Amuzejo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  
Humurajhoj

Dento
La patro kondukis sian filinon al dentisto por forigi shian malsanan denton... Survoje al la hejmo li demandis shin, chu shia dento ankorau doloras shin.

La filino respondis: "Mi ne scias, char la dento estis lasita che la dentisto."

 

Preparado

La filo malsanighis. Lia patro haste telefonis al kuracisto: "Doktoro, kion mi devas prepari, antau ol vi atingos mian hejmon?"

"Monon," kategorie respondis la kuracisto.

 

Acheti eniran bileton por filmo

Iu achetis eniran bileton por filmo kaj eniris en la kinejon, sed momenton poste li revenis al la gicheto por acheti la duan bileton. La vendistino surprizighis, ke minuton poste li la trian fojon venis acheti bileton. La vendistino demandis lin: "Vi jam achetis bileton. Kial acheti foje kaj refoje?"

Li respondis kun kolero: "Char chiufoje, kiam mi eniris en la kinejon, persono che la pordo shiris ghin."

 

Absurde

Iu audis la vorton "absurdo", kiu plachis al li, kaj li foje refoje ghin murmuris. Foje pro hasta shipveturo li forgesis la vorton kaj serchis ghin surboate tie kaj chi tie.

La boatisto diris kun miro: "Absurde! Chu ankau vorto povas perdighi?"

Tion audinte, la homo ekghojis: "Ha, vi trovis, kial vi ne diris tion al mi pli frue! Vidu, kiom maltrankvila mi estas!"

 

Naskightago

Nepo demandis sian avon: "Aveto, kial hodiau ni manghas torton?"

"Hodiau estas mia naskightago," respondis la avo.

"Kio estas naskightago?"

"Ghi estas tago, en kiu mi naskighis."

Tion audinte, la nepo larghe malfermis siajn okulojn kaj demandis: "Ho, kiel vi farighis tiel maljuna, se vi naskighis hodiau?!"

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16