kun sama alteco. Tuj sur vojo ili vetkuras. Kun sama rapideco ili kuras, tamen neniu iam kuratingos la alian. (Trafikilo)

4. Instruisto chiam silentas, kvankam multscia. Se vi ne komprenas ion, tuj konsultu lin. (Referenca libro)

5. Sur la kapo kreskas du arboj, sur la korpo belas blankaj floroj. Ghi havas bonan humoron kaj galopas kiel chevalo. (Besto)

6. La flava globo plenighas ene per kristalaj lunarkoj. Manghante ilin vi elkrachas perlojn unu post alia. (Frukto)

7. Io havas longan kolon, elstarajn ventron kaj postajhon. Sur ghia kolo krochighas 1' oreloj. Se ghi kantas ne takte, tordu vi ghiajn orelojn.(Muzikilo)

8. Post domo kreskas herbo, sur kiu perloj brilas. Mi nenion de ghi rikoltas kaj ankau vi tion vane faras.(Natura fenomeno)

[Solvoj]

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688